Rekomendoj al malsanuloj
Kelkaj el tiuj personoj, kiam ili sin sentas malsanaj, ne konsultas kuraciston; ili kontentiĝas legante en iu ajn libro pri naturista medicino la kuracadon kiu koncernas ilian malsanon. Kelkfoje ili atingas sukceson, sed ofte ili malsukcesas, ĉar la indikoj de la libroj ĉiam estas farataj en ĝenerala formo, tute ne atentante pri la individuaj kondiĉoj nek la propra reagforto de ĉiu organismo. Estas necesege, do, konsulti aŭtoritatulon. Por plenumi iun ajn profesion, oni postulas kompetentecon; despli prave koncerne la kuraciston, en kies manoj kuŝas la plej valora trezoro de la paciento: lia sano kaj eĉ lia vivo mem.
Estas nepre necese, ke la malsanulo sin turnu al naturkuracisto kaj konfidu al li la gvidadon de la kuracado. Malfeliĉe, en nia lando ekzistas nur tre malmultaj diplomitaj kuracistoj, kiuj sin dediĉas al la naturmedicino: oni apenaŭ trovas ilin en kelkaj grandaj urboj. Ni esperu, ke baldaŭ kreskos ilia nombro por la bono de nia suferanta loĝantaro.
Ĉe manko de naturkuracistoj, ekzistas multaj personoj nomataj naturistaj “profesoroj”, kiuj sin dediĉas al la kuracarto, sed ne posedas laŭleĝan diplomon, kiu rajtigu ilin kuraci. Estas el ili nur malmultaj, kiujn ni povas konsideri kompetentajn, ĉar nur ili studis ĝisfunde la aferon kaj akiris vastan sperton per ĉiutaga kontakto kun malsanuloj.
Sed la plimulto el ĉi tiuj naturistaj “profesoroj” estas empiriuloj pli aŭ malpli groteskaj kaj malkleraj, kiuj havas nenian ideon pri tio, kio estas la homa korpo. lli kredas sin kapablaj kuraci nur ĉar ili legis unu aŭ pli da libroj pri naturmedicino.
Tiuj senskrupulaj individuoj, kiuj trovis en la naturismo komfortan rimedon por gajni facile monon, kaŭzas veran malfeliĉegon ĉe la nesingardemaj malsanuloj, kiuj falas en iliajn manojn. Tiel ili senkreditigas la movadon, senigante ĝin je seriozeco. Kaj pro tio ili devus esti persekutataj de la aŭtoritatoj kaj malakceptataj de la konsciaj naturistoj.
La malsanulo, kiu sin metas sub la gvidado de naturkuracisto, devas plene fidi al li. Li devas sekvi fidele liajn instrukciojn, ne lasante sin influi de konsiloj de familianoj, parencoj kaj amikoj, kiuj scias nenion pri naturismo, sed tamen ofte havas firman opinion pri ĝi. Se malfacilaĵo, malhelpaĵo aŭ malkonvenaĵo okazas, li tuj devas sciigi la kuraciston, la sola persono kapabla solvi liajn dubojn.
Plej ofte la malsanulo en naturkuracado malgrasiĝas: kaj tio pensigas tiujn, kiuj ĉirkaŭas lin, ke li pli malbone ekfartas. La vero estas tute alia. La malsanulo komence malgrasiĝas, ĉar lia organismo liberiĝas de granda kvanto da venenaj kaj malsanigaj substancoj, kiuj amasiĝis en la korpo dum jaroj. Tiuj malutilaj substancoj ekmoviĝas kaj estas forigitaj el la organismo, pro la puriga efiko de la natura kuracsistemo; ili estas kvazaŭ la cindroj de maŝino, kiuj malhelpas ĝian liberan funkciadon. Tiu malgrasiĝo, anstataŭ malĝojigi, devas ĝojigi la malsanulon kaj lian familion, ĉar ĝi ja estas la unua paŝo al la resanigo. La pruvo estas, ke samtempe kun la perdo de pezo, la malsanulo preskaŭ ĉiam sentas pli grandan facilmovecon, forton kaj vivoĝojon; signoj de la vivorenoviĝo, kiun li spertas.
Krome, tiu pezoperdo ne estas definitiva. Laŭmezure kiel progresas la kuracado, la stato de la malsanulo normaliĝas; tiel oni rimarkas, definitive, ke tiuj, kiuj antaŭe estis malgrasaj, grasiĝas, kaj la graseguloj malgrasiĝas.
Alia tre atentinda afero estas la kurackrizoj, jam antaŭe menciitaj. Tiuj, kiuj komencas naturistan kuracadon, ofte sentas ŝajnan malboniĝon: lacecon, kongestojn, lakson, kapdoloron, migrenon, febron: kelkfoje sangelfluon; ĉe iuj aperas ulceroj, furunkoj kaj diversaj haŭterupcioj; ĉe aliuloj reaperas malnovaj malsanoj, ekzemple uretra elfluo, kiun la paciento kredis defini-tive kuracita ktp.
Tiuj perturboj, kiuj prezentiĝas ofte, sed ne ĉiam, indikas la klopodon de la organismo liberiĝi de la malsano. Tial ili nomiĝas: kurackrizoj.
Tiuj, kiuj ne estas avertitaj kredas, ke ili malboniĝas kaj kelkfoje forlasas la kuracadon. Gravega eraro, ĉar ĝuste la apero de la kuraciga krizo estas la unua signo de la batalo, kiu okazas en la korpo por elpeli la malbonaĵon. La paciento devas ekĝoji pri ĝia apero kaj komuniki ĝin al sia kuracisto, kiu en ĉiu okazo scios kia estas la konvena agmaniero.
La sistemo de naturkuracado, pli ol iu alia, postulas intiman kunlaboron de kuracisto kaj paciento.
Pro tio estas necese, ke la malsanulo akiru naturistan kulturon; tiel li havos klaran koncepton pri la kuracado kaj povos interpreti mem ĝiajn alternaĵojn.
La kuracisto indikos, kiaj libroj aŭ revuoj estas konvenaj al ĉiu individuo, laŭ liaj kazo kaj kulturo.
Tiel, la malsanulo vidos reaperi iom post iom la perditan sanon.
Estas neeble fiksi la daton de resanigo. La akutaj malsanoj kuraciĝas rapide, sed la kronikaj postulas semajnojn, monatojn kaj eĉjarojn, laŭ la graveco de la malsano kaj laŭ la kvanto da hemiaj drogoj, kiujn la korpojam ricevis.
Sed la malsanulo povas esti certa, ke tion, kion la naturismo ne kuracas, neniu alia sistemo povas kuraci. Se li sekvas la ordonojn konstante, optimisme kaj fide, li fine vidos aperi la aŭroron de nova vivo.
Iom da historio
Ni ja vidas kiom malnova jam estas la naturismo. ĝi ne havas sian originon de Kuhne kaj Kneipp, kiel kelkiuj kredas. Ankaŭ ne de Hipokrato, kiel kredas aliaj. ĝi naskiĝis kune kun la unua homo kaj akompanis lin dum li obeis la voĉon de sia instinkto. Sed kiam la homaj estuloj komencis grupiĝi en triboj kaj kiam montriĝis la unuaj aŭroroj de la civilizacio, la intelekto anstataŭadis iom post iom la instinkton. Tiam la homo ĉesis obei la voĉon de la Naturo, kiu ĉiam estis gvidanta lin, kaj ekobeis pli kaj pli la sciojn akiritajn de li kaj liaj similuloj; la racio anstataŭis la instinkton kaj ĉio pasis tra la kribrilo de lia cerbo. Ekaperis la superstiĉoj, antaŭjuĝoj kaj aliaj negativaj fortoj, kiuj neniigis grade la grandan forton de la instinkto, malklara sed saĝa. Tiel okazis, ke la homo apartiĝis de la naturo kaj sekve de la naturismo.
En ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj civilizacioj ekzistis saĝaj homoj, kiuj komprenis la problemon kaj serĉis ĝian solvon. La klereco estis tiam monopoligita de la pastraro kaj precize en la sanktejoj Ĉinaj, Hindaj, Kaldeaj kaj Egiptaj, oni praktikis naturistan medicinon, aplikante al la malsanuloj banojn de suno, de aero, de akvo, de sablo, de ŝlimo, kaj precipe oni ordonis specialajn dietojn, kies valoron oni jam konis en tiuj antikvaj tempoj.
La naturismo suferis la sortoŝanĝojn, kiujn la diversaj historiaj okazintaĵoj kaŭzis al la popoloj, kaj atingis sian maksimuman glorfamecon en Grekujo kaj en Romo antikvaj. Ankoraŭ hodiaŭ ni povas admiri la ruinojn de la grandiozaj banejoj kaj varmbanejoj, kiuj jam funkciis antaŭ kelkaj jarmiloj.
Ekde la komenco de la kristana erao, la naturismo komencis grade malprogresi. La varmbanejoj estis deklarataj de la eklezio kiel lokoj malvirtigaj kaj estis fermitaj. Dum la nokto de la Mezepoko la kuracistoj apartiĝis de la sanaj principoj Hipokrataj kaj dediĉis sin al terapio absurda, sen bazo scienca, plena je superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj. Oni facile povas kompreni tiun juĝodeflankiĝon, sciante, ke en la Mezepoko, la instruado de la medicino estis kunigita kun la filozofio; ambaŭ lernobjektoj fariĝis pure spekulativaj kaj dogmaj kiel ĉio apartenanta al la skolastiko.
Ni trapasu rapide la jarcentojn por alveni al la revigliĝo de la natura medicino, kiu komenciĝis en la 18a jarcento kaj daŭris en la 19a.
La pioniroj de la naturista medicino
Ni tuj diru, ke ne estis la akademianoj nek la kuracistoj, kiuj partoprenis en tiu renoviga movado. lli ja tute ne povis tion fari ĉar la instruitaĵo de la universitatoj sufiĉis por fermi ilian intelekton al ĉiu nova ideo, fosiliiĝante ilin en daŭra eraro.
La pioniroj de la nuntempa naturismo estis do, plimulte, personoj humilaj, ofte neinstruitaj, simplaj metiistoj aŭ kamparanoj. Sed kontraŭe menso ne estis konfuzita de la antaŭjuĝoj de la skolastiko, ili povis libere kaj saĝe pripensi la naturajn fenomenojn. Escepte de la Germana kuracisto Hufeland, kiu estis profesoro de la Universitato de Berlino, preskaŭ ĉiuj aliaj estis empiriuloj. Ni citu jenajn: Johano Sigismondo Hahn; Prießnitz, kreinto de la akvoterapio; la mondkonata Ludoviko Kuhne; Rikli, kreinto de la aero- kaj sunoterapio; la abato Kneipp ktp.
Multaj el ili publikigis verkojn montrantaj la bazojn de la naturismo scienca; ili estas paĝoj, kiujn oni legas kun emocio kaj respekto, ĉar en ilia simpleco, kelkfoje krudeco, oni antaŭsentas la fibron de la genio.
Sano kaj malsano
Antaŭ ol klarigi kiel oni kuracas la malsanojn per la naturismo, ni devas fiksi la koncepton pri sano kaj malsano, ĉar la kriterio kiun havas pri ili la alopatiuloj kaj naturistoj estas tre malsama.
La homo estas vera trio, kiu konsistas el korpo, menso kaj animo. La disvolviĝo kaj funkciado normalaj de ĉiu el tiuj elementoj, same kiel la harmonio necesa, kiu devas regi inter ili, donas al ni la tipon de la homo plena, kompleta, senmanka; unuvorte, la homo sana.
Estas la idealo, kiu celas havigi al ĉiu homa estulo korpon de atleto, menson de saĝulo kaj animon de sanktulo.
Oni ne povas paroli pri kompleta sano, se ekzistas senproporcio aŭ anomalio inter ĉi tiuj elementoj; do, saĝulo kun malfortika korpo estas tiel nenormala kiel atleto kun menso malklara kaj deviita animo.
Por akiri ĉi tiun staton de kompleta sano, estas necesaj diversaj kondiĉoj. Unue gravan rolon ludas la hereda faktoro, ĉar gepatroj malsanaj ne povas naski sanan infanon. Krom ĉi tiu hereda faktoro ekzistas faktoroj, kiujn la individuo mem akiras dum sia vivoekzistado: ĉirkaŭanta medio, kie li disvolviĝas, ĉu moralo, profesio, vivmetodo kaj precipe la nutrado. Ne estas eble trastudi ĉiun el tiuj faktoroj, kies graveco jam estis elpruvita pli ol necese. Ni parolu ĉi tie en terminoj tre facilaj kaj simplaj, ĉar ni ja ne direktas nin al kuracistoj, sed al la ĝenerala publiko. Ni povas diri, ke homo estas sana, kiam li estas pura. Sed ni ne parolas ĉi tie nur pri la ekstera pureco de la haŭto, sed precipe pri la interna, kiu koncernas ĉiujn histojn kaj finfine la sangon. Malmultvorte, la homo estas sana, kiam li havas puran sangon.
Nu, kiam la sango malpuriĝas, jam komenciĝas la stato de malsano. Tiujn substancojn, kiuj malpurigas la sangon, ni povas nomi “substancoj malsanigaj”. De kie venas tiuj malsanigaj substancoj, kiuj pasas al la sango? Multaj povas esti la kaŭzoj, kiuj estigas ilin, sed ĉiuj reduktiĝas al unu sola: la vivo kontraŭnatura, t. e. ĉio kio kontraŭagas la naturajn leĝojn, kiuj regas la homan ekziston. Koncerne la nuntempon, ni povas diri, ke la vivo de la moderna homo estas ekstreme kontraŭnatura: li manĝas kaj trinkas en malracia formo, distribuas malĝuste la tempon de laboro kaj ripozo, fariĝas sklavo de ĉiuj malvirtoj ktp. ktp. Puŝata de iu freneza dezirego de mehanika progreso, li malzorgas ĉion ceteran, forgesante la plej mirindan maŝinon el ĉiuj: la homan maŭinon. Kaj tiu, kompreneble, suferas pro tiom da eraroj kaj konsekvence svarmas hodiaŭ nekalkulebla nombro da malsanuloj, kiuj plenigas hospitalojn, kuracejojn, azilojn kaj frenezulejojn, tiel, ke oni bezonas konstrui ĉiutage pli kaj pli da ili. Sed ne estas tiel kiel oni solvos la problemon de la malsano, same kiel oni ne povas solvi la problemon de la krimoj, konstruante pli da malliberejoj.
Kiel estiĝas la malsano?
Ni jam diris, ke la malsano estiĝas pro malobeo al la naturaj leĝoj.
Sed la homa korpo, tiu mirinda maŭino, posedas siajn proprajn defendajn rimedojn, kiuj konstante klopodas liberigi ĝin de tiom da venenaj substancoj, kiel la viando kaj aliaj produktoj kadavraj, alkoholo, tabako, nutroproduktoj falsitaj de la industrio ktp. La haŭto, la renoj, la pulmoj, la hepato kaj la intestoj estas la organoj precipe celantaj liberigi nin de tiuj malpuraĵoj.
Nu, ni konsideru, ke la homo faras malbonaĵojn kontraŭ sia sano ne nur unufoje, sed ĉiutage kaj eĉ kelkfoje en unu sama tago.
Venas do la momento, kiam la menciitaj organoj superŝarĝiĝas per laboro kaj ne povas funkcii plu kun la necesa efikeco. Tiam la malsanigaj substancoj, kiuj ne povas esti eliminataj, estas retenataj en la organismo, eniĝas en la intimo de la histoj kaj malpurigas la sangon. Oni povas diri, ke ĝuste en tiu momento komenciĝas la stato de malsano. Oni devas tre bone atenti tiun koncepton, ĉar ĝi estas fundamenta por la naturismo. La malsano ne subite estiĝas, kiel kredas la plimulto de la personoj kaj eĉ la alopatiaj kuracistoj, sed laŭ grada, iompostioma formo. Por la naturistoj la malsano ne estas iu spado de Damoklo, pendanta super ĉiu persono por celdirekti al li baton en tute neatendita momento; sed la rezulto de longa proceso da eraroj kaj mallertaĵoj pro malracia vivsistemo.
Ni revenu al nia antaŭa ekzemplo. Ni diris, ke, kiam la malsanigaj substancoj reteniĝas en la organismo, tiam komenciĝas la stato de malsano. Plej ofte en tiaj okazoj la persono afekciita ankoraŭ sentas nenian malnormalaĵon, ĉar la korpo havas kompensajn mehanismojn, kiuj penas lokalizi kaj kontraŭbatali la malsanon. Sed tiu persono, kiu nur ŝajne bonfartas, ne ŝanĝas sian vivsistemon kaj daŭre veneniĝas pli kaj pli. Tiam, la kompensaj mehanismoj, antaŭ la kreskanta pligrandigo de la laboro, iĝas momente senprovaj kaj aperas kelkaj malnormalaĵoj, kiuj per si mem ne konsistigas la malsanon (oni bone atentu tion), sed estas nur simptomoj, t. e. eksteraj manifestadoj de la malsano, kiu kuŝas en la intimo de la histoj kaj en la sango.
Tiel ni ofte vidas personojn, kiuj neniam antaŭe plendis pro malsano, kaj kiuj iutage prezentas kapdoloron, lakson aŭ mallakson aŭ malapetiton, sendormecon ktp.
Laŭ tio, kion ni jam diris, oni deduktas ke, nek la kapdoloro, nek la lakso aŭ mallakso, nek malapetito aŭ sendormeco ktp. konsistigas per si mem la malsanon. lli nur estas alarmsignoj, anoncoj pri danĝero, kiuj indikas, ke la organismo ne funkcias en ĝusta formo. Kion oni devas fari, kiam gardostaranto avertas pri minacanta danĝero?
La malsano estas ununura
Jen ni alvenas al la unueca koncepto pri la malsanoj, kiu estas baza por la naturismo: “La malsano estas unusola kaj la kaŭzo, kiu produktas ĝin ankaŭ estas ununura”.
La alopatia pseŭdoscienco okupas sin pri la ekzakta diagnozo de la malsanoj, kvazaŭ ili estus realaj kaj bone fiksitaj estaĵoj, preskaŭ ĉiam kaŭzitaj de mikroboj, kiujn oni devas bone individuigi por celdirekti al ili mortbaton. Estas impresiga la amaso da diagnozaj rimedoj, kiujn disponas la alopatio: hemiaj analizoj, iksradioj, elektrodiagnozo, ĉelodiagnozo kaj mil aliaj. Ekzistas multekostaj kaj komplikaj aparatoj, nur en la servo de la kuracisto, kiu nepre volas enketi la nomon de la malsano, por alglui al ĝi la ĝustan etikedon.
Rimarkinde estas, kaj multfoje la publiko ne ĝin scias, ke tia subtileco de diagnozo nur taŭgas por konfuzi eĉ pli la kuracistojn. Escepte la malsanojn plej vulgarajn, estas malfacile trovi du samajn diagnozojn ĉe ununura klinika afero.
Sufiĉas vidi la informojn, kiujn la leĝistaj (alopatiaj) kuracistoj prezentas al la tribunaloj; la rezultoj de la kuracistaj konsiliĝoj (precipe se “eminentuloj” ĝin partoprenas); kaj fine la nekropsio (postmortekzameno), kiu ofte elmontras, ke la diagnozo farita al la malsanulo nur servis la kuraciston por brili ĉe la katedro aŭ en la kunsidoj de iu Scienca Societo.
Sekvante la fadenon de la fundamenta koncepto, ke la malsano estas unusola kaj la kaŭzo, kiu produktas ĝin ankaŭ estas ununura, ni vidu la mehanismon kaj signifon de la akutaj malsanoj kaj poste tiujn de la kronikaj malsanoj.
La akuta malsano kaj kiel oni ĝin kuracas
Ni prenu nian antaŭan individuon, kiu periode suferas iujn banalajn malnormalaĵojn kaj kiu iun tagon prezentas gripon aŭ bronkopulmiton, aŭ tifecan febron. Por la naturismo iu ajn el la akutaj malsanoj estas krizo, per kiu la organismo penas liberiĝi de tiom da malsanigaj substancoj akumulitaj iompostiome en la korpo. Kiam la organoj precipe celantaj tion fari (intestoj, renoj, haŭto kaj pulmoj) ne kapablas elimini tiom da malpuraĵoj, la korpo decidas forbruligi ilin; okazas tiam vera brulado, kies plej grava manifestado estas la febro. Kiel ni vidas, la akuta febra malsano estas konsiderata de la naturismo, ne kiel proceso malutila, sed tute kontraŭe, treege utila, ĉar ĝi donas okazon, ke la korpo puriĝu.
ĝustasence ni povas diri, ke la febra malsano ne bezonas esti kuracata, ĉar ĝi mem jam estas kuracado.
Estas nenio pli mirinda por tiu, kiu kapablas observi, ol la proceso ĉe malsanulo atakita de febra afekcio.
Ĉiuj organoj de la korpo, ĉiuj defendoj de la diversaj histoj, senkondiĉe sin metas je la servo de la batalo kiu okazas, ne inter la mikroboj kaj la korpo, kiel kredas la alopatiuloj, sed inter la malsanigaj substancoj, t. e. la akumulitaj organikaj restaĵoj kaj la histoj komisiitaj por forbruligi ilin. La tuta organismo ŝanĝiĝas al vera bruliga forno, kie cindriĝas la ruboj, kiujn li amasigis per lia malĝusta nutrado kaj kontraŭnatura vivsistemo.
Kio estas la rezulto de tiu batalo?
Se la plej gravaj organoj de la paciento ne estas afekciitaj; t. e. se la hepato, la renoj, la koro, la pulmoj, intestoj kaj aliaj organoj, ne prezentas gravajn lezojn, ĉu heredajn, ĉu akiritajn, la rezulto estas favora.
La malsanulo plene triumfas, kaj tiel ni vidas, ke, post kelkaj tagoj, kiam estas forbruligitaj ĉiuj malpuraĵoj, ĉesas la febro, la temperaturo kaj la pulso normaliĝas, reaperas la apetito kaj la homo baldaŭ ekresaniĝas.
Sed, se la malsanulo jam de antaŭe suferas iun lezon en la hepato, la renoj aŭ la koro aŭ iun alian organdifekton, tiam la rezulto estas duba. La luktado fariĝas malegala kaj la korpo ofte cedas, ĉar ĝia tasko forbruligi la rubojn superas ĝian kapablon.
Malzorgata malsano kuraciĝas per si mem en la plej oftaj okazoj. Estas la vis medicatrix naturae, t. e. la spontanea kuraciga peno de la naturo, kiu triumfas, se la viviga energio ankoraŭ ne estas elĉerpita aŭ se la batalo ne estas tro malegala. Pro tio gravas vivo higiena kaj saniga, kiu konservas sendifekta la vivigan energion, kiu ja estas la unika kaj vera defendo, je kiu ni povas kalkuli okaze de malsano.
La naturismo insistas pri la fundamenta graveco de tiu ĉi punkto kaj kiun la popola saĝeco sankciis per la aforismo: “Pli utilas prevento ol kuraco”.
Ni diris, ke la malsano emas kuraciĝi spontanee. Sed tio ne signifas, ke la kuracisto estas superflua, ĉar ĉe patologiaj procesoj oni bezonas kompetentulon, kiu helpos la defendpenojn kaj redirektos la deflankiĝojn kaj la troiĝon de kelkaj simptomoj. Ekzemple la febro, simptomo utila, kiu indikas la intensecon de la brulado okazanta en la intimeco de la histoj, povas tro altiĝi kaj naski danĝeron por kelkaj gravaj organoj de la korpo, kiuj suferus patologian difekton pro troa temperaturo.
En tiu okazo la naturkuracisto malaltigas la febron per hidroterapiaj aplikaĵoj: mildaj banoj, malvarmaj frotadoj kaj envolvaĵoj, kompresoj ktp. Estas miregige vidi kiel la febro malaltiĝas per simpla hidroterapia aplikaĵo, sen bezono uzi kontraŭfebrajn produktojn, kiujn oni hodiaŭ trouzas kun gra-vega danĝero por la malsanulo (aspirino, antipirino, kriogenino, fenacetino, kinino, koloidaj medikamentoj ktp.).
lu ajn el tiuj venenaj drogoj paralizas kaj senkapabligas la organajn defendojn kaj atencas kontraŭ la jam menciita viviga energio. La samon ni po-as diri pri la danĝeraj sulfamidoj, penicilino, antibiotikoj ktp.
Oni povas maltime aserti ke la plimulto de la mortoj konstatitaj ĉe la menciitaj malsanuloj, estas kaŭzitaj de erara kuracado per serumoj, vakcinoj kaj hemiaj substancoj ĝenerale, kiuj tute ne kuracas la malsanon, sed pligravigas ĝin, ĉar ili sumigas sian venenan balaston al la jam peza tasko de la batalanta organismo. La “ŝoko” kiun la alopatia kuracisto klopodas atingi per la kontraŭfebriloj kaj per kiu la temperaturo malaltiĝas ĝis 37 °C estas nur paraliza efiko. Ni faru vulgaran komparon: ĝi estas kvazaŭ bastonfrapo sur la kapo de homo, kiu sin defendas kaj kiu senkapabligas lin por plue sin defendi.
Plenumante altan moralan devon, la naturismo atentigis kaj daŭre atentigas la publikon kaj la respondecajn kuracistojn kiuj volas kompreni, pri la pereiga uzado de la kontraŭfebriloj en la luktado kontraŭ la infektaj malsanoj.
lu ajn persono kuracita per naturismo de febra afekcio, povas observi, ke post la malsano, li sentas sin organe kaj funkcie multe pli bone ol antaŭ la malsano. La klarigo estas tre simpla. En la daŭro de la febro forbruliĝis ĉiuj malpuraĵoj kaj organikaj ruboj, kiuj embarasis antaŭe la liberan movofacilecon de la funkcioj. La plipurigado estis granda, ĉar dume li manĝis nenion (la manĝado ja nur malfavorus la procezon de la malsano) kaj trinkis nur sufiĉe da akvo aŭ sukoj de fruktoj, laŭokaze, kiuj refreŝigas la korpon kaj faciligas la rapidan eliminadon de la postrestaĵoj de la batalo per la eligaj organoj (intesto, renoj, pulmo, haŭto).
Senfanfarone ni povas diri, ke la naturismo sukcese kuracas 100% da akutaj infektaj malsanoj, kaj (tio ankoraŭ pli gravas) tute sen komplikiĝoj. Tion montras la statistikoj de la naturistaj sanatoriaj kaj hospitaloj, kiuj troviĝas multnombre en Eŭropo kaj Usono, kaj la ĉiutaga praktikado de la naturkuracistoj.
Sed por atingi tiujn 100% da sukcesoj, estas necese, kiel ni antaŭe diris, ke la malsanulo havu nenian organdifekton kaj ke lia malsano estu kuracata per naturismo ek de la unua momento.
Verdire, la akutaj malsanoj tre malpliiĝis en la lastaj tempoj. Oni ne plu vidas nuntempe tiujn grandajn epidemiojn de pasintaj jarcentoj, kiuj pereigis tiom da homoj.
Tamen, tiun rezultaton ni ne povas atribui al uzo de serumoj, vakcinoj kaj venenaj drogoj, sed al la progresoj de la sanitara inĝenierarto kaj al la plibonigitaj vivkondiĉoj de la malriĉaj klasoj.
Ni povas prezenti kiel ekzemplon la urbojn Rio de Janeiro, Guayaquil kaj Panama, kie la flava febro regis en karaktero endemia ĝis antaŭ nelonga tempo, kaj kiun oni sukcesis malaperigi, ne per serumoj kaj vakcinoj, sed metante la regionon en bonaj sanitaraj kondiĉoj: drenado de marĉoj, kanalizado de malaltaj terenoj, forigado de balaaĵoj, konstruado de loĝejoj laŭ higienaj normoj, kloakoj, fluanta kaj trinkebla akvo, krematorioj ktp.
Sed tiu malpliiĝo de la epidemioj koincidas kun alia fakto tre alarma: la grandega plimultiĝo de kronikaj malsanoj (tuberkulozo, sifiliso ktp. ) kaj degeneraj (kancero, diabeto, arterisklerozo, mensaj malsanoj ktp. ). La kaŭzojn de tiu fenomeno oni devas serĉi en la neracia nuntempa vivo de la homaro, kiu apartiĝas pli kaj pli de la naturo.
Tiun interesan punkton mi bedaŭrinde ne povas plue trakti, ĉar mi devas nun klarigi koncize, kio estas la kronika malsano kaj kiel oni kuracas ĝin per naturismo.
La kronika malsano kaj kiel oni ĝin kuracas
Kiam la homa organismo malsukcesas en sia batalo kontraŭ akuta malsano, ĝi pasas al kronika stato, se antaŭe ne okazas la morto.
Tiu fiasko povas esti kaŭzata de malbona korpa kondiĉaro (heredaj aŭ aki-ritaj difektoj) aŭ de la intenseco de la akuta afekcio, kiu venkis la organajn defendojn, aŭ eĉ pli ofte, de erara kuracado per hemiaj drogoj, serumoj kaj vakcinoj, kiuj, kiel ni diris antaŭe, nur sukcesas “stopi” la simptomojn, netuŝante la kaŭzojn de la malsano.
Farante vulgaran komparon, ni povas diri, ke ĉiu kronika malsano indikas staton de malvenko de la organismo, kiu ne povis elpeli la malamikon. Tiu ĉi, do, enlokiĝas en la korpo, kie ĝi latente vivas, donante de tempo al tempo signojn de vivo: periodaj evoluciaj ekpuŝoj, kiuj indikas senfortajn penojn por sin forsavi de la malsano.
Kion la naturismo faras ĉe kronika malsanulo?
La naturo mem indikas al li tion. Oni devas helpi tiun elĉerpitan organismon batalanta vane por liberigi sin de la malsano. Kaj la helpo nur povas veni en formo, kiu permesu ŝanĝi la kronikan staton en akutan, t. e. reaktivigi la proceson.
Tiuj estas la kurackrizoj, kiuj prezentiĝas preskaŭ en ĉiuj okazoj. Malsanulo submetita al naturista kuracado surpriziĝas ĉe apero de tre diversaj simptomoj: kelkfoje kapdoloro aŭ doloro de iu ajn parto de la korpo; aŭ tuso, sputado, lakso, febro; okaze reaperas uretra elfluo, kiun la paciento kredis definitive kuracita ktp. ktp.
Se li ne estis avertita, li povus kredi, ke tiuj novaj malnormalaĵoj signifas malboniĝon de lia ĝenerala stato; multaj pacientoj forlasas la kuracadon ĝuste en la momento, kiam oni rimarkas la vekiĝon de iliaj organaj defendoj.
Pro tio, ĉiu malsanulo, kiu komencas naturkuracadon, devas scii, kio estas kurackrizo kaj atendi ĝin sen timo; prefere kun ĝojo, ĉar ĝi ja estas la unua signo, kiu indikas pli aŭ malpli proksiman triumfon.
La rimedoj, kiujn disponas la naturismo por batali kontraŭ la kronikaj kaj degeneraj malsanoj, estas multnombraj. Estas neeble ilin detali ĉi tie, ĉar ĉiu malsanulo estas tute individua kazo, kiun oni devas kuraci tiele. Ne ekzistas kuracadoj aplikeblaj al ĉiuj afekciitoj de sama malsano pro la simpla kialo, ke ĉiuj organismoj ne estas egalaj, nek reagas sammaniere ĉe la kuracado.
Sperta persono, la naturkuracisto en tiu ĉi kazo, devas zorge esplori la pacienton, por determini la sekvendan procedon.
La naturismo povas kuraci ĉiuspecajn malsanojn, sed ne ĉiujn malsanulojn. Tio signifas, ke iu ajn malsano, eĉ de la plej malbona prognozo, povas esti kuracata perfekte per la natura sistemo, kondiĉe, ke la viviga energio de la malsanulo ankoraŭ ne estas elĉerpita. Ju pli frue oni aplikas la naturmedicinon, despli rapida kaj certa estos la resanigo. Malfeliĉe estas, ke la plimulto el tiuj malsanuloj jam estas trakurintaj multe da konsultejoj kaj hospitaloj, kie ili estis absurde kuracataj per injektaĵoj kaj hemiaj drogoj, kiuj nur povas venenigi la sangon kaj malbonigi la ĝeneralan staton. Kaj eĉ tiam la naturismo atingas ofte grandajn sukcesojn.
Naturaj elementoj de kuracado
La unuan honoran lokon de la naturista terapio okupas la dieto. La aforismo de Hipokrato ja diras en mirinda koncizeco: “Ke via nutraĵo estu via kuracilo”.
Tre grandaj estas la avantaĝoj atingitaj per dieto adaptita al ĉiu individua kazo.
Kiam oni celas rapidan kaj kompletan senvenenadon, oni aplikas fastadon, armilo tre efikoplena, sed ambaŭtranĉa, kiu devas esti ordonita kaj kontrolita de sperta kuracisto. Malpli rigora ol la fastado estas la senveneniga dieto konsistanta el krudaj fruktoj kaj salatoj (sunaj nutraĵoj de Bircher-Benner).
Ekzistas specialaj dietoj por afekciitoj de renoj, hepato, koro; revigligaj dietoj por tiuj, kiuj suferas je malfortikeco, anemio, tuberkulozo ktp. ktp. Sed, sciu, ke la naturista dietaro tute forigas ĉiuspecajn viandojn, fiŝon, ŝinkon, kolbason kaj aliajn porkaĵojn, konservaĵojn kaj ĉiujn aliajn kadavrajn nutraĵojn. Kompreneble, ankaŭ estas malpermesataj vino, biero, likvoroj kaj aliaj alkoholaj trinkaĵoj, mateo, kafo kaj teo, kaj ĉiuj aliaj produktoj malutilaj kaj venenigaj. Kontraŭe oni permesas la naturajn nefermentintajn sukojn de fruktoj (ekzemple suko de vinberoj) kaj infuzaĵojn de maltkafo (ĝerminta rostita hordeo) kaj de aromaj, sendanĝeraj herboj (mento, timiano, salvio, rosmareno, kamomilo ktp.).
La naturista dietaro estas tre ampleksa kaj interesplena, sed ni ne povas etendiĝi en pliajn detalojn.
Krom la dieto, la naturista terapio aplikas la naturajn elementojn: sunon (sunoterapio), aeron (aeroterapio), akvon (akvoterapio); kelkfoje teron, argilon, sablon (teroterapio, ŝlimterapio) ktp., ktp.
La suno estas la plej grava el tiuj elementoj. Same kiel en ĉiuj aliaj kazoj, nur la kuracisto devas determini, kiu povas preni sunbanon kaj kiumaniere. Estas malsanuloj, feliĉe la malplimulto, kiuj ne povas nek devas preni sunbanojn; aliaj devas sekvi tre specialan teknikon. La plimulto, tamen, povas profiti la sunradion kun kelkaj antaŭzorgoj: sin elmeti grade, ŝirmi la kapon kaj okulojn ktp.
En la dua loko estas la aero. Evidente, la moderna homo atrofiigis sian haŭton, malfaciligante ĝian normalan funkciadon, kaŭze de siaj tro dikaj vestaĵoj, kiuj malpermesas la aerotrapason, la haŭto de la moderna homo spiras malbone kaj ŝvitas nesufiĉe. Tio kaŭzas retenadon de malutilaj sub-stancoj en la sango kaj superŝarĝiĝon en la eliminlaboro de la renoj kaj pulmoj. La aerbanoj ankaŭ havas specialan teknikon kaj povas esti ordo-nataj preskaŭ al ĉiuj malsanuloj.
La hidroterapio aŭ aplikado de akvo por kuraci malsanojn, okupas la trian lokon en la naturista terapio.
La empiriuloj de la pasinta jarcento iom tro uzis la akvon kiel kuracilon kaj kontraŭ tiu eksceso jam leviĝis aŭtoritataj voĉoj avertantaj la senspertulo-jn. Oni devas memori, kiel diras Monteuuis, ke la homo estas kreito apar-tenanta pli al la aero ol al la akvo.
Tamen, prudenta aplikado de akvo daŭre estas gravega kaj efikplena ele-mento terapia. Ekzistas diversaj formoj de aplikado: duŝoj, ŝprucadoj, duonbanoj, enakviĝaj banoj, ŝvitbanoj, envolvaĵoj, frotadoj, kompresoj, la-vadoj, fomentadoj, gargaradoj, enŝprucigoj, klisteroj, piedbanoj ktp. ktp. Ĉiu el tiuj terapiaj aplikaĵoj estas diversmaniere modifebla laŭ indiko farota de la kuracisto en ĉiu aparta okazo.Krome ekzistas aliaj terapiaj rimedoj, kiujn oni ne devas flankenlasi, ĉar ili estas efikaj helpiloj en la kuracado de diversaj malsanoj; nome: la elektro-terapio (la elektro ja estas natura elemento), la movoterapio (masaĝoj, medicina gimnastiko, mova reedukado ktp.; kinezoterapio), la teroterapio (aplikoj de tero, ŝlimo, argilo, sablo; geoterapio), la plantoterapio aŭ kura-cado per vegetaĵoj, la psikoterapio; en kelkaj specialaj okazoj, la koloro-terapio, la sugestio, la muzikterapio, la magnetismo, la ostopatio ktp. ktp.
FONTO: www.ina-asocio.org