25-06-2018
“Tio ne estas donaco de Dio, sed jes ia puno”.
La rusino Koku Istambulova, supozeble la plej aĝa virino en la mondo, diris, ke ŝi ŝatus esti mortinta tiam, kiam ŝi estis malpli aĝa.
Ŝi kompletigis 129 jarojn antaŭnelonge, sed, laŭ Mirror, ŝi diris, ke ŝi neniam estis feliĉa kaj ke en la daŭro de la tempoj ŝi demandas sin, kial ŝi vivas ĝis tiel malfrue.
Koku diras, ke la sola kialo, por ke ŝi ankoraŭ estas vivanta de tiom da jaroj, estas la volo de Dio, kaj ŝi konsideras, ke tio estas ia puno.
“Mi estas laca. Vivi ĝis tiel malfrue ne estas donaco de Dio, sed puno”, deklaras la rusino, dum ŝi memoras, ke en la daŭro de sia tuta vivo ŝi sin dediĉis al la laborado en la kamparo.
Naskita en Brakskojo, en Rusujo, ŝi havas ses nepojn kaj 16 pranepojn.