AMASFINANCADO VIVIGAS RETAJN PROJEKTOJN


por Redakcio

La funkciado de Esperantujo ĉiam pli dependas de retaj servoj, programoj kaj datumaroj prizorgataj de volontuloj. Ne ĉiuj havas la necesajn tempon aŭ kapablon rekte kontribui al tiu grava laboro, sed ĉiam pli da homoj pretas finance subteni la retajn aktivulojn.

YVES NEVERSTEELEN

Fonduso Instigo kolektas monon por pluraj gravaj Esperantaj retprojektoj.

Monkolektaj kampanjoj por konkretaj celoj ĉiam okazadis en Esperantujo, kun variaj rezultoj, ne ĉiam kuraĝigaj.

Ekzemple en la jaro 2003 entuziasmuloj de Eŭropa Esperanto-Unio kolektis promesojn pri mondonacoj por la tiel nomita Brusela Komunikad-Centro, kaj en 2005 post donackampanjo estis lanĉita la reta televidkanalo ITV. De ambaŭ iniciatoj nenio restas.

Pli sukcesaj estis ekzemple la donackampanjoj por reta PIV kaj por la kreo de la reta servo Amikumu. Ankaŭ UEA de tempo al tempo organizas donackampanjojn por specifaj celoj.

Lastatempe ĉiam pli populara formo de donackampanjoj estas amasfinancado kiu celas subteni jam okazantajn aktivadojn kaj certigi ilian pluvivon. Eĉ se malpli multaj homoj en la reta epoko emas aliĝi al organizaĵoj, kiuj postulas pagon de jara kotizo, multaj homoj ja pretas regule pagi malgrandajn sumojn por specifaj konkretaj projektoj.

Ekster Esperantujo ekzemple produktantoj de podkastoj ofte kolektas regulajn, negrandajn monkontribuojn de siaj aŭskultantoj tra specialaj tiucelaj retejoj, el kiuj eble la plej konata estas Patreon. Tie troveblas ankaŭ manpleno da esperantistaj projektoj.

Patreon tamen estas tute anglalingva, komerca retejo, kiu prenas al si fiksan procentaĵon de la donacita mono. Tute en Esperanto (kaj en pluraj aliaj lingvoj) funkcias nun la retejo Liberapay, nekomerca projekto, financata nur per libervolaj donacoj.

Tra Liberapay jam de unu jaro eblas subteni la laboron de Bertilo Wennergren pri PMEG, Tekstaro de Esperanto kaj kelkaj aliaj projektoj.

Fine de majo UEA iĝis la oficiala aŭspicianto de la reta fonduso Instigo, kiu tra Liberapay kolektas kontribuojn al pluraj gravaj projektoj. Samtempe la fondinto de Instigo, Yves Nevelsteen, iĝis komisiito de UEA pri reta agado.

Yves Nevelsteen.

Inter la subtenataj projektoj estas la daŭra aktualigado de la Esperanta versio de la publikiga sistemo WordPress, kiun uzas interalie Libera Folio. Instigo subtenas ankaŭ ekzemple la funkciigon kaj aktualigadon de la komputila terminaro Komputeko, kiu de longe servas por unuecigi la lingvouzon en Esperantaj versioj de retaj servoj kaj por faciligi la traduklaboron.

Laŭ Yves Nevelsteen la fonduso Instigo estis lanĉita en 2019, komence por subteni kelkajn specifajn projektojn en Belgio.

– Nova generacio pretas engaĝiĝi, kaj iom da mona subteno povus fari grandan diferencon. Temas pri investo; sen instigo kaj instigantoj riskas malaperi la Esperanto-agado en Belgio entute…

Ĉar la belga fonduso por subteni lokan agadon iĝis sukceso, Yves Nevelsteen ekhavis la ideon krei internacian version de Instigo, por subteni gravajn retajn agadojn.

– Mi precipe, sed ne nur, kunlaboras kun Fernando Ŝajani pri Eventa Servo, kun Robin van der Vliet pri Komputeko, Telegram kaj Vikipedio, kaj kun Kubof Hromoslav pri Vikipedio. Cindy McKee ankoraŭ helpas min iomete pri WordPress.

Kiel estiĝis WordPress en Esperanto?

– Bertilo Wennergren ektradukis ĝin al Esperanto en 2006. En 2008, Cindy McKee kaj mi multe kunlaboris pri komputilaj vortoj. WordPress iĝis post Komputada Leksikono la dua plej grava fonto de Komputeko. Lastatempe mi transprenis de Cindy la ĝisdatigadon de WordPress.

Kial gravas daŭre aktualigadi la tradukon de ekzemple WordPress en Esperanto?

– Por doni bonan impreson kaj labori profesie, gravas retejo kiu estas centprocente tradukita. Esperantistoj estas ĝenerale pli ol aliaj homoj sentemaj pri parte netradukitaj eroj de retejo. Sed ne nur pri tio temas: se la traduko ne estus bona aŭ kompleta, homoj ekrezignus pri ĝi kaj ekuzus nacilingvan version. La tuta administra interfaco de WordPress ekzistas en bone tradukita Esperanto, laŭ mi gravas tion teni tia. Ni serioze daŭrigu la traduklaboron; se relative malmultaj homoj en praktiko uzas WordPress en Esperanto, almenaŭ ekzistas la fakvortoj, kaj la Esperanta versio oficiale aperas inter la ĉefaj lingvoj.

Ĉu temas pri multe da laboro?

– Ĉar regule aperas novaj versioj kaj funkcioj, iu devas regule okupiĝi pri tio. Ne ĉiam estas same multe da laboro; dependas. Se oni pretigas tutnovan version, kiel versio 5.0 kun nova sistemo de blokredaktilo, temas pri centoj da frazoj. Normale estas kelkdek.

– Aktualigadi la tradukadon kutime ne plu estas nun temporaba tasko, ĉar ni disponas je fidinda retejo kun pli ol 11 000 tradukitaj vortoj kaj frazeroj en Komputeko. Tamen, ĉar per novaj aldonoj foje oni enkondukas ankaŭ novan koncepton (kaj nomon), necesas de tempo al tempo iom diskuti. Tion mi kutime faras kun Robin van der Vliet aŭ Lode Van de Velde. Se mi mem ne trovas kontentigan solvon, feliĉe mi povas daŭre peti la helpon de Cindy.

Estas pluraj projektoj, kiujn Instigo subtenas, kaj pri tiuj pluraj projektoj okupiĝas diversaj homoj. Se oni deziras subteni iun specifan el la projektoj, ĉu tio eblas?

– Jes. Provizore oni sciigu al mi per retpoŝto. Ĉiuj donacoj al Liberapay estas anonimaj, do se homoj volas aperi en raporto kiel donacanto aŭ volas, ke la donacita mono havu specifan celon, oni kontaktu min.

Instigo nun estas sub la aŭspicioj de UEA. Ĉu tio signifas, ke mono donacita al Instigo iros ankaŭ al la ŝajne senfina projekto pri renovigo de la retejo de UEA mem?

– Kvankam UEA aŭspicias kaj finance subtenas Instigon, la fonduso estas tute sendependa. Pri la retejo de UEA mi scias nenion. Donacoj por Instigo iros nur al la menciitaj projektoj kaj mi detale raportos pri la realigoj. La diversaj Instigo-projektoj cetere grandparte jam estas realigitaj kaj tiel do “pruvis sin”: Eventa Servo estas plene funkcianta retejo; la Komputeko-retejo efektive ekzistas ekde 2007 kaj ĵus lanĉiĝis nova versio; ekzistas jam Telegram kaj WordPress, centprocente tradukitaj en Esperanto. Donacoj al la fonduso Instigo celas esence danki agantojn kaj instigi ilin al daŭrigo kaj pliigo de la agado.

Laŭ informo en la retejo, la fonduso Instigo en la momento kiam aperas ĉi tiu artikolo ricevas 22 eŭrojn semajne de entute dek donacantoj. Tio estas iom malpli ol duono el la indikita celo.

Redakcio | 8 de Junio de 2020 URL: https://www.liberafolio.org/?