VIVO KAJ VERKO DE PROF. SZÈKELY

VIVO KAJ VERKO DE

Edmond Bordeaux SZÈKELY

multfaka humanisto de la 20a jarcento

Kompilita de Júlia SIGMOND (RO); tradukita de Jozefo HORVÁTH (HU)

El la Revuo ESPERANTISTA VEGETARANO 2015/1-paĝo 20,

organo de TUTMONDA ESPERANTISTA VEGETARANA ASOCIO (TEVA)

Ĉi tiun nomon bedaurinde ankorau ne multaj konas en Hungario, kvankam de pluraj jaroj ankau hungare legeblas la Libroj I-IV de la Esena Evangelio de la paco, tradukita dum la pasintaj sep jardekoj al trideko da lingvoj. La Unuan Libron verkitan en la aramea (la denaska lingvo de Jesuo Kristo) tradukis en 1928 prof. Szèkely el pramanuskriptoj unue en la francan, post kiam li komparis ĝian tekston kun la slavona (eklezislava) traduko.

La 1800-2000-jaraj apokrifaj skribaĵoj enhavas la originajn instruojn de Jesuo pri la natura kaj sankonvena vivo, modera nutrado, paco de la animo kaj la plej grava homa eco, la amo. La libro tuj havis tian sukceson em Parizo, ke surbaze de tio Prof. Székely fondis kune kun la Nobel-premiita verkisto Romain ROLLAND la ankau nuntempe funkciantan Internacian Biogenikan Societon.

Odon SZÉKELY, la Profesoro, kiel poste ĉiuj nomis lin, ekiris el Kolozsvár (nun Kluĵo, Rumanio) en la vastan mondon. Li estas nepo de Sándor SZÉKELY, unitaria episkopo de Kolozsvár kaj elstara poeto. Li estas parenco de Sándor KOROSI CSOMA, la fama Transilvania vojaĝanto kaj lingvisto. La mondvaste rekonita kuracisto, filozofo, instruisto, prahistoriisto, arkeologo, lingvisto, psikologo, etnografo, naturkuracisto, esploristo kaj mondvojaĝanto, do moderna multfakulo, devenas de protestanta sikula patro kaj katolika franca patrino.

La junulo naskita en riĉa familio alproprigis altnivelan klasik-grekan kaj latinan klerecon ĉe piaristoj kaj venis kiel franciskano en Italion, preninte sur sin la voton de la ordeno pri malriĉeco, virgeco kaj obeo. Kaj kun granda persisto li plustudis, interalie lingvojn. Al la hejme lernitaj li alproprigis ankorau kvar praajn kaj poste ankau dek modernajn lingvojn. Sándor SZÉKELY akiris sian doktorecon en la Pariza Universitato, siajn pluajn sciencajn gradojn en Vieno kaj Lepsiko. Li laboris kiel profesoro pri filozofio kaj eksperimenta psikologio em Kluĵo. Krome, li estis rekonita scienculo de la aramea, sanskrita, helena kaj latina lingvoj. Li sukcesis eniri la arkivejon de Vatikano, kie li malkovris em iu rigore gardata katakombo la por li tiel sortogravajn esenajn manuskriptojn, kiuj decidis lian pluan vivovojon. Lia forta altiriĝo al la praaj kulturoj movis lin alpreni la neĉiutagan taskon fari alireblaj la praajan esenajn tekstojn (verkitajn en la gepatra lingvo de Jesuo, la aramea) en modernaj lingvoj por la homoj de la dudeka jarcento. En la longa listo de la plubikaĵoj de Székely eldonitaj ĝis nun en pli ol tridek lingvoj ne mankis ankau hungarlingvaj, sed kelkaj libroj elvenintaj tiutempe (1930-1937) el lia plumo (ekz. Kosmaj vivo kaj kuracmetodo, Naruraj vivo kaj kuracmetodo, Kosma Evangelio, Receptaro de kosmoterapio ks.) aperis inter tiaj cirkonstancoj, ke baldau marĝenigis ilin la detruoj de la mondmilito kaj ankau la forgeso.

Kvankam la milito finiĝis en 1945, tamen liaj libroj ankau dum la paco ne havis pli bonan sorton, ĉefe en Mez- kaj Orient-Europo aliĝinta al la plej “progresa” socia sistemo, en kiu unu el la plej gravaj kriterioj de la “moderna, socialista homo” estis fidi nur la Partion kaj la materion, ĉiuj ceteraj idealismaj “konfuzaĵoj” ja estis konsiderataj akvo al la muelejo de la reakcio, do persekutendaj. Kiel do oni povis eĉ pensi pri la Hungaria eldono de la esenaj evangelioj?

Malgrau tio, la homoj de la nuntempo ja tre bezonus la Eternan Instruon, kies kernon prof. Székely densigis en la esenaj evangelioj, resumante jene ties plej gravajn valorojn:

1. La esenaj instruoj signifas la sintezon de la tuta sciaro de la antikvaj kulturoj.

2. Ili montras al ni la vojon, sur kiu ni povas apartiĝi de la unuflanke utilismaj teĥnologioj de la nuntempa civilizacio, kak efektivigi tian validan kaj praktikan instruon, pere de kiu utiligeblas la disponeblaj fontoj de energio, harmonio kaj scioj.

3. Ili reprezentas eterne validan mezuron en epoko, kiam la vero ŝajnas perdiĝi en la pandemonio de ideoj.

4. Anstatau neurozo kaj necerteco sekvantaj el tia konfuzo, ni povas akiri ekvilibron kaj harmonion pere de la esenaj instruoj.

Dum sia tuta vivo prof. Székely senĉese serĉis tiajn sentempajn verojn, kiaj troveblas en la esenaj instruoj, Zenda Avesto, budhanaj dokumentoj, Karma jogo, antau-Kolumbaj kodesoj de la praa Meksiko. Sed li esploris ne nur en polvoplenaj arkivejoj, muzeoj, sed ankau surloke, en la Altaj Karpatoj, Hinda kaj Pamira Altebenaĵoj, Centr-Afriko, Sudaj Maroj, Kalifornio, Meksiko, Centr-Ameriko kaj norda teritorio de Kanado. La tiel akirita giganta sciaro konsistigas signifan parton de liaj verkoj, el kiuj ni menciu krom la esenaj libroj nur kelkajn titolojn: Esploro de la sentempa; La Zenda Avesto de Zaratuŝtro; Kreiva laboro – karma jogo; Pilgrimanto de Himalajo (pri Sándor Korosi Csoma); La vivanta Budho aplikata lernolibre en la budhanaj lernejoj de Usono; Praa Ameriko – la perdita paradizo. Sed lia vivoverko multe pli ampleksas, ekde la instruado de la praaj konoj, praktika trejnado ĝis la entreprenado de ofte danĝeraj misioj. Ekzemplo por ĉi lastaj povas esti la afero de la franc-polineziaj lepruloj, kiuj vegetis mortkondamnitaj sur insuleto, apartigite de la mondo. Krom kelkaj engaĝitaj kristanaj misiistoj kaj monaĥinoj neniu zorgis pri ili. La amerikaj gazetaro kaj publiko nur tiam, en 1934 komencis atenti ĉi tiun neŝanceleblan humaniston, kiu sola alfrontis la senanimajn kaj koruptajn diktatorojn de Franca Polinezio. Post unujara heroa batalo, apogante sole de la malfeliĉaj preskaumortintoj de la leprejoj kaj kelkaj misiistoj li realigis la neeblan, resanigis la leprulojn helpe de la esenaj, t.e. Jesuaj, instruoj. Sub la premo de la internaciaj gazetaro kaj scienca mondo, la franca registaro fine forigis la franc-polineziajn diktatorojn. Surbaze de la surlokaj raportoj de la membroj de la religiaj misioj, la usona protestanta eklezio elektis prof. Székely “pro la plej Kristeca ago de la 20a jc” sia dumviva ĉefepiskopo.

Post la travojaĝo de la kvin kontinentoj, cele de la praktika utiligo de la sciaro de la praaj kulturoj kaj esenaj instruoj en la 20a jc, li komencis en la dua duono de la tridekaj jaroj gigantan eksperimenton en Meksiko, en la iompostiome pligrandiĝanta “organika” farmo Rancho la Puerta (kvankam la esprimo “organika farmo” tiutempe ankorau ne estis konata). La eksperimento dauris 33 jarojn, kaj tuŝis preskau 124000 pa, krrtoprenantojn, pacientojn, kaj per kombinado de la sankonvenaj, naturaj vivmaniero kaj nutrado kun la modernaj biokemiaj scioj alportis rezultojn superantajn ĉiajn esperojn.

Sciiĝinte pri la rezultoj, alsvarmis amasoj da eksperimentaj volontuloj, inter ili multnombraj malsanuloj deklaritaj oficiale nekuraceblaj, kiuj foriris poste sanaj. La netakseble valorajn spertojn kaj amoson da medicinaj informoj akiritaj dum la granda eksperimento entenas la dua volumo de la trilogio “Esploro de la sentempa: La granda eksperimento” kaj la tria volumo: “La kemio de la juneco”, krome ankau la bazaj libroj de prof. Székely, aperintaj nun jam ankau en Hungario: “La naturkonvenaj vivo kaj kuracmetodo”, “La esena scienco de la fastado” kaj la “Arto de la modereco”, krome la “Scienca vegetarismo, Trezoro de krudmanĝaĵoj” au la “Ekologia sanĝardeno, La libro de transvivado.”

Ĉi tiuj libroj estas la nuntempaj vojmontriloj de la praaj scioj. En sia libro “Heroldoj de nia praa civilizacio” li starigas eternan memoraĵon kaj omaĝas science al la hungaraj hundospecioj, antau ĉio al la kuvaso. Ĉi tiu hundoj, ne nur iliaj nomoj, devenas ĉiuj el Mezopotamio: KU-ASSA > kuvaso, PULI > pulio, KU-MUND-UR > komondoro, kaj ankau la hungaraj vortoj rilataj al hundotenado reiras al sumeraj ekvivalentoj.Konekse kun tio, li indikas ankau la lingvoparencecon.

Pruvo por liaj nekredeble granda laborkapablo kaj multflankeco estas la pli ol okdek libroj verkitaj peljparte en la angla, ja la plimulto de liaj malsanuloj venis el Usono, la plurmil prelegoj, kiujn li faris en iu el la pluraj lingvoj parolataj de li, depende de la lokoj de la prelegoj,la personaj konsultiĝoj kun siaj pli ol cent mil pacientoj, se ne paroli pri la direktado, funkciigo de la eksperimenta, kuraca centro, kies areo kelkajn jarojn post ĝia ekfunkcio jam superis 500 hektarojn!

Iu lia malnova disĉiplo kaj amiko tiele aprezas lin en la antauparolo de “La kemio de la juneco”: “Estis antau kvardek jaroj, kiam mi la unuan fojon renkontis mian amikon Edmond Bordeaux Szèkely. Mi sciis, kiomjara mi estas, kaj mi ĉiam kredis scii ankau, kiel aĝa li estas. Sed ekkoninte ĉiujn liajn aventurojn, plenumojn kaj kreivajn rezultojn el al trilogio, mi komencis cerbumi, antau kiom da centoj da jaroj li já naskiĝis.”

Post kiam li konsideris sian teran karieron finita, kaj sciis, ke la afero iniciatita de li troviĝas en bonaj manoj ĉe lia edzino, en iu autuna nokto de 1979 la Profesoro ekripozis per eterna dormo.

Sian enviindan vivon li vivis en harmonio kun la praaj instruoj, lau la principoj de la ovo-lakta vegetarismo, kaj finis sian vivon tiel, ke li ne konis malsanojn. Lia Internacia Biogenika Societo fondita kune kun Romain ROLLAND funkcias ĝis la hodiaua tago sub la direktado de lia vidvino Norma Nilsson SZÈKELY, kiu ĉiujare organizas seminariojn por partoprenantoj el plurdekoj da landoj de la mondo, kaj zorgas pri la giganta Szèkely-postlasaĵo.

Se ni ekzamenas la plorindan staton de la Hungaria sanprizorgo (niajn podiajn lokojn sur la kampo de mortokvanto pro tumoraj kaj korvaskulaj malsanoj, ktp), la konsternan tendencon de la malpliiĝo de la enlanda loĝantaro kaj ties originon, ni povas veni kune kun la sanservaj fakuloj al la konkludo, ke la ĉefaj kauzoj serĉendas en la nutradaj miskutimoj kaj neĝusta vivmaniero (ekz. 40% de la loĝantaro fumas, se ne paroli pri alkoholismo, drogkonsumo!).

Ni estas konvinkitaj, ke niaj samlandanoj tre bezonas jam sole pro ĉi tiuj kialoj la laueble plej vastan ekkonon kaj aplikon de la netakseble valora postlasaĵo de prof. Edmond Bordeaux SZEKELY, antau ĉio de liaj mondvaste agnoskitaj esplorrezultoj sur la kampo de la restarigo de la sano kaj plibongigo de la vivo. Tiele, ni samtempe zorgus pli konvene al ĝia signifo por la elstara kaj ĉe ni apenau konata parto de nia nacia kultura heredaĵo.

El la giganta postlasaĵo, la eldonejo Living Earth – Élö Föld Kft. aperigis ĝis nun 18 librojn en Hungario (kelkajn volumojn jam ankau plurfoje), ĝi flegas kaj prizorgas la konservadon de la spirita trezoro kaj vivoverko de la Profesoro. La ĝis nun aperintaj libroj enhavas la eterne validajn instruojn de Jesuo kaj Zaratuŝtro, la apokrifajn verkojn de la esenaj komunumoj, la medicinajn rezultojn de prof. Székely, bazitajn sur la praaj instruoj kaj modernaj sciencaj scioj,krome liajn netakseble valorajn studaĵon naskitajn surbaze de esploroj ĉe pluraj centmiloj da malsanuloj. Ili montras la vojon, kiel la nuntempa homo povus restarigi sian malboniĝintan korpan-psikan sanon kaj vivon, kaj konservi ilin sendifektaj.

LA ESENA EVANGELIO DE LA PACO, volumoj I-IV:

Ili estas verkitaj en la aramea, la gepatra lingvo de Jesuo. La unua libro, retrovita en la Sekreta Biblioteko de Vatikano (em la katakomboj sub Vatikano) kaj tradukita en la francan, poste en la anglan, malkovras la instruojn de Jesuo pri la natura kuracefiko de la suno, aero, akvo kaj vivantaj nutraĵoj. Samtempe ĝi ĵetas lumon al la vivo kaj valorsistemo de la esenaj komunumoj de la unua kaj dua jarcentoj kaj de la frua kristanaro. La libro, ilustrita per la mondfamaj kupraj gravuraĵoj de Doré, havis tian sukceson,ke unuflanke la Nobel-premiita Romain Rolland fondis en 1928 kune kun la autoro la Internacian Biogenikan Societon, aliflanke ĝi estis tradukita en 30 lingvojn. Ankau la dua kaj tria libroj malfermas al la legantoj mirinde belan mondon. Kelkaj el la plej gravaj ĉapitroj: La vizio de Enok, Unuiĝoj, Fragmentoj el la esena libro Apokalipsoj, La anĝelo de Patrino Tero kaj la Ĉiela Patro, Sepobla paco (korpo, spirito, komunumo, homaro, saĝaĵoj de epokoj, tera kaj ĉiela regnoj), La Sankta Leĝo. La plej esotera verko estas la kvara libro, La instruojde la Elektito. La aparte belaj vortoj de Jesuo kaj de la maljunuloj de la komunumo alportas la mesaĝon de espero kaj inspiro al la devojiĝintaj homoj de nia miskondukata epoko.

LA ESENA SCIENCO DE FASTADO

Ĝi povas esti vivosava libro nuntempe, kiam la granda parto de niaj samlandanoj ja nutras sin kontrausane, trosatigassin per manĝaĵoj,kiuj damaĝas la organismon. Krom la fiziologia klarigo de fastado kaj rilataj fakindikoj, la libro konigas la historion kaj saĝajn verkojn de Venecia nobelo vivinta antau kvincent jaroj,pri la benoj de la modera vivmaniero. Sekve de daura “dolce vita”, Cornaro venis en sia kvadekjara aĝo al la rando de la tombo. Lau la konsiloj de monaĥo, kuracisto konanta la praajn esenajn instruojn, li komencis rigoran dieton, rezulte de kiu lia sano dum unu jaro tute restarigis. Poste li vivis ankorau sesdek aktivajn jarojn spertante plej mirigan riĉenhavan vivon. Mallonga citaĵo el la libro: “Lauvorte vera estas ankau tiu frazo de Cornaro, ke oni devas instrui la homojn, ĉar la ĝuste reguligita vivo kaj la rigora modereco estas la vojo, kiu kondukas al la korpa sano kaj la malfermiteco de la menso. Kaj nur se la korpo kaj spirito estas sanaj, povas realiĝi la vera celo de Dio en nia vivo.”

SCIENCA VEGETARISMO

Konciza sed ĝisfunda analizo de la rudimentaj demandoj de vegetarismo kun scienca aliro. Aparte interesa estas la ĉapitro Psikosomata dieto, en kiu prof. Székely ekzamenas la ofte antagonismajn rolojn de la autonoma kaj centra nervosistemoj. En ĝi li demontras, ke dum la autonoma nervosistemo harmonias kun la naturleĝoj, la centra nervosistemo – nia libera volo – ĝenerale kontrauagas ĝin (ekz. per tio klarigeblas la fumado kaj konsumado de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj eksplicite danĝeraj por nia organismo). Konante la enhavon de la libro, oni povas respondi al ĉiuj kernaj demandoj pri vegetarismo.

LA ESENA JESUO

Prof. Székely eldiras belajn kaj edifajn pensojn lige kun la plej famaj kaj konataj preĝoj de Jesuo. La vortoj de Jesuo estis citataj dum du mil jaroj de la homaro en maniero senegala, ĉar eldiritaj ili plenigas la animon per vera vivenergio. La libro enhavas la Montan Paroladon, la esenan interpretadon de la “Patro” Nia kaj eksterordinare interesan studaĵon pri la signifo de la Kristnaska festo. La verkoj de prof. Székely celas enfokusigi per la malkonstruo de la sedimentiĝintaj tradicioj de la pasintaj jarmiloj, la originajn instruojn de Jesuo,Lian mesaĝon pri la eterna Leĝo, kaj ne la personon imagitan de la religiaj organizaĵoj kaj institucioj, kiun – kiel la autoro esprimas – , ni kreis dum la pasintaj du mil jaroj”. “Se Li estus nun inter ni, kaj instruus nin en la nutempa lingvo, Jesuo dirus jen tion: “Mi alportis amon al vi, kaj vi malamas unu la aliajn. Mi diris ke kiu kaptas la glavon, pereas per la glavo, kaj vi faras militojn kaj buĉas unu la aliajn. Mi instruis al vi, ke vi vivu simple, sed forlasinte la naturon vi konstruas gigantajn urbojn, foriĝas de la freŝa aero, la suno, la akvo kaj ĉiuj fortoj de la naturo.” (El la ĉapitro Signifo de Kristnasko)

ZARATUŜTRO – ZENDA AVESTO

La potenca sankta verko de Zaratuŝtro (Zoroastro), deveninta el al iama Mezopotamio antau 4-5000 jaroj, fariĝis mondvaste konata sub la titolo “Zend Avesto”. Ĝi estas la plej malnova sankta libro de la homaro, pli frua ol la Vedoj au la Biblio, kaj ĝia efiko egale demonstreblas en ĉiuj mondreligioj. Konsciante tion, oni emas demandi, kial okazis fakte nenio, post kiam libreto enhavanta malgrandan fragmenton de Avesto en la eldono de Ferenc ZAJTI, por diskonigi en Hungario ĉi tiun verkon havantan netakseble grandan signifon el kultur-kaj religihistoriaj vidanguloj, dum la kreaĵoj de la pli malfruaj religioj kaj civilizacioj ĉerpantaj siajn bazojn el ĝi estas abunde alireblaj. (Se ne pro tio, kion ankau Gyula LÁSZLÓ konstatis, ke la prauloj de la hungaroj verŝajne konis la instruojn de Zaratuŝtro, la religion de la Lumo). En la nun aperinta volumo kompilita surbaze de la angla traduko kaj elekto el la origina zenda (prairana) lingvo far prof.Székely, la legando povas eksenti la praan forton de la teksto kaj la scion emanantan el ĝi. Rimarkindas, ke fine de la volumo trovelas ankau la antikva hieroglifa versio, por kies legado disponeblas ankau la konvena ŝlosilo. La eĉ tra jarmilojne paliĝintan saĝeconde Zaratuŝtro pruvas simpla leĝo, la unua morala leĝo de la homaro, lau kiu la bazaj kondiĉoj de la kontenta kaj feliĉa vivo estas: “la bonaj pensoj, bonaj vortoj kaj bonaj agoj”, kio do vortumas la harmonion kun la leĝoj de la universo kaj naturo en sia simpla koncizeco.

EKOLOGIA SANĜARDENO

La autoro donis al ĝi subtitolon “La libro de transvivado”, kaj ne hazarde. Estante eminenta kuracisto kaj diagnozisto li trovis jam en la riĉa Usono de la 1960-aj jaroj la simptomojn, kiuj antauvidigis la ombrojn de la ontaj grandegaj medipoluaj, publiksanaj kaj sociaj problemoj de la konsumsocio. Kontrau la spektaklecaj rezultoj de la kemiaĵ-uza, grandmastrumada agrikultura produktado, li atentigas pri la malĝojiga fakto, ke por la plusaj tunoj oni devos pagi tre altan prezon. Tiamaniere ja oni detruas, “magrigas” la humon, la plej gravan bazon de la tera vivo, la fruktoj, legomoj entenas jam nur onon de tiuj mineralaj saloj kaj vitaminoj, kiujn la homa organismo bezonas. (Rimarkindas, ke temas pri krudaj nutraĵoj, kaj ne pri senenergiitaj kaj tute prilaboritaj “nutraĵoj riĉigitaj” per malutilaj kemiaĵoj, kiujn d-ro Székely kvalifikas por la homa konsumado jam preskau netaugaj. La ekologia au (bio-)ĝardenado, dum ĝi utiligas la plej gravajn rezultojn de la dudekajarcenta scienca esplorado, baziĝas sur la plej malnovaj ĝardenistikaj tradicioj de la homaro (ekz. de Zaratuŝtro, la prapatro de la ĝardeniko, kaj de la esenoj). Ĝi baziĝas sur tiu delonge forgesitaj scioj, lau kiuj ankau la homo estas organika parto de la universo kaj naturo, sekve li devas vivi kaj agadi en harmonio kun ili. Ĉar la metodo ellaborita, elprovita kaj praktikata, krome nun publike disponebla estas en harmonio kun la naturo, tiel ĝi estas per si mem mediohelpa, do ĝi helpos proporcie al sia disvastiĝo ripari laugrade tiujn sennombrajn pekojn, kiujn ni faris, faras kontrau la naturo, nia medio.

TREZORO DE KRUDAJ MANĜAĴOJ

Kiam oni tralegas ĉi tiun libron, oni mire konstatas, ke d-ro Székely verkis ĝin en la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento, já tiel veraj kaj aktualaj oni trovas liajn sciencajn konstatojn. Same konvinkaj kaj nediskuteblaj estas – kaj estis por la tiutempe praktikantaj kuracistoj – ankau liaj eldiroj pri la ĝusta nutromaniero. Ne hazarde li estis tiel memcerta, li já estis dum la verkado de la libro jam de pli ol jardeko en la posedo de tiuj praaj konoj sekvataj kaj elprovitaj de li mem, kiujn antau pluraj jarmiloj instruis Zaratuŝtro, poste ankau Jesuo, nome ke ni devas vivi nian vivon en harmonio kun la naturo, simple kaj modere, kaj tiam ni devas timi neniajn malsanojn.

MALKOVRO DE LA ESENA EVANGELIO DE LA PACO

Kun la subtitolo “La esenoj kaj Vatikano”. La libro donas fine respondon al la demandoj rilataj al la Esena Evangelio de la paco. La autoro mesaĝas jene al siaj legantoj: “Sekvu la historion de la Esena Evangelio de la paco ekde la fonto (esenoj) al la rivero ( Sankta Hieronimo), riverego (Sankta Benetikto), venante fine al la Oceano (Sankta Francisko).” Legindas la biografia resumo de la autoro, en kiu li rakontas siajn mirindajn aventurojn en la Sekreta Arkivejo de Vatikano sub la gvido de la neforgesebla majstro Mercati. Kiam ni finas legi la libron, ni ekhavas la senton, kvazau ni estus misvojintaj en la 2000aj jaroj – kiel Danto en la malluma arbaro – , kaj nia koro pleniĝas kun la ĝojo de la hejmenveno.

FRATO ARBO

Kortuŝe bela, korvarmiga rakonto pri la malfacila tamen tre mirinda vivo, pri la amo al la naturo kaj arboj en la spirito de la Zaratuŝtraj instruoj. La autoro instruas ludeme al junuloj la ĉiam revenantan grandan travivaĵon de la naturo:”Kaj la Vivo ĉiufoje rekomenciĝas!”

LA ARTO DE ASA

Vojaĝo al la Kosma Oceano. Sortolibro. Profunda saĝeco kaj bildmaterialo de mondo, laukrede perdita, esotera ŝlosilo por la mondo de la plej praaj bildoj: ASA estas la ĉioampleksa sintezo de la spirita disvolviĝo, filozofio, scienco, arto, muziko, dramo, la praulo de la ŝakludo, la bazo de la plej praa elemento de la psikoanalizo. ASA estas la grundo, en kiun estis plantita la esena Vivoarbo.

SEKSA HARMONIO

Klara kaj sobramensa aliro al la harmonio akirebla en la seksa vivo, gravedeco kaj infaneduko; scienco kaj arto de la edukado de infanoj, kies korpo, animo, spirito estas sanaj kaj feliĉaj. La seksa flanko de nia naturo povas kontribui al nia individua disvolviĝo nur tiam, kiam ni estas en harmonio kaj ekvilibro ankau kun la ceteraj aspektoj de nia vivo.

NATURAJ VIVO KAJ KURACMETODO

La volumo entenas ankau la libron “Kosma vivo kaj kuracmetodo” kune kun ĉiuj praktikaj uzindikoj. En ĉi tiu libro la autoro pruvas, ka la plej bona sanatorio estas la naturo, kies medikamentoj ĉie troveblas (suno, aero, akvo, nutraĵoj, fruktoj, plantoj, kuracherboj, animflegado).

Kelkaj ĉapitrotitoloj el la libro: La kauzoj de la malsanoj; Ĝeneralaj reguloj por la evito de malsanoj kaj plibonigo de la vivo; Ĝenerala praktika gvidilo por ĉiuj terenoj de la homa vivo surbaze de praaj konoj; Aplikmetodoj de la kosmoterapio; Moderna scienca enciklopedio de la dieto; Manieroj de la pretigo de manĝaĵoj; Kion ni ne manĝu, kaj kial ni ne manĝu malpermesitajn manĝaĵojn.

FONTO: Revuo ESPERANTISTA VEGETARANO 2015/1-paĝo 20,

organo de TUTMONDA ESPERANTISTA VEGETARANA ASOCIO (TEVA)