BARATO: LA PROTESTADO DE LA TERKULTURISTOJ DAURAS ĈIRKAU NOV-DELHIO

01/12/2020

En Barato, dekoj da miloj da kamparanoj protestas kontraŭ la liberalismigo de la agrikulturo kaj la dekretoj adoptitaj antaŭ du monatoj fare de la federala registaro. Tiu reformo faciligos la eniron de la privataj entreprenoj en la sektoron. La agrikulturistoj, ĉefe venintaj de la regiono Panĝabio, blokas de tri tagoj plurajn enirejojn en Nov-Delhio. Ili petas permeson eniri por manifestacii en la ĉefurbo, kion rifuzas la federala registaro.

Dekoj da traktoroj estas parkumitaj tra la aŭtovojo, kaj blokadas unu el la enirejoj norde de Nov-Delhio. Almenaŭ 3 000 kamparanoj de Panĝabio sidas ĉi tie, ĉar la polico malpermesas al ili eniri por manifestacii.

PUBLICIDADE

Jasbir Singh Piddi estas la kun-prezidento de la Kisan Mazdoor Sangharsh Committee, kiu kondukas la protestadon: «Ni komencis nian movadon antaŭ du monatoj en Panĝabio, kaj ni petas la eksigon de kvin dekretoj de la registaro. Se ili konservas ilin, la entreprenoj kiel Adani ekkaptos agrikulturajn terojn kaj la agrikulturistoj nur plu estos laboristoj plene submetataj al ili».

Malapero de minimuma prezo 

Ĝis nun, la agrikulturaj transakcioj okazu sur la publika merkato, kie minimuma prezo estas garantiata koncerne la bazajn varojn.

Tiu reformo ebligos al la entreprenoj aĉeti al la terkultivistoj ekster tiu merkato. La registaro asertas, ke tio estas nova bonŝanco por la agrikulturistoj, sed tiuj ĉi malaprobas.

«Ni jam povas komerci kun la privataj entreprenoj, tamen la publika merkato garantias al ni minimuman prezon. Se la nova sistemo favorigas la privatajn entreprenojn, la publika merkato malaperos, kaj tiuj kompanioj decidos pri la prezoj, kiuj kontentigas ilin», eksplikas Azad Veer Singh, agrikulturisto.

La registaro disponigis lokon ekster Nov-Delhio por manifestacii, sed la agrikulturistoj konsideras, ke tio estas maniero forigi la movadon.

https://www.rfi.fr/fr/asie-pacifique/20201130-inde-la-contestation-des-fermiers-se-poursuit-aux-portes-de-new-delhi