PARA QUE SERVE UMA RELAÇÃO ?

Definição mais simples e exata sobre o sentido de mantermos uma relação: “Uma relação tem que servir para tornar a vida dos dois mais fácil”. Vou dar continuidade a esta afirmação porque o assunto é bom, e merece ser desenvolvido. Algumas pessoas mantém relações para se sentirem integradas na sociedade, para provarem a si mesmas que são capazes de ser amadas,para evitar a solidão, por dinheiro ou por preguiça. Todos fadados à frustração. Uma armadilha. Uma relação tem que servir para você se sentir 100% à vontade com outra pessoa, à vontade para concordar com ela e discordar dela, para ter sexo sem não-me-toques ou para cair no sono logo após o jantar,pregado. Uma relação tem que servir para você ter com quem ir ao cinema de mãos dadas, para ter alguém que instale o som novo, enquanto você prepara uma omelete, para ter alguém com quem viajar para um país distante,para ter alguém com quem ficar em silêncio, sem que nenhum dos dois se incomode com isso. Uma relação tem que servir para, às vezes, estimular você a se produzir, e, quase sempre, estimular você a ser do jeito que é, de cara lavada uma pessoa bonita a seu modo. Uma relação tem que servir para um e outro se sentirem amparados nas suas inquietações, para ensinar a confiar, a respeitar as diferenças que há entre as pessoas, e deve servir para fazer os dois se divertirem demais, mesmo em casa, principalmente em casa. Uma relação tem que servir para cobrir as despesas um do outro num momento de aperto, e cobrir as dores um do outro num momento de melancolia, e cobrirem o corpo um do outro, quando o cobertor cair. Uma relação tem que servir para um acompanhar o outro no médico, para um perdoar as fraquezas do outro, para um abrir a garrafa de vinho e para o outro abrir o jogo, e para os dois abrirem se para o mundo,cientes de que o mundo não se resume aos dois. Dr. Drauzio Varela

Anúncios

NATURKURACANTAJ TERAPIOJ

Mário R. Fonseca
mfonseca50@gmail.com
telefono: 61-82216548
ttt-ejo:  https://porplibonamondo.wordpress.com

Kiam oni naskiĝas,kelkaj individuoj estas jam malsanaj kaj malfortaj; aliuloj naskiĝas fortaj kaj sanaj.
Ĝenerale tiuj kiuj naskiĝas malfortaj devenas zorgemaj pri la sano kaj povas vivi ion pli ol se ne zorgemaj pri ĝi;tiuj kiuj naskiĝas fortaj kaj sanaj kutime ne zorgas pri sia sano kaj povas deveni viktimojn de nescio pri sana vivmaniero!
Rilate al zorgo pri sano, estas du vojoj por pritrakti la aferon: la oficiala teknologia, kirurgia kaj medikamenta medicino; kaj la alia vojo rilatas al la uzado de naturkuracantaj terapioj.

La oficiala medicino en la okcidentaj landoj nur kaŝas simptomojn kaj nenion solvas; ĝi estas valora, lau mi, nur rilate al akcidentoj pere de traumatologiaj procesoj; la dua vojo, tiu de naturkuracantaj terapioj, vere solvas la problemojn kaj postulas de la individuoj lerni kiel mem-zorgi  kaj kiel konstrui sanigantan vivmanieron.

Do, inteligentaj homoj nepre sekvos la duan vojon kaj, kore kaj ame, disvastigos tiun scion valoregan al ĉiuj personoj konataj au konontaj, dum la tuta vivo!

Mi ofertas al vi, kiel aldonaĵo al tiu prelegeto, liston pri naturkuracantaj terapioj kun klarigoj pri unuopaj metodoj.
Dankon pro via atento.
_________________________________________________________________________________________________

NATURKURACANTAJ METODOJ

Akvoterapio (kuracado per akvo)
Kuracado per akvo. La akvo, tiu nepre necesa elemento de la naturo, estas grava kuracilo, kiu helpas restarigi la cirkulad- kaj nervan ekvilibron rompitan de la malsano.

Ĝi agas pleje pere de la haŭto, kies riĉa reto de kapilaraj angioj kaj nervaj fibroj transigas tiun agon sur la internajn organojn. Ĝustadire ne estas do la akvo, kiu kuracas, sed la reago de la organismo antaŭ la stimulo de la akvo. Tial la akvoterapiisto devas esti tre kompetenta kaj apliki tiun kuracilon ĝustatempe laŭ kelkaj elementaj reguloj kun speciala konsidero al la individua kondiĉaro de la malsanulo.

Ne apliku varman akvon al februlo, sed malvarman. Tamen, se liaj piedoj estas malvarmaj, unue revarmigu ilin per varma piedbano aŭ litvarmigilo por ke la reago estu pli favora.

La korpo devas esti varma antaŭ malvarma apliko. Tial estas konsilinde ĝin fari tuj post ellitiĝo. Se la korpo ne estas varma, eĉ se nur la piedoj kaj manoj estas malvarmaj, oni devas unue revarmiĝi pere de marŝado, gimnastikaj ekzercoj ktp. Vintre la (ban)ĉambro estu hejtata.

Post malvarma apliko atendu 15-30 minutojn por manĝi, ĉar la temperaturo de la korpo devas unue normaliĝi. Se necese, faru tiucele gimnastikajn ekzercojn, marŝu ktp. Se temas pri maljunulo, malfortulo, aŭ grava malsanulo, li devas enlitiĝi kaj revarmiĝi helpe de litvarmigilo. Post manĝo atendu 3 horojn por fari malvarman aplikon, evitante tiel diversajn (precipe digestajn) perturbojn.

Homoj tre maljunaj, malfortaj aŭ grave malsanaj devas esti singardaj pri aplikoj ampleksantaj la tutan korpon aŭ grandan parton de ĝi. Prefere ili konsiliĝu unue kun kompetenta naturkuracisto.

Kiam trafe indikita kaj farita, la hidroterapio sub siaj plej diversaj formoj senfebrigas, seninflamigas, trankviligas, sentoksigas, sendolorigas, stimulas la cirkulig-, digest- kaj urinaparatojn, fortigas la metabolajn kaj endokrinajn funkciojn, beligas la haŭton kun siaj aneksaĵoj kaj havigas sanigan efikon en granda kvanto da malsanoj kaj perturboj.

Ĝenerale virinoj dum monataĵo sin detenos fari akvoterapiaĵojn.
Diversaj aplikoj de akvokuracado
Alterna membrobano
Alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj
Duonkorpa banado
Frotado de la malsupra parto de la ventro
Frotado per salo
Gargaroj
Klisteroj
Kompresoj
Malvarmaj kompresoj
Mergobano
Naza tralavo
Okulbano
Paŝadi nudpiede sur malseka grundo
Ŝprucigoj
Ŝvitiga envolvo
Samtempa varma krur- kaj antaŭbrakbano
Sidbano
Trunkobano
Tutkorpa frotado
Tutkorpa vaporbano
Vaginaj enŝprucigoj
Vaporbano al la gamboj
Vaporbano al la malsupra duono de la korpo
Vaporbano al la supra parto de la korpo
Varmaj kompresoj

Alopatio
Kion faras la alopatio?

La alopatia kuracisto antaŭ iu ajn el la menciitaj malnormalaĵoj, nur vidas malbonaĵon, kiun oni devas kontraŭbatali per ĉiuj fortoj. Ju pli rapide ĝi malaperas, des pli granda estas la sukceso; tion opinias la kuracisto kaj la malsanulo.

Kontraŭ la doloroj de la kapo aŭ de aliaj partoj de la korpo li preskribas iun sendolorigilon (aspirinon, antipirinon ktp.); kontraŭ la lakso, adstringaĵon (taninon, tanalbinon aŭ alian); kontraŭ la mallakso, laksilon; kontraŭ la manko de apetito, iun amaran substancon; kontraŭ la sendormeco, sulfonalon, luminalon, kloralon, bromidon ktp. Kaj tiel sinsekve.

Evidente, tiuj hemiaj drogoj baldaŭ efikas: malaperas la kapdoloro, ĉesas la diareo ĉe la laksulo, la mallaksulo fekas, la sendormulo dormas, kaj la senapetitulo eble reakiros apetiton.

Liberigita momente de la malbonaĵo, la paciento sin konsideras sana kaj daŭrigas sian antaŭan vivsistemon. Lia korpo plue akumulas malpuraĵojn kaj senprokraste reaperas la unua malnormalaĵo. Denove li uzas drogojn kaj tiel estiĝas neelirebla rondo en kiun enfalas la kompatinda malsanulo kaj el kiu estas des pli malfacile eliri, ju pli longe ĝi daŭras.

Estas necese kompreni unu fojon por ĉiam, ke la drogoj ne kuracas nek povas kuraci la malsanojn. lli nur servas por “stop” la simptomojn, ŝajnigante ke ili resanigas.

El tio oni povas konkludi, ke la oficiala aŭ alopatia medicino, kiun oni lernas en la universitatoj, tute ne estas scienco; ĝi nur estas pseŭdoscienco, bazita sur la eraro, kiu kondukas nur al fiasko. Tion atestas milionoj da malsanuloj vagantaj tra la mondo kaj kies resanigo des pli malproksimiĝas ju pli “progresas” la alopatia medicino.

Sin dediĉi al simpla “stopado” de simptomoj, estas tasko tiel malsaĝa kiel tiu de ministro, kiu, enirante la subterajn galeriojn, estingus ĉiujn lanternojn kaj lampojn, kiujn li renkontus laŭ sia vojo: baldaŭ li sin trovus en mallumo. Same la simptomoj, kiujn prezentas la paciento, estas kvazaŭ lanternoj lumigantaj la scenon pli aŭ malpli malhelan de la malsano.

La simptomo estas signo de alarmo de la naturo. Kiam ĝi prezentiĝas, oni devas serĉi la kaŭzon, kiu ĝin okazigas por povi elradikigi ĝin: kiam malaperas la kaŭzo, ankaŭ malaperas la efiko. ĝuste tion faras la naturismo.

Farante la kontraŭon, estas kvazaŭ mortigi la gardostaranton, kiu avertas nin pri la proksimeco de danĝero; aŭ ni donu pli trafan ekzemplon: estas agi kiel la struto, kiu enŝovas la kapon en la sablon, kaj kredas ke tiel ĝi evitos la alproksimiĝantan katastrofon.

Apiterapio
Abeloj kaj abelaj produktoj
Nuntempe oni ĉiam pli ofte legas pri kreskantaj kostoj de klinika kuracado, kiuj altigas la kotizojn por la asekurasocioj ĝis apenaŭ mezurebla grado. Oni legas pri kronikaj malsanoj, kontraŭ kiuj la tradicia medicino estas senpova, pri kromefikoj kaj missukcesoj de kemiaj preparaĵoj. Tial tute ne hazarde ĉiam pli multaj homoj serĉas naturajn metodojn, per kies helpo oni povas refortigi la korpon, konservi ĝin sana kaj ĉe bezono ankaŭ kuraci. Unu el tiuj metodoj estas uzado de abelaj produktoj.

En preskaŭ ĉiuj kulturoj de la homa civilizacio mielo, la plej konata abela produkto, validis kiel grava nutraĵo kaj parte ankaŭ kiel kuracilo.

Sed abeloj produktas ne nur mielon. Por ili mem la 5 ceteraj produktoj estas eĉ pli gravaj:
1. La cefa nutrajo de la abeloj – krom la nektaro – estas florpolenoj, kiujn ili kolektas de floroj kaj portas en abelujon. En vaksĉeloj tiuj florpolenoj estas fermentataj, rezulte de tio estigas tiel nomata abelpano.
2. Por protekti la abelujon kontraŭ vento kaj bakterioj la abeloj kolektas
propolison, per kiu ili fermas ĉiujn fendojn.
3. Kontraŭ malamikoj la abeloj havas propran rimedon: abelvenenon.
Ĝi estas mortiga por multaj malamikoj de abeloj, tamen al la homo ĝi
povas helpi.
4. Por konstruado de ĉelartabuloj la abeloj produktas abelvakson.
5. Por nutri la abelreginon ili preparas specialan nutrajon tiel nomatan gelee royale.
Ĉiuj tiuj abelproduktoj estas bezonataj ne nur por la abeloj, sed ili bone efikas ankau je homoj, pri kio vi konvinkigos legante la paĝon pri Abelaj produktoj.

La artikolo aperis en la INA-revuo 2004-03  (paĝoj 15 ĝis 18).
 
Normigo kaj apiterapio
abelpoleno (ĉi-kaze florpoleno) devas pludoni la genetikan
informon, kiu estas bezonata por generi novan vivestaĵon;
mielo estas energiofonto. Sen energio neniu viva estaĵo povas
evolui kaj plu generiĝi;
propoliso estas ideala vivo-protektilo.
Apiterapio en ĉiutaga vivo. Ekzemploj:
Uzado de abelpolenoj
Preventado / resanigado de arteriosklerozo helpe de propoliso

Herbokuracado (kuracado per herboj)
Ekde la praa tempo la homo uzis la plantojn por sin kuraci, ĉar per konstanta observado de la naturo li povis konstati ties efikecon ĉe bestoj kaj homoj. Tiel, dum jarmiloj, kvankam bazita sur senscienca rutina sperto, la kuracado per plantoj estis unu el la plej efikaj rimedoj al la dispono de la malsanuloj.

Dum la pasinta jarcento la kemio interesiĝis pri la kuracaj plantoj, studis kaj analizis ilin, kaj sukcesis izoli ties aktivajn elementojn: alkaloidoj, glikozidoj, saponinoj, esencoj, rezinoj, acidoj, mucilagoj, grasoj ktp.

Tiu tendenco ekstrakti substancojn el la plantoj kun kuracaj celoj ne ĉesis, kaj nun oni eĉ sintezas ilin, ĉar la kemia industrio kune kun la alopatia medicino pretendas apartigi la homon de la naturo por plene profiti de tiu situacio.

La laŭdira scienco asertas, ke la kuracaj ecoj de la plantoj ne estas konstantaj, kaj sekve ne eblas dozi ilin; la aktivaj elementoj el ili ekstraktitaj -male – povas esti perfekte dozitaj.

Oni ja scias, ke diversaj kaŭzoj (altitudo, kvalito de la kulturgrundo, kultivmetodoj, sterkoj uzitaj, tempo de kolektado ktp.) povas influi la biokemiajn karakterojn de la kuracaj plantoj. La elsekigo mem ofte aliecigas aŭ difektmodifas ilin. Sed aplikante la ĝustan teknikon en la kultivado, kolektado ktp. oni evitas tion; des pli prave se tuj post la kolektado oni stabiligas la planton per speciala procedo, kiu detruas la agadon de la en ĝi entenataj fermentoj, realaj kaŭzantoj de la plantaj malkomponiĝo kaj transformiĝo.

Post la stabiligo, do, oni povas esti certa, ke la kuracaj plantoj konservas siajn biokemiajn karakterojn kaj fiziologiajn ecojn. Tamen, kiam haveblaj, la freŝaj plantoj estas preferindaj.

La aktivaj elementoj ekstraktitaj el la plantoj, per kiuj la laboratorioj superŝutas nin, estas pleje malakceptindaj, ĉar temas pri mortintaĵoj, veraj drogoj kun agresa damaĝa efiko, en frapanta kontrasto kun la plantoj, kiuj agas tute nature kaj senriske.
Jen la diversaj manieroj de preparado:
infuzo: Verŝu kvaronlitron da bolanta akvo sur kulerplenon da floroj aŭ folioj de la planto; kovru la tason kaj lasu infuzi dum 10 minutoj; filtru.
dekokto: Temante pri radikoj, ŝeloj, guŝoj, semoj, malmolaj folioj ks. hakpecetigu ilin unue, kaj poste boligu dum 20-30 minutoj en kovrita vazo; lasu ĝin malvarmiĝi kaj filtru.
macerado: Oni lasas la hakpecetigitajn aŭ muelitajn plantojn en kovrita vazo entenanta malvarman akvon dum 15-20 horoj; poste, oni filtras.
suko de la freŝa planto: Muelu aŭ raspu ĝin subtile; poste elpremu ĝin en peco da tolaĵo; aŭ uzu elektran elpremilon tiucele.
Ĝenerale sufiĉas kulerpleno da plantopartoj por taso da akvo. Sed en kelkaj specialaj okazoj (ekzemple digitalo ktp.) la kvanto devas esti preskribi-ta de la kuracisto.

Oni trinkas laŭbezone 1 ĝis 3 tasojn ĉiutage; matene, ĉe ellitiĝo, inter la manĝoj, kaj antaŭ kuŝiĝo. Oni povas dolĉigi per iom da mielo.

Ĉar ĉiu regiono posedas siajn proprajn kuracajn plantojn, estas neeble enlistigi ĉiujn. Vi enketu pri la ekzistantaj en via lando kaj bone informiĝu pri ties terapia agado.

Ni nur donos kelkajn ekzemplojn kun la koncernaj indikoj; sed ne forgesu, ke la vulgara nomo de planto ofte varias laŭ la diversaj regionoj eĉ de la sama lando. Vi fidu, do, la sciencan (latinan) nomon por eviti erarojn.

Indikoj kun ekzemploj
Digestigaj: kamomilo, timiano, salvio, mento, meliso ktp.
Dormiga: laktuko
Galproduktigaj: boldo, folioj de artiŝoko (kreskantaj sur la tigo), cikorio ktp.
Hipotensiigaj (por malaltigi la sangopremon): folioj de olivarbo, visko
Karminativaj (por elpeli la intestajn gasojn): semoj de anizo kaj de fenkolo
Kontraŭparazitaj: semoj de kukurbo aŭ de melopepo, rizomo de virfiliko, cepo, ajlo, karoto ktp.
Korfortigaj: digitalo, printempa adonido, konvalo (majfloro)
Laksigaj: frangolo, kasifolio, gelatenaĵo el linsemoj ktp.
Menstruofaciligaj: ruto, suko de freŝa petroselo, safrano
ŝvitigaj: borago- kaj sambukofloroj, bukso
Sanghaltigaj: suko de krudaj rafanetoj, paŭtista kapselo, akileo (milfolio)
Sangpuriga: smilaka radiko
Sendolorigaj: papavo, papaveto
Sputigaj: alteo, tusilago, poligalo, verbasko, glicirizo ktp.
Trankviligaj: tilifloroj, pasifloroj, oranĝofloroj, valeriana radiko ktp.
Urinigaj (diurezigaj): stigmoj de maizo, pedunkloj de ĉerizoj, borago, violfloroj, radiko de celerio, ekvizeto ktp.

Klimatoterapio (kuracado per klimato)
La klimato forte influas la homan sanon, ĉar ĝi devigas la organismon sin adapti al diversaj veteraj kondiĉoj ekzistantaj en unu regiono.

Kiam oni translokiĝas, la organismo devas adaptiĝi al novaj cirkonstancoj kaj tiu ŝanĝo estigas stimulon aŭ eksciton, kiu agas ne tiom sur unuopajn organajn funkciojn kiom sur la ĝeneralan korpan kondiĉaron.

Tial la kuracisto devas zorge pripensi antaŭ ol rekomendi translokiĝon al paciento, atentante la aĝon, la fizikan kaj psikan statojn de tiu ĉi, same kiel la diversajn lokajn klimatajn elementojn: altitudo, sunradiado, temperaturo, malsekeco, ventoj, vegetaĵaro (arbaroj ktp.), atmosferaj elektro kaj premo ktp.

La klimato de alta montaro (pli ol 1200 metrojn super la marnivelo) estas tre ekscita kaj tial kontraŭindikita al hipertensiuloj kaj kormalsanuloj. Kompense ĝi estas tre rekomendinda ĉe osta, artika kaj limfadena tuberkulozoj, ĉe bronka astmo (ĉefe se temas pri adoltoj), anemio, kelkaj formoj de kronika artika reŭmatismo ktp.

La klimato de mezalta montaro (600-1000 metrojn super marnivelo) estas rekomendinda ĉe pulma tuberkulozo, hipertiroidismo, sangocirkulaj perturboj (temante pri hipertiroidismo kaj hipertensio, la altitudo devas esti je malpli ol 700 metroj), astenio, astmo ĉe sentivuloj ktp.

La mara klimato, tre ekscita kaj fortiga, estas indikinda ĉe anemio, senapetiteco, trograsiĝo, miksedemo, nesufiĉa metabola aktiveco, kaj speciale ĉe infanoj kun astmo, ekzemo, alergio, limfatismo, rakitismo, skrofolo, osta, artika kaj limfadena tuberkulozoj ktp. Male, ĝi estas kontraŭindikita al reŭmatismuloj, neŭrozuloj kaj nervozuloj enkomune.

La marbanoj kompletigas la sanigan efikon de la mara klimato kune kun la ĉiutaga enstomakigo de 1 aŭ 2 kuleretplenoj da pura mara akvo (= talaso-terapio).

Sanuloj kaj despli malsanuloj estas tre sentemaj al la veterŝanĝiĝoj. Dum ŝtormo, ekzemple, plimalboniĝas la suferantoj de astmo, brustangoro, reŭmatismo, perturboj en la sanga cirkulado kaj sangopremo ktp.

Koloroterapio (terapio per koloroj)
La sunlumo konsistas fakte el serio de diversaj koloroj, kiujn oni povas disigi per refrakto tra prismo. Kiam oni prenas sunbanon, oni profitas de ĉiuj koloroj de la spektro kaj tial la terapia rezulto estas efikoplena kaj kompleta.

En kelkaj okazoj, kiam la sunlumo mankas aŭ ne sufiĉas, aŭ kiam la sunbano estas ial kontraŭindikita, povas taŭgi la koloroterapio, kiu estas iusence derivaĵo, tre limigita, de la helioterapio.

Tiu metodo baziĝas sur la efiko de la koloroj de la naturo sur la homajn korpon kaj animon. La ĉiela bluo refreŝigas kaj mildigas; la verdo de la vegetaĵaro trankviligas la nervaron kaj tiu de la maro stimulas la metabolon; la ruĝo (de la floroj ktp. ) ekscitas ktp. Sed, kompreneble, estas neeble apartigi la influon de la koloroj mem disde la aliaj naturaj faktoroj: klimato, altitudo, pura aero, malstreĉiĝo en trankvila kaj bela ĉirkaŭaĵo ktp.

Nervozuloj, sendormemuloj ktp. uzu prefere bluajn lampojn por lumigado.

Apatiuloj, deprimitoj, melankoliuloj ktp. povas sin elmeti dum 15-30minutoj ĉiutage al la lumo de ruĝa lampo. Maljunuloj kaj tiuj, kiuj ne bone toleras la ruĝon, uzu violan lampon.

La artikolo aperis ankaŭ en la INA-revuo 1994-01  (paĝo 9)

Mineralakvoterapio
Kondukita de natura instinkto, la homo profitis de la kuracpovo de la mineralakvoj por sin kuraci ekde la pratempo. Tiel, kvankam bazita sur nura praktika, nesufiĉe kontrolita sperto, la mineralakvoterapio utilis al la homaro dum jarmiloj ĉe multaj kaj diversaj malsanoj en preskaŭ ĉiuj landoj kaj kontinentoj de la terglobo.

Nur antaŭ nelonge la scienco vere interesiĵis pri la mineralakvoj, studis kaj analizis ilin, eksperimentis kaj kontrolis, kaj fine venis al la konkludo, ke ili konsistigas tre valoran rimedon por kuraci sennombrajn malsanojn kaj perturbojn, kaj eĉ por preventi ilin.

Por ke mineralakva kuracado estu vere sukcesa, kompetenta kuracisto devas unue zorge esplori la pacienton, ĉar nur laŭ ties individua kondiĉaro kaj la evolua fazo kaj prognozo de la malsano, li povos precize determini la mineralakvoterapian indikon, ekzaktan dozadon ktp. Tiuj indikoj devas esti poste ekzakte obeataj en la banloko en ĉiuj siaj detaloj, ne forgesante, ke la ĵusta dieto estas la nepre necesa kompletigaĵo de ĉiu kuracado. Gra-va eraro do estas kaprice fari tiun kuracadon, sen sperta, kompetenta gvidado.

Oni klasifikas la mineralakvojn laŭ ties temperaturo (ne varma: 0-20 °C; varmeta: 20-30 °C; varma: 30-50 °C; varmega: pli ol 50 °C), osmoza premo, radiaktiveco, gasoj kaj kemiaj elementoj en ili entenataj ktp. Ekzistas akvoj litiaj, stronciaj, bariaj, ferohavaj, bromidaj, jodidaj, fluoro-, arseno-, sulfuro- kaj borohavaj, alkalaj, acidetaj ktp.

La ofteco kaj tempodaŭro de la varmobanoj kaj -aplikoj dependas de la kazo kaj de la akvoj. ĵenerale sufiĉas nur unu bano ĉiutage, kiu daŭros laŭ inversa rilato de ĵia temperaturo. Ekzemple: varmeta, 20 ĵis 30 minu-tojn; varma, 10-20 minutojn; tre varma, 8-12 minutojn.

Kiam la mineralakvoj estas tre varmaj, oni komencas per varmeta akvo (35 °C) kaj iompostiome oni prenas ĵin pli kaj pli varma ĵis atingi la indikitan temperaturon. Oni evitos tiel kelkajn reagojn kaj krizojn, kiuj prezen-tiĵas plurfoje ĉe sentemuloj aŭ ĉe tiuj, kiuj deziras akceli la kuracadon prenante tro longajn aŭ tro oftajn aŭ tro varmajn termobanojn. Post termobano kaj -aplikoj la paciento devas kuŝiĵi varme vestita dum duonhoro por ripozi.

La mineralakvoterapio trafe indikita estas efikoplena ĉe reŭmatismaj malsanoj, artritoj, artrozoj, podagro, lumbago, iskiatalgio kaj aliaj neŭritoj kaj neŭralgioj, spondilito, haŭt-, hepat-, spir-, digest-, virin-, ren-, metabol-, arteri-, kor- kaj nervmalsanoj kaj perturboj ktp. ĵi estas ofte asociigita al kinezoterapio (kuracado per aktivaj kaj pasivaj movoj, masaĵoj, gimnastiko ktp.).
Trinkkuracado
La mineralakvoterapio inkluzivas la trinkeblajn mineralajn akvojn kun efiko laksiga aŭ laksetiga, diureziga, digestiga, galproduktiga ktp. Trinkkuracado daŭras proksimume 3-4 semajnojn kaj eĉ pli. La ĉiutaga dozo varias laŭ la individuoj, sed kalkulu mezkvante 100-150 gramojn, kiujn vi devas trinki malrapide, per mallongaj glutetoj. Ĉe ellitiĵo aŭ malproksime de la manĵoj. Ne trinku troan kvanton, speciale se vi suferas de la koro, arterioj, hipertensio ks.

Nur la virga, ĵus el la tero elŝprucinta minerala akvo havas ĉiujn originajn kuracajn proprecojn de la fonto mem. Tuj poste ĵi komencas alieciĵi, almenaŭ parte, pro la agado de la aero, la lumo, la varmo kaj la tempo.

Ĉe la fino ni diru, ke la mineralakvoterapio havas ne nur indikojn, sed ankaŭ kontraŭindikojn determinotajn de la kuracisto.

Muzikoterapio
La historio kaj la mitologio sciigas nin, ke ekde la plej antikvaj tempoj la homo komprenis la gravecon de la muziko en paco kaj en milito.

La pastroj utiligis la muzikon (ankaŭ la kantadon kaj eĉ la dancadon) kiel parton de la ritoj por atingi la ekstazon kaj por spirite plinobligi la piulojn.

La militestroj utiligis ĝin por igi siajn soldatojn laciĝorezistaj kaj por levi ties kuraĝon dum la bataloj.

La kuracistoj ankaŭ ĝin uzis de antaŭ jarmiloj, ĉar ili konstatis ĝian efikecon ĉe diversaj malsanoj, precipe nervaj kaj mensaj.

Nia hodiaŭa mondo rekonis la valoron de la muziko en pluraj kampoj kaj ĝin alproprigis al si en la praktiko. Multnombraj estas jam la oficejoj, fabrikoj ktp., kiuj disaŭdigas fonmuzikon por eviti la laciĝon de la laboristoj kaj kreskigi ties produktokvanton.

Ankaŭ la moderna medicino tute ne malatentis la muzikon. Kontraŭe, ĝi agnoskis ĝin kiel efikoplenan faktoron de kuracado kun nespecifa agado sur diversspecajn perturbojn kaj malsanojn.

La sciencistoj konstatis, ke la muziko efikas sur la spiran, digestan kaj cirkuladan aparatojn, kaj la nervan sistemon.

Sub la influo de gaja kaj viveca muziko ekbrilas la okuloj, gajas kaj koloriĝas la vizaĝo, rapidas la spirado, la digestado aktiviĝas kaj reguliĝas, la diversaj glandoj vigle sekrecias, dilatiĝas la arterioj, la koraj kontrahiĝoj reguliĝas aktivigante la sangocirkuladon kun favora reefiko sur la sangopremon, malaperas kvazaŭ mirakle la ĉagrenoj kaj afliktoj, kaj la individuo sin sentas vivoĝoja, eŭforia, preta alfronti senhezite la ĉiutagajn problemojn de la vivo.

Male, sub la influo de malgaja kaj monotona muziko, la okuloj vualiĝas de malĝojo, la pulso malfortiĝas, la spirado malrapidas, la animo defalas, kaj tristaj pensoj invadas la menson.

La malsanoj plej ofte kuraciĝas per si mem pro la spontanea kuraciga peno de la naturo. lu ajn faktoro kapabla plibonigi la ĝeneralan staton de homo, plifortigas tiun penon kaj kontribuas al la resanigado en iu ajn punkto de la organismo. La adekvata muziko estas unu el tiuj faktoroj kaj la kuracisto devas ĝin uzi en la ĝustaj kazoj, laŭ jenaj elementaj principoj:

La muzikaĵo estu simpla kaj komprenebla por la paciento, konsiderante ties klerecon kaj sentemecon. Ĝi estu prudente dozita laŭ lia aĝo, sekso kaj farto, ne forgesante, ke la troaj daŭro kaj intenseco povas lacigi, iriti aŭ perturbi lin. Oni procedu grade kaj malrapide por ne veki ian ŝokon ĉe lia animstato. Se li estas trista, deprimita aŭ melankolia, ne aŭdigu al li abrupte gajan melodion, kiu nur deprimos lin eĉ pli. Komencu per malrapida kaj trankviliga muziko; daŭrigu per alia pli vigla, kaj finfine – kiam la animstato de la paciento tion permesas – per la gaja muziko, kiun li bezonas kaj povas aŭskulti.

Por kvietigi ekscititan, nervozan pacienton oni procedu simile, sed inverse.

La psikiatrio estas unu el la ĉefaj kampoj de aplikado de la muzikterapio, kiu plene pruvis ĝian efikecon ne nur kiel distrilo aŭ amuzilo (la paciento kiel pasiva aŭskultanto), sed ankaŭ kiel parto de la laborterapio (la paciento kiel aktiva partoprenanto en la ludado de muzikiloj, en la kantado prefere hora, dancado ktp.). La muziko ebligas, ke la mensaj malsanuloj sin dediĉu al utila aktiveco, grave kontribuante tiel al la malpliigo de ilia forta izo-liteco.

Ĝi ankaŭ efikas ĉe la sendormeco, kontraŭ la doloroj (eĉ ĉe operaciitoj, dum akuŝoj ks.) ktp.

Fine la prepara muzikterapio dum proksimume 30 minutoj estas grava helpilo al la psikoterapio, ĉar ĝi ofte venkas la reziston aŭ kontraŭstaron de la paciento, faciligante tiel la laboron de la terapiisto.

La artikolo aperis ankaŭ en la INA-revuo 1994-01  (paĝoj 7 ĝis 8)

Movoterapio (kinezoterapio)
En kinezoterapio oni uzas ĉiujn movojn aktivajn aŭ pasivajn, kiuj povas helpi la pacienton al resaniĝado. Tiu mirinda ilo de la kuracisto, nomita mano, ludas ofte gravan rolon en tiuj ĉi kuracadoj. Jen la diversaj kaj plej gravaj kinezoterapiaj metodoj:
Pasivaj movoj
La kuracisto faras la naturajn movojn de la artikoj de la paciento, kiu mem faras neniun streĉadon: fleksado, ekstensado, rotaciado, adukcio, abdukcio, pronado, supinado, ĉirkaŭmovado ktp. Por eviti malutilon oni devas agi tre singarde, sen troa forto, kaj nur laŭmezure, kiel la sanstato de la paciento kaj ties korpopartoj permesas.

En esceptaj kazoj la tirado de la koio aŭ de la lumbo pere de specialaj aparatoj estas indikinda.
Aktivaj movoj
La paciento mem faras la movojn indikitajn de la kuracisto, celante al normaliĝo de la funkcioj, precipe artikaj kaj muskolaj. Per tiu motora reedukado oni trejnas la frapiton de ankilozo, atrofio, paralizo ktp. refari iujn mo-vojn de la trunko, membroj aŭ certaj organoj; ĉar pro daŭra ripetado, li kreas novajn kapablojn kun interveno de la nerva sistemo.

Kelkfoje oni povas fari tiun kuracgimnastikon ankaŭ per specialaj aparatoj aŭ iloj (mehanoterapio).

Varianto estas la aktivaj movoj kun rezisto fare de la kuracisto, kiu grade kontraŭstaras al la movoj por estigi plian streĉon, celante al fortikigo de la organoj. La kuracgimnastiko povas ankaŭ aplikiĝi al multaj aliaj malsanoj kaj perturboj (spiraj, digestaj, cirkulaj, vidaj ktp.); sed nur la specialisto rajtas precize indiki ĝin en ĉiu aparta individua kazo.
Ludoj kaj sporto
Nur post metoda antaŭa reedukado la fakulo plurfoje indikas specialajn ludojn kaj sportojn por sukcese kompletigi la kuracadon. Ĉar la trouzo estas tre proksima al uzo, la paciento devas esti konstante kontrolata dum la ek-zercadoj por eviti malutilon.

Marŝado estas natura kaj simpla formo de sporto farenda en multaj kazoj celante la resaniĝadon. Daŭro kaj rapideco de la marŝado, distanco trairota, deklivo kaj karakterizaĵo de la tereno kaj eĉ ties ĉirkaŭaĵo ktp. estas detaloj, kiujn la kuracisto devas atente konsideri antaŭ la koncerna indiko.

Ĉar la akvo malplipezigas enakviĝintan korpon, la movoj iĝas en ĝi pli faci-laj kaj suplaj. Tial ĉe motora (mova) nekapabliĝo pro artritismo, certaj paralizoj, nervaj malsanoj, spasmoj, poliomjelito ktp., post la akuta fazo, estas tre konsilindaj la fizikaj ekzercadoj en la akvo (naĝejo). Same por muskola kaj artika reedukado post longdaŭra enlitiĝo, post demeto de la gipsobandaĝo pro ostrompiĝo, ĉe ortopediaj kazoj antaŭ kaj post kirurgiaj operacioj ktp.
Laborterapio
Tuj kiam la sanstato de la paciento tion permesas, estas tre konsilinde komenci labori, ne nur pro ekonomiaj (fonto de enspezo), sed ankaŭ pro fizikaj kaj psikaj kaŭzoj, kiuj fine influos favore lian sanon.

La laboro povas esti la sama, kiun li havis antaŭ la malsaniĝo aŭ, se tio ne eblas, iu alia al kiu li devas adaptiĝi, konsiderante lian kapablon.

Samtempe la paciento devas laŭeble reorganizi sian tutan vivsistemon, eliminante ĉiujn damaĝajn faktorojn kaj adoptante novan, konstrueman, optimisman sintenon antaŭ la vivo.
Masaĝo
ĝi konsistas en permana premfrotado kaj knedado pleje de muskoloj kaj artikoj por kuracaj celoj, kaj ĝi postulas neniun strebadon aŭ streĉadon fare de la paciento.

La kuracisto (aŭ masaĝisto) devas masaĝi per varma mano, ĝenerale per la tuta mano, kelkfoje nur per la fingroj. Oni povas uzi talkon aŭ sapon aŭ oleon por ŝmirado de la haŭto; aŭ prefere neniun ŝmiraĵon.

Ekzistas diversaj manipuladoj uzendaj laŭbezone: pinĉado (premado inter la fingroj), frotado (ir-reira movo de la mano kun sufiĉa premo, por ke la tegumentoj estu ŝovataj), knedado (premado per la manoj kvazaŭ farante paston), frapado (ektuŝado per rapida movo de la fingropintoj aŭ manplato aŭ manrando aŭ pugno), vibrigado (per la mano aŭ per vibrigilo) ktp.

La kuracisto mem devas precize indiki kiun manipuladon oni aplikos al la paciento laŭ ties malsano kaj individua kondiĉaro, same kiel la daŭron kaj oftecon de la aplikoj.

La masaĝo estas kontraŭindikita en infektaj (febraj) malsanoj, akutaj artrito kaj flebito, inflamo de la haŭto, kancero kaj en gravaj kor-, arteri-, hepat-, ren- kaj pulmaj malsanoj.

Naturkuracado
Kion faras la naturismo?

Ni revenu al Alopatio kaj ni vidu, kion faras la naturkuracisto ĉe la suferanto de iuj el la jam menciitaj malnormalaĵoj.

Kompreneble, la malsanulo antaŭ ĉio deziras baldaŭan mildigon, kiun la naturismo havigas al li per procedoj fizikaj, simplaj kaj tamen efikoplenaj, kiuj neniel malutilas al la organismo; kontraŭe la drogoj, kiuj je la komenco ŝajne efikas, sed poste ne plu, okazigante tutan serion da danĝeraj fiziologiaj malordigoj. Sed la tasko de la naturkuracisto ne haltas ĉi tie, sed ĝi ĝuste komenciĝas.

Antaŭ ĉio li serĉas la kaŭzon de la malbonaĵo kaj tiel li povas konstati, ekzemple, ke la kapdoloro estas sekvo de fumado aŭ de malorda vivsistemo, aŭ de obstina mallakso. Li plue povas konstati, ke tiu, kiu suferas de lakso aŭ de mallakso, nutras sin malracie, per kadavraĵoj kaj produktoj industriaj, ke li manĝas ekscese ktp.

La naturismo estas pli vere vivsistemo ol terapia sistemo. Tiel klariĝas, kial la naturkuracisto antaŭ ĉio klopodas informiĝi detale pri la nutrado de la paciento, kiom ofte li tage manĝas, el kio konsistas la manĝaĵoj, kion kaj kiom li trinkas, kiel li maĉas kaj ensalivas la manĝaĵojn. Li plue esploras lian labormanieron, la horojn dediĉitajn al ripozo, distroj aŭ amuzoj; ankaŭ li demandas pri la karaktero de la domo aŭ ĉambro kie li loĝas kaj pri cent detaloj pli, kiujn estas neeble mencii nun. Posedante ĉiujn ĉi informojn, la naturkuracisto povas fari al si klaran bildon pri la vivsistemo de la paciento.

Tio kune kun la esploro de la malsanulo donas al li ĝustan ideon pri la afekcio de kiu li suferas kaj tiel la naturkuracisto povas starigi efikan kaj ĝisfundan kuracplanon, kiu direktiĝas al la radikoj mem de la malsano.

Tiel klariĝas, kial la naturismo sukcesas kuraci ĉiujn malsanojn, kvankam ne ĉiujn malsanulojn.

Efektive, ekzistas pacientoj, kies malsano jam disvolviĝis ĝis tia grado, ke liaj naturaj defendfortoj estas jam elĉerpitaj. Estas kompreneble, ke en tiaj okazoj oni ne povas esperi sukceson.

Sed, la resanigebleco aŭ neresanigebleco ne dependas de la naturo de la malsano, sed de la naturo de la malsanulo. Laŭ tiu koncepto, same kiel laŭ multaj aliaj fundamentaj punktoj, la naturista medicino tute diferencas de la pseŭdoscienco alopatia, ĉar ĝi purigas anstataŭ malpurigi; ĝi edukas anstataŭ senlumigi; ĝi antaŭgardas de la malbonaĵo anstataŭ ĝin konservi; ĝi renovigas anstataŭ difekti; ĝi malmateriigas anstataŭ materiigi.
Rekomendoj al malsanuloj
Iom da historio
La pioniroj de la naturista medicino
Sano kaj malsano
Kiel estiĝas la malsano?
La malsano estas ununura
La akuta malsano kaj kiel oni ĝin kuracas
La kronika malsano kaj kiel oni ĝin kuracas
Kion la naturismo faras ĉe kronika malsanulo?
Naturaj elementoj de kuracado

Teroterapio (kuracado per tero)
La tero, inkludante la argilon, la sablon, la ŝlimon ktp., posedas kuracajn ecojn jam konatajn en la pratempo.

Kiam besto estas malsana aŭ vundita, ĝi instinkte lekas sian vundon, kovras ĝin per ŝlimo el la riverbordo, kuŝiĝas kaj ĉesas manĝi. La prahomo tion rimarkis kaj agis simile, nur anstataŭigante la lekadon per lavado; kaj la indiĝenoj, kiuj loĝas ankoraŭ nun en la tropikaj praarbaroj, uzas ankaŭ la teron por sin kuraci.

Laŭ konstato de la moderna scienco, la tero posedas elektromagnetajn kaj eĉ radioaktivajn proprecojn, kiujn oni povas utiligi diversmaniere: marŝante nudpiede (almenaŭ kelkajn minutojn ĉiutage) sur la grundo, kuŝiĝante sur ĝi, kaj aplikante ĝin laŭ la teknikoj jen indikitaj:
Interna uzo de argilo
Miksu kuleretplenon da pura pulvorigita argilo (antaŭe sunumita dum 1-2 horoj) kun duonglaso da akvo kaj trinku tion ĉe ellitiĝo, 30-40 minutojn antaŭ la matenmanĝo. Se necese, faru la samon ankaŭ 30-40 minutojn antaŭ la tag- kaj vespermanĝoj. La interna uzado de argilo estas tute sendanĝera kaj rekomendinda ĉe lakso, disenterio, enterito, kojlito ks. Se temas pri amebozo, ulcera kojlito ks., miksu kulerplenon da pura argilo (antaŭe sunumita) kun 100-140 gramoj da iom varmeta akvo kaj enŝprucigu tion en la kojlon nokte, ĉe enlitiĝo, pere de klisterpilko kaj 20-25 centimetra rektuma sondilo, retenante tiun klisteraĵon ĝis la sekvanta mateno, se eble. Faru tion 15-20 sinsekvajn noktojn. Se temas pri utera cervikito kun aŭ sen ulceriĝoj, vaginito ks., miksu 1 aŭ 2 kulerplenojn da argilo kun 1 litro da iom varmeta akvo kaj enŝprucigu tion malrapide en la vaginon pere de kanulo alligita al ŝprucigilo, retenante laŭeble la miksaĵon, en dorsa dekubito, kun la pelvo sur ujo, kiu ricevos la jam uzitan likvaĵon. Faru tion 15-20 sinsekvajn tagojn.
Kataplasmo el argilo
Prenu puran argilon (sen ŝtonetoj kaj aliaj malpuraĵoj), miksu ĝin kun malvarma akvo (aŭ apenaŭ varmeta, se vi ne eltenas ĝin malvarma) ĝis atingi firmecon de kvazaŭa mortero kaj apliku ĝin pere de kulero aŭ truleto en rektan kontakton kun la haŭto de la malsana regiono kaj ties ĉirkaŭaĵo, minimume 1,5-2 centimetrojn dika; kovru la kaĉon pertuko trempita en malvarma akvo por ke ĝi ne sekiĝu tro rapide, kaj vindu la tuton. Post 2-3 horoj demetu la kataplasmon (pere de akvo, se ĝi alteniĝas), forĵetu la argilon, ĉar ĝi estas penetrita de malpuraĵoj kaj toksoj de la malsano kaj sekve uzenda nur unu fojon, kaj lavu la tukon. Post 30-40 minutoj apliku novan argilan kataplasmon kaj tiel sinsekve la tutan tagon. Se ial ne eblas ŝanĝi tiom ofte la kataplasmon, ŝanĝu ĝin ĉiu-4-5-hore. Sed de temp’ al tempo malsekigu ĝin per iom da malvarma akvo. Nokte apliku alian kataplasmon kaj demetu ĝin la sekvantan matenon, ne renovigante ĝin dum la dormohoroj.

Se la kazo ne estas grava aŭ se dum la tago vi ne havas liberan tempon, apliku ĝin nur dumnokte.

Se argilo ne estas havebla, uzu virgan teron (el ne kultivita grundo) elfosi-tan en la profundo de 50 centimetroj, sen sablo kaj ŝtonetoj.

Nur esceptokaze (ĉe iskiatalgio, lumbago ktp. ) tiu kataplasmo devas esti ne malvarma, sed varma.

La kataplasmo el argilo estas tre efikoplena kaj varme rekomendinda ĉe multaj malsanoj, speciale traŭmatoj kaj inflamoj: furunkoj, apendicito, hepatito, brul-, mordo- kaj pikvundoj, abscesoj, tumoroj, ulceroj, haŭtaj afekcioj, fistuloj, flebito, testikito, ovariito, pleŭrito, pulmito, artrito, ostomedolito, limfadenito ks. Tial nepre havu ĉiam ĉe vi almenaŭ 1-2 kilogramojn da pura argilo por okazo de bezono.

Kiel supre dirite, eĉ se temas pri vundo aŭ ulcero, ne timu apliki la argilon en rektan kontakton kun la haŭto, ĉar tiel ĝi sendanĝere eltiras la inflamon aŭ puson kaj certigas perfektan cikatriĝon kaj resaniĝon.

Tamen, se la lezo kuŝas en la okuloj (hordeolo, trakomo, konjunktivito, keratito ks.) aŭ se ĝi estas tre dolora, kovru la fermitajn okulojn aŭ doloran lezon per maldika gazo antaŭ la apliko de argilo.

En kelkaj okazoj, post demeto de la argila kataplasmo, oni povas ŝmiri la haŭton per olivoleo aŭ oleo el hepato de moruo aŭ migdala oleo.
Sablobano
Ekde la antikvaj tempoj oni scias, ke la sablo posedas kuracan povon kontraŭ podagro, reŭmatismo, dikeco, artritismo, neŭralgioj ktp. Tiu povo similas al tiu de la ŝvitiga sunbano, ĉar la tavolo da sablo ekvivalentas la tukon aŭ arbofoliojn per kiuj oni kovras la korpon dum la sunbano kun ŝvitado.

Estas preferinde preni la sablobanon en la plaĝo mem. Serĉu lokon, kie la sablo estas seka kaj bone varmigita de la suno. Faru en ĝi kavaĵon, kuŝiĝu tie tutnuda kaj kovru vian tutan korpon ĝis la kolo per tavolo da sablo 3 aŭ 4 centimetrojn dika. La kapo, kiu restas libera, devas sin apogi komforte sur la sablo, protektita kontraŭ la sunradioj pere de pajla ĉapelo aŭ sunombrelo.

Restante senmove, oni komencas per 10 minutoj kaj oni aldonas 5 minu-tojn ĉiutage ĝis atingi 45 aŭ 60 minutojn, kondiĉe, ke oni ne sentu troan varmon, ne estiĝu spirmalfacilo kaj la pulsobatoj ne transpasu 100 en minuto. Oni bezonas helpanton, kiu kovros la korpon de la paciento per tavolo da sablo, protektos lian kapon per ĉapelo aŭ sunombrelo, palpos lian pulson ĉe la tempia arterio (antaŭ la orelo) kaj aplikos malvarman kompreson sur lian kapon, se aperas kapdoloro aŭ premsento.

Fininte la sablobanon, skufaligu la sablon kaj banu vin en la apuda maro aŭ rivero.

Por faciligi la ŝvitadon, oni povas trinki iom da akvo kun citronsuko antaŭ la sablobano kaj dum ĝi, se oni soifas.

Tiuj, kiuj loĝas malproksime de maro aŭ rivero povas improvizi sablobanejon en angulo de sia korto kun sufiĉa kvanto da sablo ĉirkaŭita de tabuloj por ke ĝi ne disŝutiĝu. Fininte la sablobanon, oni skufaligas la sablon kaj prenas duŝon.

Suferantoj de la koro, arterioj, alta sangopremo, gravaj hepat-, ren- kaj nervomal-sanoj, februloj ks. ne devas preni sablobanon. Ankaŭ ne la virinoj dum la menstruo.

La artikolo aperis ankau en la INA-revuo 1994-01 (paĝoj 7 ĝis 8)

FONTO:    http://www.ina-asocio.info/naturkuracado.html  

Olá, mundo!

Caros cibernautas!

Após completar meus 65 anos de idade, pude verificar que há VÁRIOS CAMINHOS a escolher durante essa fugaz (em comparação com a eternidade)experiência do viver terrenal.

Crente que sou nas encarnações sucessivas de um mesmo espírito nesse planeta ainda atrasado chamado Terra, pude verificar que o nosso mais NOBRE PROPÓSITO numa determinada existência é a OTIMIZAÇÃO de todas as nossas potencialidades, em prol do BEM, nosso, do próximo e do planeta.

A fim de facilitar a veiculação do PATRIMÔNIO CIENTÍFICO-CULTURAL e EMOCIONAL-VIVENCIAL que acumulei ao longo desses 65 anos, decidi criar esse site e divulgá-lo ao maior número possível de pessoas.

Dear internet users!

After my 65th anniversary, I could verify that there are VARIOUS PATHS to choose during this short journey (in comparison to eternity) of earthly living.

As a believer in succeeding incarnations of the same eternal spirit(atma), who lives in this still backward planet called Earth, I could verify that our most NOBLE OBJECTIVE in a single incarnation/existence is the OPTIMIZATION of all our capacities, for the WELL-BEING and HAPINESS of all beings, for the benefit of our fellow citizens and for the benefit of the planet where we live.

In order to facilitate the disclosure of the SCIENTIFIC-CULTURAL-EMOTIONAL-LIVING legacy I have built during these 65 years of existence, I have decided to create this site and to divulge it to the largest possible number of people.

_________________________________________________________________________________________