>Saluton! Laŭ mi ni eble distingu du temojn; unue:
– Ĉu multaj geprofesoroj de lingvistiko, literaturscienco kaj lingvofilozofio estas misinformitaj pri Esperanto?
Resaluton! En la jaro 2011 en Kievo (Ukrainio) dum IJK tie mi renkontigxis kun d-ro pri filologio Svetlana Sokolova, kiu laboris kiel la cxefa fakulo en la Akademio de Sciencoj de Ukrainio pri la rusa lingvo. Sxi perfekte posedas la rusan kaj la ukrainan lingvojn. Mi proponis al sxi elpasxi en IJK kaj rakonti, kion opinias sciencistoj-filologoj kaj la Ukraina Akademio de Sciencoj pri Esperanto? Sxi respondis, ke sxi mem kaj la Akademio de Sciencoj ne povas opinii ion, cxar tiu cxi temo neniam estis traktata inter ili. Sxi mem auxdis, ke ekzistas iu Esperanto, sed auxdis neniujn detalojn pri gxi. Sxi estis mia samklasanino en mezlernejo dum 10 jaroj. Do versxajne la oficialaj lingvistoj estas ecx ne misinformitaj, sed tute ne informitaj. 😦
>Ĉu multaj el ili disvastigas misfamigajn malverojn pri Esperanto?
Se ili ne scias la verojn, ili kapablas disvastigi nur malverojn, se ili gxenerale disvastigas ion.
>Ĉu la propraj interesoj de la geprofesoroj pri lingvoj – la zorgado pri iliaj propraj lingvoj, ĉefe la angla kaj franca, la konkurenco inter tiuj lingvoj kaj Esperanto – ludas rolon, eble eĉ esencan, en ilia emo pludisvastigi malverajn kaj misfamigajn asertojn pri Esperanto?
Certe jes, cxar la oficialaj lingvistoj estas dungitaj far la propraj sxtatoj kaj zorgas nur pri la interesoj de la dungintoj, kiuj pagas al ili monon por tio.
>Ĉu la studentoj, la pli junaj lingvosciencistoj, la ĵurnalistoj kaj la ĝenerala publiko kutime kredas la asertojn pri Esperanto de tiuj geprofesoroj?
Mi demandis multajn personojn, kiuj studis lingvojn aux filologion en universitatoj, pri tio. Praktike cxiuj respondis, ke tiuj geprofesoroj praktike neniam diris ion pri Esperanto.
>Ĉu oni kontraste kutime iom dubas pri la malaj asertoj de la Esperanto-parolantoj?
Se la geprofesoroj asertis nenion pri Esperanto, do ankaux malaj asertoj pri neniajxoj ne povas okazi.
>Ĉu oni ĝenerale supozas ke la Esperanto-parolantoj tro rozkolore prezentas la realon, dum la sciencistoj – sciencnivele kaj objektive?
Fakte la sciencistoj ne povas prezenti sciencnivele kaj objektive, cxar ili gxenerale ne prezentas praktike minimume almenaux ion pri Esperanto.
>Ĉu la misinformado kaj misfamigo malutilis kaj malutilas al la disvastigo de Esperanto?
Fakte pri misfamigo kaj misinformado pri Esperanto okupigxas ne sciencistoj kaj profesoroj, sed politikistoj, kiuj okupigxas pri disvastigado de siaj naciaj lingvoj. Tiu misinformado kaj misfamigo certe malutilas al Esperanto.
>Laŭ mi necesas al tiuj sep demandoj respondi per ‘jes’.
Necesis demandi pri politikistoj, sed ne pri profesoroj kaj veraj sciencistoj. Ekzemple, Noam Chomsky fakte ne estas vera sciencisto (kaj gxenerale ne estas sciencisto), sed politikisto, kiu servas ne al la vero, sed al siaj dungantoj.
>Alia temo estas demandoj kiel: […]
Pri tio mi dauxrigos en alia letero.
Bondezire, Vladimir MININ
Kunlige kun debato pri germana lingvisto, kiu misfamigis Esperanton, Lu von Wunsdh-Rolhshoven prezentas interesajn pensojn, pri kiuj ankaŭ ekster Germanujo oni povas mediti.
Saluton!
Laŭ mi ni eble distingu du temojn; unue:
– Ĉu multaj geprofesoroj de lingvistiko, literaturscienco kaj lingvofilozofio estas misinformitaj pri Esperanto?
Ĉu multaj el ili disvastigas misfamigajn malverojn pri Esperanto?
Ĉu la propraj interesoj de la geprofesoroj pri lingvoj – la zorgado pri iliaj propraj lingvoj, ĉefe la angla kaj franca, la konkurenco inter tiuj lingvoj kaj Esperanto – ludas rolon, eble eĉ esencan, en ilia emo pludisvastigi malverajn kaj misfamigajn asertojn pri Esperanto?
Ĉu la studentoj, la pli junaj lingvosciencistoj, la ĵurnalistoj kaj la ĝenerala publiko kutime kredas la asertojn pri Esperanto de tiuj geprofesoroj?
Ĉu oni kontraste kutime iom dubas pri la malaj asertoj de la Esperanto-parolantoj?
Ĉu oni ĝenerale supozas ke la Esperanto-parolantoj tro rozkolore prezentas la realon, dum la sciencistoj sciencnivele kaj objektive?
Ĉu la misinformado kaj misfamigo malutilis kaj malutilas al la disvastigo de Esperanto?
Laŭ mi necesas al tiuj sep demandoj respondi per ‘jes’.
Alia temo estas demandoj kiel:
– Ĉu la kontraŭuloj kaj iliaj asertoj estas la plej grava kaŭzo por tio ke la disvastigo de Esperanto aspektas ne aparte sukcesa? (Tamen ni konsciu ke Esperanto estas la plej sukcesa inter ĉiuj planlingvoj, ke Esperanto dum la pasintaj cent jaroj disvastiĝis – laŭprocente – pli rapide ol ĉiuj naciaj lingvoj, ke la jara sumo de la uzohoroj de Esperanto kreskegis dum la ĵusaj jardekoj kaj ke nia denaskularo kreskas – laŭprocente – pli rapide ol ĉiuj aliaj denaskularoj.)
Ĉu la Esperanto-parolantoj devus pli forte kontraŭstari al la misfamigo de Esperanto? Kial kaj kiel?
Ĉu la Esperanto-parolantoj kaj iliaj organizoj devus pli multe kaj pli bone labori por la disvastigo de Esperanto? Kiel – aldone al sekvado de la ideoj de niaj karaj pensuloj, kiuj kelkfoje multon proponas, sed malpli multe realigas?
Kiel ni atingos pli bonan renomon kaj ankoraŭ pli rapidan disvastiĝon de Esperanto?
Jen demandoj, kiujn eble ĉiu respondu por si mem, poste diskutu kun aliaj kaj fine oni provu post la diskuto vere veni al konkretaj helpaj kaj progresigaj agoj. Diskuto belas, sed ne sufiĉas.
Ĉiu fosu sian sulkon; ni ne tro da tempo dediĉu al la kritikado de aliaj. Mi mem ne volas “kulpigi” iujn homojn rilate al la eble laŭ iuj kriterioj ne tro sukcesa disvastigo de Esperanto. Mi entute ne volas uzi multan tempon kaj energion al kulpigo de aliaj.
Tamen laŭ mia opinio ni jes informadu la Esperanto-parolantojn, la nomitajn geprofesorojn, la ĵurnalistojn kaj la ĝeneralan publikon pri la okazinta kaj okazanta misinformado pri Esperanto kaj la misfamigo per tio; ankaŭ pri la interesokonflikto de tiuj gesciencistoj pri lingvoj, de la lingvoinstruistoj kaj lingvofakuloj, de multaj homoj kiuj ĉiutage uzadas aliajn lingvojn kiel la anglan. Sen tio la historio de Esperanto ne estas bone komprenebla. Se io ĉe la publiko ne sukcesas tiel bone kiel ĝi principe devus, oni komencas pripensi, ĉu eble tamen la afero ne estas tiel genia kiel ĝi unuavide ŝajnis. Sekve homoj emas kredi iajn misfamigojn, ekzemple ke vere ne ekzistus literaturo nek kantoj nek denaskuloj nek lingvoŝanĝo nek vortludoj ktp. Ke Esperanto eble ne estus “vera” lingvo aŭ ne vivanta lingvo aŭ entute ne lingvo… Ĉio ĉi estas tre klaraj misperceptoj.
Tiajn miskredojn kaj la misinterpretojn de la historio indas eviti. Homoj komprenu ke Esperanto havas simile malfacilan vojon kiel multaj aliaj novaj aferoj, kiuj ofte devas batali kontraŭ la jam ekzistantaj aferoj kaj la homoj kiuj profitas de tiuj antaŭaj teknologioj. Nenio esence nova. Ankaŭ ekz. la mediprotektado kaj la provoj teni pluan klimatoŝanĝon kiel eble plej malgranda devas bataladi kontraŭ tiuj kiuj profitadas de la nunaj teknikoj.
Ne estas la anonimaj ŝtatoj Usono, Britio kaj Francio, kiuj batalas kontraŭ Esperanto – estas tre konkretaj homoj kun tre konkretaj personaj interesoj, kiuj kontraŭstaras al nia lingvo, misfamigas ĝin kaj per tio ankaŭ nin.
Akceptu ĉion ĉi aŭ ne, laŭ via deziro kaj prijuĝo.
~~~
renato corsetti
22, St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, Britujo
tel. 00-44-(0)7399273515,renat
FONTO: https://mail.google.com/mail/u/0/#inbox/FMfcgxwKjdxgVbVHTDkQtLDcnpbBDNGb