“SCIENCO ESTAS LA BAZO DE SOCIA PROGRESO” diras Ameenah Gurib-Fakim

Por kontraŭi la klimatan ŝanĝiĝon kaj ĝiajn konsekvencojn, kiuj aparte influas Malgrandajn Insulajn Ŝtatojn (Small Island States), necesas, pli ol iam ajn, stimuli esploradon kaj novigadon, kaj subteni afrikajn esploristojn, asertas Ameenah Gurib-Fakim, Prezidantino de Maŭricio kaj renoma sciencistino.

Intervjuo de Isabelle Motchane-Brun

Ni vivas en tempo de senprecedenca ekonomia, demografia, ekologia kaj teknologia ŝanĝo. Kiel la scienco, teknologio kaj novigado estas la respondo al tiuj defioj? Scienco, teknologio kaj novigado ĉiam estas la bazo de socia progreso kaj la plibonigo de homaj vivkondiĉoj. Kun la eksplodsimila kresko de la monda loĝantaro – naŭ miliardoj en 2050 – ni devos havi pli bonajn teknologiajn ilojn, uzante malpli da rimedoj, por certigi la mondan proviant-sekurecon kaj memstarecon de akva kaj energia provizado, en la medio ĉiuj tiuj estas minacataj pro la klimata ŝanĝiĝo.

En januaro 2017, vi prezentis la Koalicion por Afrikaj Esplorado, Novigado kaj Entreprenemo (CARIE), ĉe la Monda Ekonomia Forumo. Kio estas ĝia celo? CARIE estas asocio kiu grupigas plurajn partnerojn, nome la Bill kaj Melinda Gates Foundation, la Wellcome Trust, la Novan Part nerecon por Afrika Evoluo (NEPAD), kaj la usonan Nacian Instituton de Sano, kiu decidis kuniĝi en komuna klopodo antaŭenigi esploradon kaj novigadon en la afrika kontinento. Ĝia celo estas kontribui al la disvolvado de la kapabloj de afrikaj esploristoj kaj helpi fortigi la medion en kiu ili agadas. Okazis grandega progreso en Afriko en la kampo de esploro, sed la efiko de la laboro farita estas relative limigita kaj ofte ne tre konata. Kion fari por ŝanĝi ĉi tion? Ofte, esploristoj ne havas la rimedojn por realigi siajn ideojn en la senco de produktoj aŭ por ekfunkciigi entreprenojn. Cetere, la jura kadro por intelekta aŭtorrajto estas neadekvata. Rezultoj ofte finiĝas en entombigo en tirkesto aŭ publikigo en revuoj diskonigitaj antaŭ ol esti protektitaj de patentoj. La Koalicio celas interveni ĉe malsamaj niveloj por doni al tiuj esploristoj la rimedojn por ŝanĝi la ĉiutagan vivon de afrikanoj.

La vorto “koalicio” pli proksime rilatas al la politika prefere ol scienca vortenhavo. Ĉu la evoluo de scienco estas ĉefe politika lukto?

La temo “politiko” influas ĉiujn nivelojn. Evidente, se bonaj decidoj estas prenitaj je politikaj niveloj, alivorte de tiuj en povo, ili pozitive efikas al sciencaj institucioj. Afriko progresos science nur se inter aliaj.

Ĉu la multiĝo de la organizoj kun similaj celoj kaŭzas riskon de interkovro kaj diluon de financado?

Ne estas interkovro inter tiuj organizoj kaj ili laboras en komplementeco. Vi scias, la bezonoj estas tiom grandaj en Afriko, ĉar la kontinento estas postrestinta, kaj risko de financa “diluo” ne estas. Ni devas subteni ĉiujn iniciatojn kiuj celas trejni homrimedojn kaj evoluigi esploradon. Mi memorigas al vi ke la kontinento bezonas plurajn milionojn da inĝenieroj kaj sciencistoj por atingi la proporcion de la loĝantaro/inĝeniero en evoluintaj landoj.

Malgrandaj Insuloj Ŝtatoj kiel ekzemple Maŭricio estas laŭdifine vundeblaj. Kion ili faras por batali kontraŭ ekologiaj minacoj?

Maŭricio estas jam en la listo de landoj ĉe risko, precipe en la kunteksto de klimata ŝanĝo. Bedaŭrinde, la nombro de solvoj por kontraŭstari la leviĝantan marnivelon estas limigita, sed ni devas plifirmigi kaj fari bonan uzon de la teritorio. Ekzemple, la erozio de niaj plaĝoj povas esti reduktita per la programo planti pli da mangrovoj. Ili donas bonegan ekosistemon por fiŝoj kaj aliaj maraj bestoj. Ĉiuokaze, ni devas daŭre planti arbojn ĉar ili estas la plej certa maniero por redukti la karbon-eligon en la atmosfero. Ni devas reduobligi niajn klopodojn laŭ strategioj por evoluigi renovigeblajn energiojn, akvajn recikligadon kaj administradon. Ĉar la malabundeco

de akvo estos severe sentebla.

Maŭricio ratifikis la Parizan Akordon pri klimata ŝanĝiĝo. Do se konkrete diri, kiajn paŝojn la lando jam prenis por pritrakti la temon de tutmonda varmiĝo?

Mi devas unue diri ke Maŭricio, kiel la tuta afrika kontinento, ne vere kontribuis al forcejaj gasoj (GHG), sed ni estas inter la plej tuŝitaj. Ni agas en solidareco kun la mondo per klopodado por plue

redukti GHG-on. Ni jam komencis evoluigi nian strategion en renovigeblaj energioj, plibonigi akvan mastrumadon kaj revizii planadon kaj kultivadon. Sed ni devas duobligi niajn klopodojn por certigi ke niaj infrastrukturoj renkontas “verdajn” normojn, per pli da sunaj paneloj ekzemple, aŭ ke ili plenumas ajnan alian normon, kiu estas parto de daŭrigebla evoluo. Ni devas kuraĝigi al ĉiuj teknologioj kiuj kondukos al malpli malŝparema uzo de rimedoj, pli bonaj ebloj pri recikligado kaj energio-efikaj, malalt-konsumaj industrioj. Ĉi tiuj konceptoj estas malrapide akceliĝantaj; precipe iuj tekstilaj entreprenoj jam funkcias uzante sunan energion.

Edukado kaj konsciigo restas en du gravaj terenoj, ĉar estas esence bezonate, ke la loĝantaro kaj ekonomiaj partoprenantoj subtenu tiun ĉi koncepton, en ĉiuj iniciatoj kiujn la ŝtato volas preni.

Kiel Maskarenoj vicas tutmonde laŭ produktado de renovigeblaj energioj? Kaj kio pri Maŭricio kompare kun siaj najbaroj, kiel ekzemple Reunio?

Inter Maskarenoj, Reunio multe progresis. Mi kredas ke ĝi produktas ĝis 35% da verda energio. Rodrigues starigis celon por dependi nur de renovigebla energio en la proksima estonteco. En Maŭricio, ni jam starigis plurajn ventajn kaj sunajn parkojn. Mi kredas ke la estonteco de ĉi tiu sektoro estas promesplena kaj ni antaŭeniras en la ĝustan direkton.

Forbes listigis vin inter la 100 Plej Influaj Virinoj en la Mondo. Kion tio signifas por vi?

Unue, mi dankas la revuon por tiu rekono. Mi pensas ke ĉi tiu speco de videbleco estas ĉiam bona por la lando. Mi estus tre feliĉa, se mi povas helpi montri al la mondo, ke Maŭricio, kvankam malgranda lando, povas havi grandajn ambiciojn!

En Twitter vi diris: “afrikaj virinoj estas ĉe la koro de la tagordo por la kontinenta disvolvado, sed iliaj kontribuoj estas malofte taksataj kaj rekonataj” … Jes, estas evidente, ke la vera valoro de virinaj kontribuoj ne ĉiam rekoniĝis en la afrika kontinento. Se ni konsideru la agrikulturon, estas la afrika virino kiu nutras la kontinenton. Sed kondiĉoj ne ĉiam estas pretaj por certigi ilian plenan disvolviĝon

laŭ aliro al financo, ter-posedo aŭ trejnado. Se virinoj povus forigi ĉiujn ĉi tiujn obstaklojn, ni certe vidus konsiderindajn plibonigojn en la nivelo de produktado de nutraĵoj.

Tio ĉi veras ankaŭ pri aliro al edukado en kaj la unuagrada kaj la triagrada edukado: tro ofte knabinoj ankoraŭ estas metataj en malavantaĝon. Se tiu potencialo estos plene disvolvita kun konvena gvido, virinoj povus vere helpi la kontinenton superi la nunan situacion. Antaŭ kelkaj jaroj, vi volis evoluigi fitodrogojn (phyto-drugs),drogoj surbaze de plantoj, por trakti malsanojn je pli malalta kosto. Ĉu vi progresas? La validigo de tradiciaj receptoj estas projekto al kiu mi direktis min kiam mi estis en universitato en 1990-aj jaroj. La rezultoj de ĉi tiu esploro estis pli aprezita kiam mi kreis en 2009 la centron por Kuracherba Esploro (Centre for Phytotherapy Research

-CEPHYR), kiu en 2015 iĝis la Centro International de Développement Pharmaceutique (Internacia Centro por Farmacia Evoluigo), CIDP R&I. Krei varion de kurac-plantaj medikamentoj estas ankoraŭ en la listo de celoj por CIPD R&I, sed

transiri de esplorado al merkatumado postulas tempon kaj vastan skalon da rimedoj.

La laboro daŭros eĉ kiam mi ne plu estos tie. Ekzemple, danke al la laboro ĉe CIDP R&I, la esenca oleo ĉerpita de Rodrigues-citronoj trovis aĉetanton en la parfum-industrio! Multaj kuracaj plantoj de Maŭricio estas uzataj kiel kuracherbaj ingrediencoj kiuj renkontas la bezonojn de la kosmetika kaj farmacia industrioj.

Por vi, potenco estas la kapablo havi longatempan influon per laso de legaco. Kiel Prezidanto kaj rekonita sciencisto, kiun heredaĵon vi ŝatus lasi al posteuloj?

Mia devontigo al scienco kaj novigado restas senŝanĝa. Malsaman formon ĝi prenis nur pro tio ke mi estas engaĝita kun decid-farantoj kaj aliaj institucioj.

Mi forte kredas je la neceso investi en institucioj por doni al junuloj la rimedojn labori pri temoj kiuj estas prioritato por la kontinento kaj kiuj postulas bonan instruadon de la scienco. Ni lanĉis ĝuste kun tia celo la koalicion por afrikaj

esplorado, novigado kaj entreprenemo, kiun vi menciis pli frue.La heredaĵo kiun mi

forlasos al posteuloj, mi esperas, estas la konscio pri la neceso havi fortajn instituciojn, kaj pri la rimedoj per kiuj ni devas provizi junulojn por eviti fuĝon de talentoj, evoluigante iliajn potencialojn kaj la medion en kiu ili laboros. Tio postulas rimedojn kaj mi estas konvinkita, ke tiuj fariĝos pli facile haveblaj. Ĉi tiuj agoj helpos landojn de la regiono Emerge. Historio ĉiam montris, ke landoj kiuj multe investas en scienco, teknologio kaj novigado, plej sukcesas.

____________________________________________________________________

Kiel Prezidanto de la Respubliko Maŭricio ekde junio 2015 kaj laŭreato de la premioj “L’Oréal” 2017 Unesko por virinoj en scienco, Ameenah Gurib-Fakim estas rekonita pro sia scienca laboro pri la medicinaj plantoj de la insuloj Maskarenoj. Ŝi ankaŭ estas membro de la Lineo-Societo ILinneus de Londono, la Afrika Akademio de Sciencoj, la Monda Islama Akademio de Scienco de Jordanio kaj la Afrika Scienca

Instituto en Usono.

La artikolon el la angla lingvo tradukis Hamzeh Shafiee (Irano) inĝeniero pri

telekomunikado.

FONTO: REVUO UNESKO-KURIERO – Aprilo-Junio 2017

Deixe um comentário

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.