04/09/2019

Bildo: pli ol mil migrantoj estis antaŭnelonge translokitaj al la kampadejo sen akvo kaj elektro Nea Kavala, norde de Grekio.
Tiuj ekzilitoj priskribas vivkondiĉojn eĉ pli terurajn ol la « infero» de la insulo Lesbo, kie li transiris.
La respondeculoj kaj humanitaraj laboristoj komenciĝis lundon urĝan operacon celantan evakuadi 1 400 migrantojn de kampadejo danĝere superloĝata en Lesbo, dum la nombro de alvenintoj sur la insulo plu kreskas.
650 personoj estis kondukitaj per buso de la Kampadejo Moria, kiu fariĝis fama pro sia perforto kaj la malbonegaj higienkondiĉoj, kun 800 aliaj personoj.
«Mi esperas rapide eliri de tiu infero», deklaris Mohamed Akberi, kiu alvenis en la kampadejo kvin tagojn pli frue.
Lesbo estis draste tuŝata de la migradkrizo, la aŭtoritatoj ne havis solvon por loĝigi la novajn alvenintojn. Ĉirkaŭ 11 000 personoj estis lokitaj en la kampadejo Moria, eks-kazerno situanta en izolita parto de la insulo, kiu havas enhavecon je ĉirkaŭ 3 000 personoj.
La organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj vigle kritikis la kampadejon pro ĝiaj malpuregaj vivkondiĉoj kaj manko de sekureco. Pasintan monaton, afgana knabo 14-jara estis mortigita dum interbatiĝo, kaj la virinoj de la kampadejo suferas seksajn perfortojn.
La migrantoj elpelataj de Moria pasintan lundon estos kondukitaj per pramŝipo al Tesaloniko, kie ili estos translokitaj al Nea Kavala, malgranda kampadejo situanta norde de Grekio apud la landlimo kun Norda Makedonio.