03/08/2019

Dum jara censado de boacoj, teamo da esploristoj faris makabran malkovron norde de Norvegio. Ĉirkaŭ 200 boacoj mortis pro malsato dum vintro, pro la klimata varmiĝo.
En la arkipelago de Svalbardo, 1 200 kilometrojn for de la Norda Poluso, 200 skeletoj de boacoj estis malkovritaj, raportas The Guardian. La Norvegia polusa instituto, taskita pri censado de antaŭ kvardek jaroj, akuzas la klimatan ŝanĝiĝon. La pluvoj intensiĝas dum vintro kaj formas glacian tavolon, kiu falas sur la tundron, detaligas la brita ĵurnalo.
«Dumvintre, la boacoj de Svalbardo trovas la vegetaĵon en la neĝo, danke al siaj hufoj, sed la alternaj periodoj de frosto kaj degelo povas krei tavolojn da nepenetreblaj glacioj, senigante la boacojn je nutraĵoj».
Aŝild Onvik Pedersen esplordirektorino asertis, ke la kreskadon de mortoj kaŭzis la klimata ŝanĝiĝo, kiu laŭ la esploristoj, okazas duoble pli rapide en Arkto ol en la monda cetero, daŭrigas The Guardian. La averaĝa temperaturo en Longyearbyen, ĉefurbo de tiu norvegia arkipelago, kreskis je 3,7°C de post 1900, t.e trioble pli ol la tutmonda averaĝa kreskado je ĉirkaŭ 1°C, mencias The Independent.
Boacoj duoble malpli multnombraj
La kreskado de mortado estas ankaŭ ligita al la kreskado de la nombro de boacoj ĉeestantaj en la norvegia arkipelago, detaligas The Guardian. Pro la klimata ŝanĝiĝo kaj varmaj someroj, pli da bestoj konkurencas en la samaj paŝtejoj. «Laŭ Onvik Pedersen, de post kiam la populacio de boacoj estas observata, antaŭ kvardek jaroj, sama nombro de mortoj estis registrita nur unu fojon (post la vintro 2007-2008)», notis la brita ĵurnalo.
Boacoj de Svalbardo estis observataj manĝante algojn, kiam la nutrado estas malofta, sed ili estas malpli nutroriĉaj kaj kaŭzas stomakdoloron, skribas The Independent. La populacioj de boacoj malkreskis je 56% en la du lastaj jardekoj, laŭ raporto de la Nacia administracio de la oceanoj kaj atmosfero, aperigita pasintjare. Tamen, en Svalbardo, la nombro de boacoj duobliĝis de post la 1980-aj jaroj, kaj atingas ĉirkaŭ 22 000 laŭ la Norvegia polusa instituto.