Prelegante ĉe la
lasta SAT-kongreso pri la ideologio de la laborista movado, mi
dediĉis la plej grandan parton de mia parolado – ĉar ĝi okazis en
la ĉefurbo de Aŭstrio – al la diversaj aspektoj de
« aŭstro-marksismo ». – L. L.
I.
KIO ESTAS AŬSTRO-MARKSISMO ?
Antaŭ
la lasta milito la termino « aŭstro-marksismo »
estis fama en la tuta laborista movado internacia. Nuntempe oni ĝin
jam nur malofte uzas, ĉar ĝiaj ĉefaj reprezentantoj mortis kaj ĉar
aliaj, novaj problemoj stariĝis antaŭ la hodiaŭaj generacioj. Sed
kvankam la vorto estis universale konata, nur malmultaj sciis
pri ĝia ĝusta, preciza signifo.
Multaj kamaradoj opiniis
– aŭ opinias – ke aŭstro-marksismo karakterizas difinitan
politikon de la socialista movado, ke ĝi estis tendenco
kontraŭstaranta aliajn tendencojn (oni ja scias, ke la socialista
ideologio similas ventumilon kun multaj nuancoj de dekstra ĝis
maldekstra branĉoj). Tiu opinio estas erara. Aŭstro-marksismo
estas nek tendenco, nek teorio, nek politika sistemo.
La
vorto aŭstro-marksismo resumas areton da eminentaj homoj, kiuj
hazarde naskiĝis en la malnova Aŭstro-Hungario, precipe en la
regiono situanta inter Vieno kaj Prago. Ili ofte havis politikajn kaj
taktikajn poziciojn tre malsamajn. Sed komuna al ili estas ilia
potenca kontribuo al evoluigo kaj progresigo de la socialista teorio.
La komuna deirpunkto de la scienca aktiveco de ili ĉiuj estis
la teorio de Karlo Marks, sed ili kategorie rifuzis sklave
ripetadi, papagumadi, rigidajn, kliŝajn formulojn. Ilia celo estis
apliki la metodon de Marks al situacio senĉese ŝanĝiĝanta. Jam en
la jaro 1916 Karlo Renner skribis :
« Se Karlo
Marks hodiaŭ reaperus inter ni, li nin ĉiujn admonus : Ne
miajn verkojn, sed la socion vi devas esplori ! »
Kaj
en 1933 li skribis : « La marksismo mortus nur, se ĝi ne
kapablus sin renovigi. »
La plej elstaraj
aŭstromarksistoj estas : Karl Kautsky (1854-1938), Karl Renner
(1870-1950), Max Adler (1873-1937), Rudolf Hilferding (1878-1942 ;
mortigita en hitlera malliberejo), Otto Bauer (1881-1938).
Kiel
mi jam diris, la politika sinteno de tiuj homoj estis tre malsama,
sed tiuj konfliktoj iamaj pri problemoj, el kiuj multaj hodiaŭ
malaktualiĝis, ne interesas nin en la kadro de S.A.T. Iuj el ili
staris ĉe la dekstra alo de la socialista movado, aliaj ĉe la
maldekstra. Nur parenteze mi dezirus atentigi vin pri tio, ke la
vortoj « dekstra » kaj « maldekstra » havas
nun tute alian (kelkfoje eĉ kontraŭan !) signifon ol antaŭ 30
aŭ 40 jaroj, ĉar la mondo ŝanĝiĝis.
Pro tio mi
parolos nur pri ilia scienca kontribuo al la socialista idearo. Sed
tiu kontribuo estis tiel riĉa, tiel multflanka, ke mi devas elekti
nur kelkajn temojn, ideojn iliajn, kiuj ankoraŭ nun konservis
aktualan kaj praktikan valoron, precipe por la SAT-forumo, antaŭ kiu
mi prelegas. [1]
II.
ANALIZO DE LA KAPITALISMO DE LA DUDEKA JARCENTO
Ĝis
nun aktuala restadas la analizo, kiun faris la aŭstromarksistoj de
la strukturo de la nunepoka kapitalismo. Ni ne forgesu, ke Marks
mortis en 1883 kaj lia amiko kaj kunlaboranto Engels en 1895. De tiam
la kapitalismo travivis imponajn modifiĝojn.
Jam ĉe la
komenco de nia jarcento tiuj ŝanĝoj estis videblaj. En la jaro 1910
aperis la Financa Kapitalo de Hilferding, dika volumo de 520
paĝoj, kie la aŭtoro karakaterizas la evoluon kondukintan de
liberala al monopola kapitalismo, de privataj entreprenoj al
akcisocietoj. En la epoko de Marks la du ĉefaj figuroj en la
klasbatalo estis la individua kapitalisto, samtempe posedanto
kaj mastrumanto de sia entrepreno, kaj, fronte al li, la
salajrulo ankaŭ individua, ĉar apenaŭ organizita, sendefenda,
sen socia leĝaro, sen instruo nek kulturo (ĉar la lernejoj ne
ekzistis por ĉiuj tiutempe). Nuntempe salajrularo bone kaj
amase organizita, ĝuanta je sindikata defendo, je protekto leĝa
dank’ al la forto de laboristaj partioj en la parlamentoj,
instruita en lernejoj al ĉies dispono kaj kulturita en la
laboristaj organizaĵoj, staras en la decidaj branĉoj de la ekonomio
kontraŭ anonima kapitalo, kontraŭ administraciaj
konsilantaroj : en la akcisocietoj la posedantoj ne mastrumas,
dum la mastrumantoj plej ofte posedas nur eron de la akcioj kaj
plej ofte estas simplaj salajruloj same kiel tiuj, al kiuj ili
teknike ordonas.
Samtempe la plej gravaj branĉoj de la
ekonomio (oni ilin nomas hodiaŭ « bazindustrioj »
aŭ « ŝlosilindustrioj ») dank’ al sia monopola
pozicio tiras al si – per nenormale altigitaj prezoj kaj aliaj
manovroj – kreskantan parton de la plusvaloro. Tiu plusvaloro pli kaj
pli koncentriĝas ĉe la estroj de la monopola sektoro, kaj la
kapitalistoj de la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kie
regas la konkurenco, fariĝis dependaj de la monopoloj ;
ilia profito enhavas kvanton senĉese malkreskantan da plusvaloro kaj
tendencas reduktiĝi al la simpla « direktosalajro »,
kiun ricevas ĉiuj direktoroj, eĉ nekapitalistoj, en la
akcientreprenoj.
Jen la ĉefaj ideoj, kiujn oni trovas en
la Financa Kapitalo de Hilferding. En pluraj verkoj aperintaj en
1926, 1929, 1946-48, Renner disvolvas tiun analizon, esplorante la
pluajn ŝanĝojn okazintajn dum tiu periodo. Kiam mi lin vidis
lastfoje (en junio 1950, ses monatojn antaŭ lia morto) li diris
al mi : « Legante nuntempe la Kapitalo-n de Marks, oni
devas marĝene noti ĉe ĉiu ĉapitro, kiomgrade ĉio fariĝis
hodiaŭ malsama. »
III.
SOCIALIGO
La
aŭstromarksistoj donis ampleksan kontribuon al la problemo de
socialigo, jam en epoko kiam tiu demando ankoraŭ ne estis
aktuala.
Jam de la komenco de nia jarcento, kaj ĝis sia
morto, Kautsky senĉese rememorigis la neprajn kondiĉojn, sen
kiuj socialigo nepre devas fiaski :
1-e la
kapitalismo devas esti alte evoluinta ĝis superega grado de
produktiveco ;
2-e la socialigendaj branĉoj devas esti
forte koncentritaj, jam organizitaj per la propra evoluo de la
kapitalo ;
3-e la laborularo devas esti maksimume
organizita kaj havi sufiĉan maturecon intelektan kaj moralan por
estri la ekonomian procezon. Tiuj tri nepraj kondiĉoj estas preciza
apliko kaj ampleksigo de la fama frazo de Marks : « La
emancipiĝo de la laborista klaso estos faro de la laboristaro
mem. »
Sufiĉas nur iomete cerbumi por kompreni la
absolutan ĝustecon de tiuj principoj. La celo de socialismo estas
kolektiva proprieto. Por ke proprieto estu kolektiva, la
kolektiveco – t. e. la socio – devas havi la rajton kaj la kapablon
decidi pri la utiligo de tiu proprietaĵo. La rajto : tio
signifas demokration ; el tio sekvas ke en diktatoreca
ŝtato socialismo ne povas ekzisti. La kapablo : tio
signifas altan kulturan nivelon de la laborularo ; el tio sekvas
ke paroli pri socialismo en landoj, kies loĝantaro estas
50-procente analfabeta, estas malbongusta ŝerco. Tute prave Kautsky
skribis jam antaŭ 35 jaroj : « Laborularo kiu toleras, ke
ĉefoj trudas al ĝi, kion ĝi rajtas au devas legi kaj
aŭskulti, ne estas matura por socialismo. »
La
aŭstromarksistoj opiniis, ke socialigo ne devas esti sinonimo
de ŝtata mastrumado de la kolektivaj entreprenoj aŭ branĉoj.
Otto Bauer skribis jam en 1919 :
« Kiu
mastrumos la socialigitan industrion ? Ĉu la registaro ?
Tute ne ! La registaro malbone mastrumus la socialigitan
industrion, ĉar neniu estas pli malbona mastrumanto ol la
ŝtato. » Kautsky siaflanke skribis en 1923 :
« La
ŝtata burokrataro estas nur regadaparato, sed ne ekonomia
aparato. Socialigo povas esti ŝtatigo de la proprietaĵo, sed ne
mastrumado fare de la ŝtata burokrataro. La laboristoj devas
kontraŭi ŝtatan mastrumadon, ĉar socialismo devas signifi por
ili liberigon, sed ne sklavigon. »
De post pli ol
jarcento oni renkontas en la laborista movado la simplegan ideon, ke
socialigo signifas forigon, abolon de la profito. Al tiu utopia
slogano Kaŭtsky kontraŭstarigas la aserton : « La
diferenco inter kapitalismo kaj socialismo ne konsistas en tio,
ke kapitalismo produktas profiton kaj ke socialismo ne produktas
profiton ; la diferenco estas, ke kapitalismo donas profiton por
privatuloj, kaj socialismo por la kolektivo. »
La
plej profundan analizon de la problemo de socialigo donis al ni
Renner. Esplorante la evoluon de la kapitalismo ekde la fino de
la pasinta jarcento, li montras kiamaniere la kapitalista sistemo –
laŭ la antaŭdiroj de Marks-Engels – preparas per sia propra
disvolviĝo la necesajn kondiĉojn de la socialigo. Sin bazante
sur la observado de la nuntempa socia kaj ekonomia realaĵo,
Renner konstatas, ke la ĉefaj branĉoj de la ekonomio, pli kaj pli
koncentriĝintaj, iom post iom fariĝis teknike kaj administre
maturaj por kolektiva mastrumado. Pro la fakto ke la plusvaloro nun
koncentriĝis preskaŭ entute en tiuj monopoligitaj branĉoj, sufiĉas
socialigi tiujn malmultajn branĉojn ; la socialigo de la aliaj,
kie la plusvaloro preskaŭ ne plu ekzistas, ne estas necesa, ĉar tiu
sektoro estus malrekte socialigita per la socialigo de la
bazindustrioj. Se la bazindustrioj fariĝas kolektiva
proprietaĵo, la etaj kaj mezaj kapitalistoj de la konkurenca
sektoro, jam nun nuraj plenumantoj de la volo de la trustoj, fariĝas
plenumantoj de la instrukcioj de la socialigita
sektoro.
Aliflanke Renner montras, ke la kapitalismo,
per sia propra evoluo, preparis ankaŭ la laborularon por ĝia granda
historia tasko. Impresige li pentras la suprenleviĝon de
la laboristaro. Tiu ĉi, dum la unua periodo, trovis malgraŭ sia
tiama, mizerega stato propagandistojn kaj oratorojn, kiuj
predikis ribelon. Ĝi formiĝis kaj kreskis la organizoj :
dum tiu dua periodo la salajruloj jam ĉerpis el siaj propaj vicoj
organizantojn, sekretariojn, homojn, akirintajn sufiĉan juran scion
por defendi la interesojn de iliaj kamaradoj. Iom post iom la
sindikatoj, pli kaj pli fortaj, amasigas kapitalon ; la potenca
disvolviĝo de la koopera movado, de la asekurkasoj (mutualismo), de
laboristaj bankoj, de la kulturaj organizoj laboristaj (Naturamikoj,
laborista edukado, laboristaj universitatoj, ktp), donas al la
laboristaj organizoj gravan ekonman pezon ; tio kondukas al la
tria periodo – la laborularo ĉerpas el siaj propraj vicoj la
necesajn mastrumantojn, kiuj pli kaj pli spertiĝas.
La
proletaro tiamaniere maturiĝis dank’ al la kapitalista evoluo ;
okazi ekzakte tio, kion antaŭvidis Marks. Nur dank’ al tiu
iom-post-ioma intelekta disvolviĝo la supreniranta klaso akiris kaj
daŭre akiradas la kapablon anstataŭi la malnovan mastraron.
Renner oftege avertas : ne risku senpripensajn,
antaŭtempajn paŝojn. Socialigo estos ne progreso, sed katastrofo,
se la anstataŭantoj, la posteuloj, ankoraŭ ne estas pretaj por
la funkcioj, kiujn la normala, seninterrompa procezo ekonomia
postulas de ili !
La kolektiviga evoluo, kiun oni
konstatas ĉe la kapitalista flanko, ankaŭ progresis
fortege ĉe la laborista flanko de la socio. Renner montras, ke la
salajro, nur individua antaŭ unu jarcento, nuntempe konsistas el du
partoj : apud la individua salajro (pagata ĉiusemajne aŭ
ĉiumonate) aperas la « kolektiva salajro » (en Francio
oni ĝin ofte nomas « malrekta salajro ») : pagoj
okaze de malsano, invalideco, gravedeco, naskiĝo, familiŝarĝoj,
kostoj de enterigo, ktp). « La ekzistado de la salajrulo
jam nun estas socialigita grandparte de la lulilo ĝis la ĉerko »,
skribis Renner en 1946. De tiam tiu evoluo ankoraŭ pli
akcentiĝis.
IV.
NACIAJ PROBLEMOJ
Mi
jam diris, ke la aŭstromarksistoj originis el la malnova
Aŭstrio-Hungario, multnacia ŝtato, kie ili akiris propraokule riĉan
sperton pri la problemoj de kunvivado de diversaj lingvaj
komunumoj en la kadro de unu ŝtato. Tri el ili, Kautsky, Renner kaj
Bauer, pli profunde esploris tiujn problemojn, ĉar ili havis pli
vastan sperton : Kautsky naskiĝis en Prago, Renner kaj
Bauer ĉe la ĉeĥ-germana lingvolimo.
En multaj
libroj kaj artikoloj, ofte polemikante unuj kontraŭ aliaj, ili
intelekte luktadis por klarigi tiujn problemojn, tiam apenaŭ
esploritajn. Nura resumo de iliaj ĉefaj ideoj postulus verkadon de
tuta volumo. Pro tio mi indikos nur kelkajn punktojn, kies aktualeco
ŝajnas al mi senduba.
La unua punkto rilatas la
eblon organizi kunekzistadon de pluraj lingvokomunumoj en la
kadro de unu ŝtato. Antaŭ kvindek jaroj la tri eminentuloj ĵus
menciitaj nature diskutis precipe pri la aŭstro-hungariaj
aspektoj de la problemo. Sed Aŭstrio-Hungario malaperis antaŭ 44
jaroj. Tamen iliaj ideoj konservis grandan valoron por la
nuna mondo, kie la « malkoloniigo » starigas la
demandon : kiel akordigi la politikan memstarecon kun la
absolute necesa kohereco ekonomia ? Ĉar en periodo de
mondekonomio, ekonomia memstareco estas absurdaĵo ! Tiurilate
Bauer estis favora al plejeble granda sendependeco ; Kautsky kaj
Renner preferis kulturan aŭtonomion kaj malkonsilis disŝiron de
ekonomiaj ligoj jam ekzistantaj.
Alia punkto, pri kiu ĉefe
insistis Renner kaj Bauer, estis la komparo de klasaj kaj de naciaj
kontraŭstaroj. Ili aplikis la teorion pri klasbatalo al la
naciaj kontraŭecoj kaj ili montris, ke plej ofte naciaj
konfliktoj estas maskitaj klasaj konfliktoj. Tiun temon speciale
la S.A.T.-anoj devus studi kaj esplori, por montri ke naciaj
kontraŭecoj estas nur aspektoj de pli profundaj klasaj
kontraŭecoj [2]. Evidente ni, en tiaj esploroj, ne rajtas limigi nin
al la sola antinomio (maleco) : – burĝaro-proletaro.
Finfine,
trian punkton mi dezirus reliefigi : ĉu la estonta
civilizo, la civilizo de socialismo, estos esence nacia aŭ
internacia ? Mi nature ne parolas pri civilizo sennacieca,
ĉar tia civilizo estos konceptebla nur, kiam ĉiuj homoj jam estos
esperantistoj ; paroli pri sennacieco (aŭ – ismo) al
ne-esperantisto estas, kvazaŭ oni parolus pri koloroj al
denaska blindulo.
Antaŭ preskaŭ 50 jaroj okazis
tiurilate diskuto inter Kautsky kaj Bauer. Bauer opiniis ke la venko
de socialismo plifortigos la nacian diversiĝon, ĉar la
popolamasoj pli kaj pli intense partoprenos la nacian
kulturon. Male Kautsky antaŭvidis, ke la socialista kulturo fariĝos
pli kaj pli internacia kaj finvenos al iom-post-ioma kunfandiĝo de
la nacioj ĝis estiĝo de « mondkulturo ». Li skribis
[3]
« Lingva diseco de la homaro signifas
malfortigon de ĝia potenco. Ĝia lingva unuigo signifas ĝian
leviĝon ĝis la plej alta pinto de ĝia potenco. Kontraŭstaro al
tiu lingva unuigo estas reakcia . . . La kreskanta popoledukado
ebligos ĉiun akiri, krom sia gepatra lingvo, lingvon universalan,
por ke ĉiu povu interkompreniĝi kaj senti sin hejmeca ĉie en la
mondo. »
Tiuj problemoj estas pli ol iam aktualaj
en la nuna mondo. Praktike kaj tutmonde stariĝas la demandoj,
pri kiuj la aŭstromarksistoj cerbumis teorie en pli mallarĝa kadro.
Ĉie en la mondo, en Azio, en Afriko, oni per diversaj rimedoj
klopodas nun solvi la problemom de kunekzistado de diversaj
lingvokomunumoj sur ŝtata teritorio. Tendencoj al plifortigo de
ekonomiaj rilatoj (ekz. nigra Afriko kun la Okcident-Eŭropa Komunumo
ekonomia) najbaras kun tendencoj al ekonomia disŝiro. Kiel
S.A.T.-anoj ni havas la devon profunde studi la kontraŭajn
tendencojn, kiuj samtempe agadas, tiun al nacia diversiĝo kaj tiun
al nacia kunfandiĝo.
Ni forĵetu ĉiujn sloganojn, eĉ
tiujn kiuj ŝajnas favoraj al niaj idealoj. Ni studu la realon kaj la
kialon, kaj nur el tiu studado ni ĉerpos argumentojn pli valorajn ol
papagaj formuloj.
En libro aperinta en 1923 Otto Bauer
skribis [4]
« La tuta historio de la proletaj
klasbataloj entenas la transformiĝon ne nur de la kadro, en kiu
vivas la laboristaro, sed ankaŭ la disvolviĝon de la
laboristaro mem. Ĉe la komenco de tiu evoluo la laboristo en la
entrepreno estis nur ŝenvola ilo en la manoj de la mastro, kaj dum
siaj malmultaj ripozhoroj li estis nur bruta, lacega animalo. Ĉe
la fino de tiu evoluo la laborista devos maturiĝi ĝis
ĉiuflanke disvolvita personeco, kapabla je memregado de sia
vivo kaj de sia laboro, personeco kiu ne plu toleros mastron, ĉar li
ne plu bezonos mastron. Tiu evoluo de laborbesto al personeco –
jen la evoluo al socialismo. Ĉiu revolucio de ŝtataj kaj sociaj
institucioj valoras por la irado al socialismo nur tiom kiom ĝi
valoras por la evoluo de laborbesto al personeco. »
Tiuj
frazoj memorigas al ni ĉiujn precizajn punktojn de nia
S.A.T.-statuto : « lernigadi, instruadi, klerigadi »
por akceli la evoluon de laborbesto al personeco ! Kondiĉoj al
tio estas libera diskutado, libereco kaj demokratio.
el
Sennacieca
Revuo,
1963
FONTO: http://www.satesperanto.org/spip.php?article600
Curtir isso:
Curtir Carregando...