Verkita de: Stig Dagerman

Pro tio mi aŭdacas diri, ke la homa destino estas decidita ĉie kaj ĉiam, kaj ke estas neeble taksi tion, kion homo elvokas por alia. Mi kredas, ke solidareco, simpatio kaj amo estas la lastaj blankaj ĉemizoj de la homaro. Pli altan ol ĉiuj virtoj, mi metas tiun formon, kiun oni nomas pardono. Mi kredas, ke la homa soifo al pardono, estas ne satigebla, ne ĉar ekzistas origina di- aŭ diablodevena peko, sed ĉar, ekde la komenco, ni estas turmentataj de senkompata organizado de la mondo, kontraŭ kiu ni estas multe pli senarmitaj ol ni dezirus.
Nu, kio estas tragika
en nia situacio, tio estas ke, dum estante konvinkita ke la homaj
virtoj ekzistas, mi povas tamen dubi pri la homa kapablo malhelpi la
mondan neniigon, kiun ni ĉiuj timegas. Kaj tiu skeptikeco klariĝas
per la fakto, ke ne homo decidas finfine la mondan sorton, sed
blokoj, konstelacioj da potencoj, grupoj da ŝtatoj, kiuj ĉiuj
parolas lingvon malsaman al tiu de la homo, nome tiun de la povo.
Mi pensas, ke la
hereda malamiko de homo estas la makroorganizo, ĉar tiu ĉi senigas
lin de la sento, necesa por la vivo, de lia respondeco antaŭ liaj
similuloj, malgrandigas la nombron da okazoj, kiun li havas (por)
montri solidarecon kaj amon, kaj male igas lin kunhavanto de potenco,
kiu, eĉ se ĝi ŝajnas momente celi la aliajn, finfine celas lin
mem. Ĉar kio estas la potenco, se ne la sento, ke oni ne pagos siajn
fiaĵojn per sia propra vivo, sed per la de aliaj ?
Se,
fine, mi devus diri al vi tion, kion mi revas, samkiel la plimulto el
miaj similuloj, malgraŭ mia senpotenco, mi dirus jenon : mi
deziras, ke kiel eble plej multe da homoj komprenu, ke estas ilia
devo liberiĝi de la influo de tiuj blokoj, de tiuj eklezioj, de tiuj
organizoj, kiuj havas povon malamikan al homo, ne cele krei novajn
komunumojn, sed por malgrandigi la neniigantan potencon, kiun havas
la potenco en tiu mondo. Tio estas eble la nura ŝanco, kiun havas la
homo konduti kiel homo inter homoj, refariĝi la ĝojo kaj la amiko
de siaj similuloj.
Stig
Dagerman – 1950
traduko
far Phil
korektoj far Vinko