La lingva situacio en Eŭropo estos la gvida temo de la 78a Hispana Kongreso de Esperanto,kiu disvolviĝos en Malago inter la 1a kaj 5a de majo. La renkonto okazos preskaŭ koincide kun la kampanja periodo por la Eŭropa Parlamento kaj kelkajn semajnojn post la (supozebla) eliro de Britio el la Eŭropa Unio.
Ĉu sencas ke la angla lingvo konservu la privilegian rolon kiun ĝi fakte tenas en la institucioj de la EU? Ĉu konserviĝos la nuna lingva reĝimo, karakterizita per teoria egaleco inter la oficialaj lingvoj, sed kun klara praktika dominado fare de iuj majoritataj lingvoj, establita per la forto de la faktoj? Kiun favoras tiu fakta reĝimo? Ĉu la nuna malkontento pri Eŭropo en multaj landoj kaj tavoloj rilatas al tiu sistemo de dominado, pri kiu la lingvoj estas plua manifestiĝo? Ĉu neŭtrala internacia lingvo povus havi rolon en la nova lingva reĝimo kiun oni nepre devos fiksi post la Briteliro?
Pri ĉio ĉi oni devus paroli en la venontaj monatoj, kaj Hispana Esperanto-Federacio deziras esti parto de tiu ĉi debato,
prezentante la rolon kiun Esperanto povus ludi kiel neŭtra
komunikilo kaj kiel helpa ilo en la interŝtata komunikado. Dum tiu ĉi jaro 2019 ni planas organizi diversajn aktivadojn por konsciigi la ĝeneralan publikon kaj specife la politikistojn, ke alia lingva
sistemo eblas en Eŭropa Unio, kaj ke nun estas la momento ĝin diskuti, kaj ne devigi per la forto de la faktoj. La Hispana Kongreso de Esperanto, kiu ĉijare okazos kune kun la Andaluzia Kongreso, estos la momento pruvi ke alia komunikado eblas kaj dezirindas. Ni planas ne nur diskuti pri la rolo de la lingvoj en Eŭropo, sed ni pruvos ke tiu estas praktike ebla: ni antaŭvidas la ĉeeston de pli ol cento da vizitantoj el aliaj landoj, partoprenontoj en la
Internacia Kongreso de la Federacio de Esperantistaj Fervojistoj
, kiu parte koincidos kun la nacia renkontiĝo. Dum tiu ĉi semajno
ni havos la okazon rilatiĝi al personoj de ĉiuj kulturoj, utiligante lingvon internacian, neŭtralan, simplan, kiu neniun diskriminacias.
El BIT
FONTO: http://www.europo.eu/eo/documentloader.php?id=496&filename=eb-188-2019-01.pdf
–