
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
Ekzistas
iuj homoj, kiuj vivas pli longe ol mezume, nome naŭdek, eĉ pli ol
cent jarojn. Ĉi tiu fenomeno ĉiam instigis sciencistojn rilate la
kaŭzon. Kompreneble, la unua penso estas, ke tiuj homoj vivas laŭ
iu aparta maniero, laŭ iuj apartaj kutimoj, kiuj plilongigas la
vivon. Alivorte, ilia vivstilo klarigas la fakton.
Tamen,
de tempo al tempo, ni ekscias pri homoj, kiuj vivas laŭ evidente
nesana maniero (ili ekzemple fumas, rifuzas fari korpekzercojn,
manĝas grasaĵojn), kaj tamen atingas longdaŭran vivon. Krome,
ekzistas familioj, en kiuj pluraj membroj atingas altan aĝon. En
tiaj kazoj, oni tuj atribuas ĝin al genetikaj faktoroj.
Verŝajne,
ambaŭ faktoroj – vivstilo kaj genetiko – determinas la longecon de
nia homa vivo. Nuntempe, la demando estas: kiu el ili estas la plej
peza, la plej decida? La demando estas grava, ĉar depende de la
respondo, multaj homoj eble prenos al si vivkutimojn, kiuj povas
plilongigi ilian vivon. Se tamen la genetiko funkcias kiel senindulga
kondamno, tiam oni simple rezignu pri tio.
Ĝis antaŭ
nelonge, oni kalkulis, ke 15 ĝis 30 procentoj de la determino de
vivlongeco dependas de genetiko. Sufiĉe granda cifero. Tamen,
esploristoj en Kalifornio, Usono, nun kontestas tiujn ciferojn. Ili
ekzamenis 54 milionojn da genealogiaj arboj de homoj en la tuta
mondo. Laŭ tiu studo, genoj ja influas, sed malpli ol oni antaŭe
supozis: nur 7 procentojn. Oni do konfirmas ion, kion la scienco jam
suspektis, nome ke genoj estas malpli forta faktoro ol vivstilo,
koncerne la longecon de la vivo.
Sendepende de genoj,
homoj havas ŝancon vivi pli longe se ili adoptas sanan dieton, ne
fumas, modere drinkas kaj praktikas korpekzercojn. Temas pri alia
maniero analizi statistikon. Datumoj, kiuj distingis homojn pro la
fakto, ke ili estis fratoj, ekzemple, montriĝis fakte sub influo de
mediaj cirkonstancoj, en kiuj ili troviĝis, ne nur pro ilia
genetiko.
La sciencistoj tamen emfazas, ke genetikaj
esploroj estas gravaj kaj povas multe kontribui. Fakte, tiu faktoro
estas pli grava ekde la 70-a kaj 80-a vivojaroj. Sekve, por fariĝi
centjarulo, genoj ja multe helpas.
Se oni serĉas lokojn
en la mondo, kie homoj plej longe vivas, oni povas eble pretigi
malsamajn listojn. Ne ekzistas pri tio unuanimeco. Tamen, ĝenerale
oni akceptas ĉi tiujn kvin regionojn, kie grandaĝuloj relative
abundas: Sardujo, insulo en Italujo; insulo Okinavo, en Japanujo;
Loma Linda, en Kalifornio, Usono; insulo Ikario, en Grekujo; kaj
duoninsulo Nikoya, en Kostariko.
Laste, oni ne forgesu, ke
ankaŭ medicina progreso helpis plilongigi la vivon. Efektive, dum la
lastaj jardekoj, en multaj landoj, la vivodaŭro pliiĝis je dekoj da
jaroj, pere de simplaj preventaj agoj.