Ajurveda, hinda kuracmetodo kaj unu el la plej malnovaj sansistemoj en la mondo. El la sanskrita ghi signifas la konon (veda) de la vivo (ajur/ayur). Ajurveda deiras de la tezo ke chio en la kosmo rilatas al chio. La tuta kosmo kaj do ankaù la homo reduktighus al kvin elementoj : tero, akvo, fajro, aero kaj etero kiel la bazon por la vivo. Ili formas siavice la tri fizikajn elementojn (dosha) aero (vata), galo (pitta) kaj muko (kapha). La ajurveda medicino dedichas multan atenton al preciza diagnozado. Tiucele oni vaste esploras korpajn aspektojn : odorojn, gustojn kaj eskrementojn. Prevento estas konsiderata pli grava ol kuracado kaj la paciento ricevas aktivan rolon. En la ajurveda medicino ekzistas diversaj aplikoj, de masaĝo al muzikterapio.