
Antaŭnelonge en la revuo Quatro Cinco Um, la nova periodaĵo pri libroj, Leonardo Fróes, verkisto, verkis recenzon pri la libro A vida secreta das árvores ( La sekreta vivo de la arboj), de Peter Wohllebn (eldonejo Sextante). Mi trovis la artikoloj vere atentokapta ĉar ĝi montras pere de informoj enhavantaj en la libro, kaj baze de liaj propraj spertoj, kiel posedanto de bieneto en montaro de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, ke la arboj pere de siaj radikoj, difinas strategiojn por postvivi, kaj kreas “defendreton antaŭ la eksternaj minacoj”.
Leonardo
rakontas, ekzemple, ke en sia bieneto dum pli ol 40 jaroj li atente
observas la “mirindaĵojn realigitajn de bestoj kaj plantoj kaj
ekzistas arbo kiu naskiĝis ĉe la bordo de rivero. La kavaĵo sur
kiu ĝi kreskis kaj fiksiĝis estas abrupta kaj ne estas sufiĉe
solida. Eblis, ke la inundoj povos facile elradikigi kaj fortreni
ĝin tra la riveron.
Antaŭzorge la arbo “sciis” kiel fronti la minacon. Kiam ĝi estis preskaŭ du metrojn alta, ĝi ekmodifis la strukturon de sia rektforma trunko, kurbiĝante tra la tempo “kvazaŭ ĝi estus kaŭĉuko” kun la intenco alkroĉiĝi al alia arbo “pli granda kaj firme staranta en seka punkto de la bordo. Poste kiam ĝi “perceptis”, ke sia vivo ne plu frontis danĝeron, ĝi denove kreskis rektlinie.