
SERENAJ MATENOJ
Esperanta eldonejo “Libera” eldonis la novan romanon de Julian Modest “Serenaj matenoj”.
En suna aprila tago en mara urbo subite malaperas Klara, bela, talenta knabino, lernantino en la lasta gimnazia klaso. Ĉu oni forkaptis ŝin por ĉantaĝi ŝiajn gepatrojn pri mono, ĉu por prostitui ŝin eksterlande aŭ iu murdis ŝin? Al tiuj ĉi demandoj devas respondi la polica komisaro Kalojan Safirov. La romano, kies stilo kaj lingvaĵo estas klaraj, taŭgas por esperantistoj komencantoj.
Oni povas mendi la romanon de: Eldonejo “Libera” Lode Van Velde: lodchjo@yahoo.com