Gardistoj detenis 14-jaran adoleskanton, kiu per eraro transpasis la limon de la separatisma georgia regiono de Abkazio kun Rusujo, dum li serĉis trankvilan lokon por legi, kiel informis la rusa Federa Servo pri Sekureco, en tiu ĉi lundo, la 13-a.
Laŭ la komunikaĵo de la organo, en “unu somera tago” la junulo transiris piede la Riveron Psouon, kiu markas la limon inter Rusujo kaj Abkazio, tra nefunda riverparto.
Kiam li estis en la rusa teritorio, tiam li estis detenita de la gardistoj, tamen ne antaŭmetante reziston.
La adoleskanto klarigis, ke li volis ĝui la naturon, legi la libron “LA KOLEKTISTO EN LA SEKALEJO”, de J. D. Salinger, kaj kiu serĉis silentan lokon por tio.
Laŭ la noto, la junulo ne havis la intencon trarompi la landlimon. Tial li estis resendita sen akuzoj al Abkazio.
FONTO: http://jotakaeme.blogspot.com/2018/08/esperanto.html