Kompreni oceanojn

“Ni scias pli pri la topografio de Marso ol pri la tera marfundo,” diras Shin Tani, kvankam oceanoj “havas multe pli grandan rektan efikon sur nian ĉiutagan vivon ol la surfaco de Marso.” Sed hodiaŭ, ni havas lakapablon mapi la mondan marfundon pli detale ol iam ajn, kaj tio ĉi estas kerna por administri fiŝrezervojn kaj median ŝanĝon, kompreni sedimentan transmoviĝadon, prognozi cunamojn, mini mineralojn kaj multo alia.

de Shin Tani

La breĉon en nia kompreno de la Tero kaŭzas plejparte tio ke oni asignas rimedojn prefere por esplori la surfacon de aliaj planedoj, kaj ankaŭ la fakto ke mapado sub akvo estas kompleksa afero, precipe ĉe grandaj profundoj. Akvo sorbas, reflektas kaj refraktas lumon tiom ke estas malfacile “vidi” tra ĝi [eĉ] per vidiloj ĝis pli ol kelkdek metroj. Grandegaj strioj de la oceanoj, precipe tiuj foraj de marbordaj kaj naciaj areoj, estas ankoraŭ netaŭge mapitaj. Medioj kiel tiuj sub la polusaj bankizoj estas same nekonataj al ni hodiaŭ kiel estis la profunda oceano por pioniraj oceanmapantoj antaŭ pli ol cent jaroj. Sed hodiaŭ, kun la alveno de satelita mapado, plurradia sonaro

[angle: Sound Navigation and Ranging; Esperante: navigado kaj distancomezurado pere de sonaj ondoj] kaj aliaj progresoj en distanca sondado, ni havas aliron al ĉiam pli larĝa aro de teknologioj kiuj ebligas mapi la mondan marfundon pli detale ol iam.

Sciencaj konkludoj surbaze de profundaĵmetriaj [de scienca mezurado de profundaĵoj] informoj reekzamenendas kaj fajnigendas. Nur ĉirkaŭ 11% de la Arkto estas mapitaj per plurtavolaj sonaroj, dum vasta zono de la regiono ankoraŭ estas mezurenda, por certigi ke ĉiuj maraj agadoj en la regiono plene profitu el tio. La kosto de uzo de la plurradia teknologio tre malpliiĝis ekde la ekuzo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, do igante ĝin pli inda propono ekonomie. Dume, ankaŭ aliaj teknikoj, kiel ekzemple geodezio – aŭ mapado de gravito – de satelitoj estas rekonataj. Kalkulante anomaliojn en gravitaj kampoj, ĉi procezo povas reliefigi pintojn kaj kavojn sur la marfundo.

Plurradia mapado

Lastatempaj eventoj en plurradia sonara mapado – altfrekvencaj sondsonpulsoj for de la marfundo per uzo de surŝipaj iloj – pliigis mapadan distingivon tiom signife ke la antaŭe akiritaj datumoj iĝis preskaŭ malaktualaj. Tamen, ĉio ĉi bezonas tempon, investadon kaj kunordigon. Precipe, la respondeco falas sur la sciencan komunumon kiu klarigu al la publiko kaj financivaj organizaĵoj kial profundaĵmetrio – la esplorado de oceanfunda profundo kaj topografio, meritas pli da atento. En ĉi tiu kampo oni vidas certan progreson. En junio 2016 ĉe la Forumo por Estonta mapado de la oceanfundo en Monako, s-ro Yohei Sasakawa, Prezidanto de The Nippon Foundation [Fonduso por Japanujo], la plej granda privata fonduso en Japanujo kun longa historio de subteno de ŝlosilaj marrilataj aferoj, uzis sian konferencan paroladon por anonci planon mapi la tutan oceanfundon ĝis 2030. Tion oni faros partnerece kun la Ĝenerala profundaĵmetria mapo de la oceanoj [General Bathymetric Chart of the Oceans (GEBCO)], kiun la Nippon-Fonduso subtenas de multaj jaroj. GEBCO estas komuna projekto de la Internacia Hidrografia Organizo (IHO) kaj la Interregistara Oceanografia Komisiono [Intergo­ vernmental Oceanographic Commission (IOC)] de Unesko. Trovi kialojn por enfokusigi pli da rimedoj por ocean-mapado ne estas

malfacile. La oceanoj estas regionoj kiuj estas almenaŭ tiom fascinaj kaj defiaj por homoj kiom aliaj medioj sur tiu ĉi aŭ iu ajn alia planedo. Laŭ pasinta sperto, la oceanoj ankoraŭ retenas multege da surprizoj por ni, kun miriado da utilaj malkovroj farataj dum oceanaj esploroj. Eĉ pli, ili rekte efikas sur nia ĉiutaga vivo multe pli ol la surfaco de Marso. Profundaĵmetrio esence gravas por la navigacio kaj marborda administrado, sed ankaŭ por kreskanta kiomo da aliaj uzoj. Ĝi estas fundamenta por esplori cirkuladon de profundaj akvoj kaj, tajdoj, prognozon de cunamoj, leviĝon de malvarma akvo elprofunde, fiŝresursojn, influon de la ondoj, sedimentan transmoviĝadon, median ŝanĝiĝon, stabilecon de deklivoj pratempan oceanografion; ankaŭ por elektado de lokoj por platformoj, kabloj, tuboj kaj enmaraj ventomueliloj, senrubigo, minado de mineralaj resursoj, kaj en multaj aliaj kampoj. Eble plej facile el komerca vidpunkto eblus ekzempli ke ju pli bone ni scias pri la oceanfundo, des pli efike ni povos mastrumi marajn mediojn por certigi nin ke ni fiŝkaptadas daŭripovece kaj produktivece. Profundaĵmetrio estas kerna por nia kompreno de la profundakvaj vivmedioj de mara vivo. Pli bona kono de la oceanoj ankaŭ helpas plie sekurigi kaj efikigi laminindustriojn.

Cunama efiko

La utileco de oceanfunda mapado grave superas nure komercajn interesojn. Ekzemple, cumanstude, se sciencistoj scios pli pri la konturoj de la marfundo kaj oceanaj profundoj tiam prognozo pri kiel kondutos la vastaj akvaj amasoj malordigataj de submaraj tertremoj, iĝos pli preciza. La modelado de cunama dis­vas­t­igo postulas kaj profundan oceanprofundaĵmetrion kaj alte distingivan mapadon apud la marbordo por disponigi kompletan bildon pri tio kiel akvo moviĝos de grandaj al malgrandaj profundoj, kaj kiel ĝi efikos sur la marbordon. Dum pli bona oceanfunda mapado plibonigos nian kapablon prognozi kiam okazos cunamoj, ja ilin ekkaŭzas sismologiaj okazaĵoj, ĝi ebligos al ni pli precizajn prognozojn pri ilia movdirekto kaj probabla severeco post la ekesto. Oceanfunda mapado estas ankaŭ esenca ilo en la klopodado por spuri kaj prognozi plilongdaŭrajn mediŝanĝojn, kiuj grave efikos sur nian vivon. Ni scias, ke klimata ŝanĝiĝo okazas, ke la oceanoj plivarmiĝis kaj ke la oceanaj fluoj ŝanĝiĝis. Kiel tiuj ĉi eventoj interligiĝas estas pridiskutenda, sed ni ja scias ke ili okazas kaj ni devas trakti ties efikon. Bona ekzemplo kiel plibonigita scio de profundaĵmetrio povas helpi, estas la laboro farata en la fjordoj de Gronlando kaj en Antarkto, kie situas plejmulto da monda glacio. Ni mezuris kaj ekvidis la efikon de la enfluo de varmaj oceanakvoj al la elflukanaloj de glaĉeroj de Gronlando kaj antarktaj glacikovrilaĵoj. Rezulte la glaĉeroj malgrandiĝas (ilia parto dekroĉiĝas), grave dispeciĝas kaj retiriĝas. La procezo mem videblas ekzemple en tiaj lokoj kiel Jakobshavn en okcidenta Gronlando kaj Pine Island Bay en okcidenta Antarkto. Tiuj okazaĵoj kondukas al pliigata akcelo de la glaciaj fluoj kiuj malplenigas la glaĉerojn kaj glacikovrilaĵojn, kio siavice kontribuas al plialtiĝo de la marnivelo. Oni apenaŭ povas prognozi la skalon kaj rapidecon de la leviĝanta marnivelo, tial ni bezonas konsideri kiel eble plej multajn faktorojn, inkluzive de la rapideco de glacia degelado, por prognozi pli precize. Ĝuste profundaĵmetrio povas

helpi nin mezuri la profundaĵan sojlon de la fjordoj kaj la alir-punktojn kie varma subsurfaca akvo povas eniri kaj flui al la glaĉero, aŭ, kaze de glaĉerkovrilaĵo, sub ĝin. Ĉi tiuj areoj estas dume tute nesufiĉe mapitaj.

Por iuj fjordoj ni havas preskaŭ neniun profundaĵmetrion, kaj por areoj sub glaĉerkovriloj datumoj estas ĉefe akirataj de sporadaj eksperimentaj invadoj de aŭtonomaj submarŝipoj. Plibonigita oceanfunda mapado en tiuj areoj plie komprenigos ekstreme kompleksajn procezojn. Dum la gajnoj pro la plibonigita profundaĵmetriaj datumoj estas signifaj, estas klare, ke mapi vastajn oceanareojn eblas nur per internacia kunordigo kaj kunlaboro engaĝante la sciencan komunumon, ŝipajn instituciojn kaj industrion.

Vicadmiralo (emerita) Shin Tani estas la Prezidanto de la Kuna Gvida Komitato de IHO [Internacia Hidrografia Organizo] kaj IOC [Interregistara Oceanografia

Komisiono [Intergovernmental Oceanographic Commission (IOC)]

de Ĝenerala Profundaĵmetria Mapo de la Oceanoj [General Bathymetric Chart of the Oceans (GEBCO), tenanta la postenon de oktobro de 2013. Antaŭ tio, li grave kontribuis al la laboro kaj aktivaĵoj de GEBCO dum pli ol dudek-kvar jaroj. Li sukcesis posteni kiel Kabineta Konsilisto por la Kabineta Sekretariejo de la Registaro de Japanio kun respondecoj pri oceana politiko, renovigebla energio, observado kaj monitorado de la oceano, datummastrumado, registrilo de maraj landoj, kaj la Vasta Kontinentbreto kadre de La Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro [United Nations Conventionon the Law of the Sea (UNCLOS). La artikolon el la angla kaj la franca lingvoj tradukis Andrej A. Peĉënkin (Rusio), kaj Christian Lavarenne (Francio)

La Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj por Subteni la Efektivigon de Celo 14 de la Celoj de Daŭrigpova Evoluo [Sustainable Development Goals – SDG], “Daŭripova Konservado kaj Ekspluato de Oceanoj, Maroj kaj Maraj Resursoj por Daŭripova Evoluo”, estas okazigata ĉe la UN-ĉefsidejo en NovJorko de la 5-a ĝis la 9-a de junio 2017, paralele kun la Monda Tago de la Oceano (la 8-a de junio).

FONTO: Unesko-Kuriero – 01- 2017

Anúncios

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s