GRAVECO DE DAURIPOVA TURISMO POR EVOLUIGO

 

D-ro M. Rafaela Urueña

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis per Rezolucio de la 4-a de decembro 2015 la decidon nomi la jaron 2017 Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo. La Rezolucio rekonas “la gravecon de la internacia turismo, kaj spe­cife la nomumon de internacia jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo por pli bone stimuli la interkomprenon inter ĉiuj popoloj, preni respondecon pri la diversa riĉeco de la heredaĵo de multaj civilizacioj kaj rimarki la valorojn de la diversaj kulturoj, helpante, samtempe, la pacon en la mondo”.

Ne eblas pensi pri la nuna mondo sen konsideri, ke la antaŭaj socioj jam sendis esplorantojn, komercistojn, pigrimantojn kaj eĉ aventuremajn homojn al ĝis tiam nekonataj lokoj. Sed nek la vojaĝoj de komercistoj laŭlonge de la historio, nek la konkero de aliaj teroj estas nun konsiderataj kiel turismo. Turismo signifas vojaĝo, pro diversaj kialoj,pro plezuro aŭ ferioj, por malkovri novajn lokojn kaj pejzaĝojn. Sed estis fine de la 17a jarcento, kiam komenciĝis la kutimo de britaj aristokrataj junuloj, fari la t.n. “grand tour” (grandan rondveturadon), fine de siaj studoj, tra la ĉefaj landoj de Eŭropo. Oni komencis nomi ilin “turistoj” kaj tiu vorto restis ĝis nun.

La veraj plezurvojaĝoj ekis fine de la 19-a jarcento, kiam monhavantoj kutimis bani sin en fremdaj maraj akvoj aŭ en famaj eŭropaj banejoj. Post la dua mondmilito kaj post la ekonomia refortiĝo, la meza ekonomia klaso ekinteresiĝis pli kaj pli pri la vojaĝoj kaj oni emis turismadi kaj ekkoni aliajn

urbojn kaj kulturojn. Sed la amasa turismo, la faktoro, kiu riĉigas kelkajn landojn, se ĝi ne estas tre zorge traktata, povas kunporti gravan damaĝon al la medio kaj al la socioj. Pro tio oni bezonas veran konscion pri daŭripova turismo.

Daŭripovo estas agmaniero, kiu kontentiganta la postulojn de la nuna tempo, povas daŭri ankaŭ en la estonto sen endanĝerigi la eblojn de la sekvontaj generacioj. La Monda Turisma Organizaĵo (MTO) difinas la daŭripovan turismon kiel tiun, kiu plenumas la bezonojn de la nunaj turistoj kaj de la ricevantaj regionoj kaj, samtempe, tiun, kiu protektas kaj stimulas la eblojn en la venonta tempo. MTO ekde 1934 estas neregistara organizaĵo de turismo,kiu starigis sian sidejon en Londono (Britio) kaj kiu poste translokiĝis al Ĝenevo (Svislando), kie ĝi restis ĝis 1975.

Ekde 1976 la Ĝenerala Sekretariejo de MTO havas sian sidejon en Madrido (Hispanio) kaj oni subskribis interkonsenton kun Unuiĝintaj Nacioj, kaj MTO fariĝis plenuma agentejo de la Programo de UN por Evoluado (PUND).

MTO en 2003 subskribis traktaton kun UN por esti faka institucio ene de la sistemo de UN.

Rilate la daŭripovan turismon, mi elstarigis la Tutmondan Konferencon pri Daŭripova Turismo, okazinta en Lan­zarote (Hispanio), kie oni aprobis la “Mondan Ĉarton pri Daŭripova Turismo”, kies teksto ĝis nun estas la plej grava pri turisma daŭripovo. Tiu teksto agnoskas ke “turismo devas kontribui al daŭripova evoluigo, per sia integriĝo en la naturan, kulturan kaj homan medion”.

Daŭripova turismo kiel strategio al evoluo

Laŭ MTO la principoj, kiuj difinas daŭripovan turismon, rilatas al naturaj kaj kulturaj riĉaĵoj, al planado de turismo cele al gardado de la medio kaj al plibonigo de la komerca nivelo de la lokoj kaj celoj de vojaĝoj. Tri pilieroj subtenas daŭripovan turismon, nome: ekonomia, media kaj socia.

La decido de UN nomi la jaron 2017 la “Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo” ne estas hazarda, sed ĝi respondas al plenumo de la tri pilieroj de daŭripovo, kaj atingas nin en momento post kiam la internacia komunumo adoptis la Agendon 2030 kaj la Celojn por Daŭripova Evoluigo (CDE),aprobitajn en septembro 2015. Ni tuj konstatas, ke preskaŭ ĉiuj celoj rilatas al la tri pilieroj de daŭripova turismo.

La unua el la 17 Celoj tekstas “forigi malriĉon ĉie, en ĉiuj ĝiaj formoj” kaj la tria “forigi malsanon kaj garantii sanan vivon kaj bonfarton por ĉiuj homoj” aperas kiel celo de la daŭripova turismo, ekde la ekonomia areo, por forigi malriĉon en pli malfortaj landoj.

Same la Celo 5 “atingi egalecon inter la seksoj kaj disvastigi la decidpovon de ĉiuj virinoj kaj junulinoj” tuŝas rekte la eblecojn de la turismo, per dungiteco de virinoj samrajte kiel viroj sen diskriminacio. La Celo 8 rilatas rekte al ekonomia evoluo “antaŭenigi daŭran, inkluzivan kaj daŭripovan ekonomian kreskon, plenan kaj produktivan dungecon kaj bonkondiĉan laboron por ĉiuj homoj”.

Se turismo garantias laborrajton por la loĝantoj de turismaj lokoj, tio helpos antaŭenigi novajn politikojn pri daŭripova evoluigo. Tio ankaŭ helpos la plenumon de la Celo 10 “redukti la malegalecon ene de landoj kaj inter landoj”, ĉar turismo devas stimuli la ekonomian kaj socian inkludon de la tuta loĝantaro ene de landoj en plej turismaj urboj kaj ankaŭ helpi malpli favorajn turismajn lokojn.

La Celo 11 “igi urbojn kaj homajn loĝejarojn inkluzivaj, sekuraj, eltenemaj kaj daŭripovaj” estas grava, kaj la registaroj devas certigi la aliron al sekuraj bazaj servoj. La turisma fako devas “garantiidaŭripovajn formojn de konsumado kaj produktado” (Celo 12), ĉar necesas efike uzi la naturrimedojn per ŝirmado de la medio kontraŭ nocado. La turisma fenomeno estas forte ligita al daŭripova konsumado, pro tio necesas antaŭenigi Esperanton en la daŭripovan turismon, kaj informi la konsumantojn.

Rilate al la media piliero, ni kon­statas ke la Celo 14 “konservi la oceanojn, marojn kaj marajn resursojn cele al daŭripova evoluigo” celas redukti la maran poluadon, protekti la marajn ekosistemojn kaj garantii la biodiversecon. Same la Celo 15 “protekti, restarigi kaj disvastigi daŭri­povan uzadon de teraj ekosistemoj, daŭripove mastrumi arbarojn, kontraŭbatali dezertiĝon, haltigi kaj inversigi la degeneradon de grundoj kaj haltigi la perdiĝon de biodiverseco”.

Fine, la lasta Celo 17 plifortigi la realigajn kapablojn kaj revigligi la tutmondan partnerecon por daŭripova evoluigo” resumas ĉu finance, ĉu komerce, ĉu jure, garantion por efektivigi la kulturan signifon de turismo.

FONTO:  REVUO   ESPERANTO – JULIO- 2017

 

 

 

Anúncios

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s