EKSPERIMENTO DE PARALELA UNIVERSO

Kreskigi la komunumon enrete kaj en la reala vivo – la eksperimento de Paralela Universo

Autoro: Jed Meltzer

La Esperanta movado estas nun en eksterordinara epoko de defioj kaj oportunoj rilate al la burĝonado de interreta teknologio kaj sociaj retoj. La uzo de la lingvo en Interreto kreskas kaj kreskas, sed la membraro en UEA kaj Landaj Asocioj falas, kaj multaj kredas, ke la ekzisto de la novaj komunikrimedoj en Interreto faras niajn asociojn kaj klubojn eksmodaj. Sed ĉu tio veras?

Por mi, Esperanto milfoje riĉigis mian vivon, kaj la retaj kontaktoj certe helpis, sed ĉefe ili helpis, ĉar ili kondukis min al personaj renkontiĝoj en la reala vivo.

Do gravas al mi, ke novaj esperantistoj, lerninte la lingvon tute rete kaj ankoraŭ neniam parolinte ĝin vizaĝ-al-vizaĝe kun alia persono, havu la oportunon malkovri la ĝojon de amikumado en la

vera, tri-dimensia vivo.

Esperantistoj en Keretaro, Meksiko, kunvenis sur la urba placo post vigla sesio de keglo-ludado.

Foto de David López-Rueda

Por ni en Nord-Ameriko, la defio kaj oportuno bonvenigi retajn novulojn en nian movadon akriĝis antaŭ du jaroj, kun la apero de la Esperanto-kurso en la populara apo “Duolingo,” kiu uzas ludstilan instrumanieron por instrui dekojn da lingvoj. Lastatempe aperis kurso por instrui Esperanton el la hispana, sed la unua kurso estis el la angla, kio signifas ke la plejparto de la lernantoj estis en Nord-Ameriko.

Baldaŭ ni aŭdis, ke 500 000 homoj komencis la kurson, kaj 30 finas ĝin ĉiutage. Sed multaj homoj lernas la lingvon, finas la kurson, kaj jen la fin’ – ili pluiras al la sekvanta interesa afero. Kiel kapti eĉ centonon de tiu ondo da novaj lernantoj, por ke ili vere ekpartoprenu en la Esperanta komunumo?

Laŭ miaj spertoj, la plej grava afero estas, ke homo ĉeestu renkontiĝon en la fruaj tagoj, kaj pli grave, tiu ĝuu la sperton! Sed estas malfacile por nord­ amerikanoj partopreni renkontiĝojn. Ili estas tre malmultaj, kaj longdistancaj unuj de la aliaj. Lokaj eventoj okazas, sed malofte, kaj ili ofte malmulte var­bas. Do finfine ekis inter kelkaj nordamerikanoj la ideo de Paralela Universo: unutaga festo de Esperanto okazanta en pluraj lokoj samtage. La organizado kaj planado okazos rete kaj ligite inter ĉiuj lokoj, sed la eventoj mem estos lokaj renkontiĝoj.

La ideo aperis en junio 2016, kaj la evento estis planita por okazi la 20-an de Aŭgusto 2016. Do ĉio okazis tre rapide! La ŝablono por loka evento de Paralela Universo estas tre simpla, kaj facila por la organizanto. Estas ko­muna tagmanĝo en restoracio, poste turisma ekskurso kaj fine komuna ves­­permanĝo. Tio okupas la plejparton de unu tago, sed lasas sufiĉe da tempo por vojaĝi ĝis 4 horojn al la evento kaj hejmen poste.

La unua provo de Paralela Universo estis kontentiga sukceso. La 20-an de aŭgusto 2016 okazis 25 apartaj even­toj en 4 landoj: Kanado, Usono,Meksiko kaj Kubo. Entute partoprenis minimume 231 homoj. Multaj el tiuj homoj estis novuloj, kiuj parolis la lingvon eksterrete la unuan fojon, sed la alta parolkapablo de la novuloj estis vere impresa – evidentaĵo de la efikeco de la novaj lernrimedoj.

Paralela Universo estas amuza miksaĵo de la reala kaj la surreta vivo. La emfazo estas sur la lokaj renkontiĝoj, sed samtempe oni spertas la eksciton partopreni en plurlanda evento. Ni kunhavigis fotojn, mesaĝojn kaj videojn rete per la apoj Telegramo kaj Fejsbuko (kaj ankaŭ Tvitero), kaj bonvenigis ĉiun pli okcidentan renkontiĝon, kiam ĝi komenciĝis, pro la horzonaj diferencoj.

1315(7 – 8) Julio-Aŭgusto 2017

Esperantistoj en Novjork-ŝtato ĝuas la naturan belecon de la Ĉielarka Ponto kaj akvofalo en la Ŝtata Parko de Watkins Glen. Foto de Timoteo Boronczyk

La magio de Paralela Universo estas ĝiaj spontaneco kaj ne-centreco. Do ĝi dependas de vi, loka aktivulo, kiel or­ganizi la lokan eventon kaj inviti viajn amikojn kaj konatojn. Por gvidi la projekton kaj fari la plej bazajn decidojn (pri la dato, retejo ktp.), formiĝis komitato de kvar homoj elektitaj de la du sponsoraj asocioj – Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-USA.

Ĉi-jare Paralela Universo okazos sabate, la 19-an de aŭgusto. Ĉiaj informeroj aperas en la retejo – http://paralelauniverso.com.

La eventaro promesas pligrandiĝi al almenaŭ unu plia kontinento, ĉar eventoj jam estas anoncitaj en Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko. Ni kredas, ke la evento estas aparte alloga en tiaj lokoj, kie esperantistoj loĝas en vastaj unulingvaj landoj kaj malofte havas la okazon ĉeesti grandajn internaciajn kongresojn kiel tiuj, kiuj okazas en Eŭropo. Sed ni ankaŭ celas semi eventojn en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Aŭstralio. Organizi eventon estas tre facile – bona unua paŝo en Esperanto-agadon por novuloj – kaj ĉia bezonata informo troviĝas en la retejo. Ni esperas vidi bildojn de VIA loka evento la 19-an de aŭgusto!

Anúncios

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s