LA HISTORIO DE LA FONDO DE BRAZILJO

Multaj homoj scias, ke Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo, estas ne nur relative nova urbo, sed ankaŭ planita urbo, kio signifas, ke ĝi ne naskiĝis kaj kreskis nature, sed estis kreita specife por esti ĉefurbo.

Ekzistas aliaj tiaj ĉefurboj en la mondo. Mi serĉis en la interreto, sed ne trovis kompletan liston. En germana retpaĝo (http://www.momondo.at/inspiration/gebaut-um-zu-begeistern-6-der-beeindruckendsten-hauptstadte-der-welt/#giuBxGArAiYF5owX.97) la titolo estas „Konstruitaj por ravi: 6 el la plej impresaj ĉefurboj de la mondo”. Hazarde aŭ ne, tiuj ses urboj estis planitaj. Temas pri la jenaj: Braziljo, Naypyidaw (en Birmo, hodiaŭ Mjanmar), Abuĝo (Niĝerio), Kanbero (Aŭstralio), Islamabado (Pakistano) kaj Astano (Kazaĥstano/Kazaĥio). Ne estas klare, kial ili estas menciataj en tiu ordo, ĉar Braziljo estas nek la plej malnova nek la plej moderna. La plej malnova estas Kanbero (fondita en 1908), kaj la plej nova estas Naypyidaw (en esperanto eble Najpjidavo, fondita en 2005).

Pri Braziljo la retpaĝa teksto diras i.a.:

“La urbo estis uzita kiel testo por la moderna arkitekturo – specife de la famega arkitekto Oscar Niemeyer, kiu baze de sia vizio de nova mondo sen klasoj kreis grandajn parkojn, baraĵlagojn (en realo ekzistas nur unu) kaj larĝajn bulevardojn, alireblajn de ĉiuj. Vera Utopio.”

Mi volas paroli ne pri ĉiuj tiuj planitaj ĉefurboj aŭ pri Braziljo ĝenerale, sed nur pri la longa historio de la fondo de tiu urbo, sendube la plej longa, kiel vi vidos.

En la esperanta Vikipedio troviĝas pri Braziljo nur tre malgranda artikolo, en kiu nur unu frazo traktas la historion. Do mi devas baziĝi sur portugallingvaj fontoj.

Tamen antaŭ tio necesas memorigi, ke Brazilo estis malkovrita de la portugaloj en la jaro 1500. Grandega regiono iĝis portugala kolonio. La administra centro ĝis 1763 estis Salvador, marborda urbo en nordorienta Brazilo. Poste alia marborda urbo, sed en la sudorienta parto de la kolonio – Rio de Ĵanejro – estis elektita kiel administra centro, kaj ĝi iĝis ĉefurbo, kiam Brazilo gajnis sian sendependecon en 1822.

Nun la historio de Braziljo ĝis la inaŭguro:

Jam en 1761 la ĉefministro de Portugalio, Markizo de Pombal, sugestis transloki la administran centron de la kolonio al la landinterno (tamen du jarojn poste ĝi estis translokita al la marborda Rio de Ĵanejro). En 1813 la fondinto de la unua brazila ĵurnalo skribis plurajn artikolojn pri la avantaĝoj de tiu transloko. Li eĉ iomete precizigis la lokon: proksime al la fontoj de la riveroj kiuj fluas “al nordo, sudo kaj nordokcidento” (kaj fakte tio estas la situo de Braziljo). Unu jaron post la deklaracio de sendependeco en 1822 brazila ministro konata kiel “Patriarko de la Sendependeco” menciis “Brasília” (Braziljo) kiel nomon de la posta (kaj nuna) ĉefurbo.

En 1889 Brazilo iĝis respubliko (antaŭe ĝi estis imperio). En la konstitucio de 1891 estis projektita la transloko de la ĉefurbo el Rio de Ĵanejro al landinterno, pli ekzakte al la Centra Altebenaĵo, kaj jam estis decidite, ke la nova ĉefurbo okupos areon de 14.400 km2.

La sekvan jaron estis nomumita Esplora Komisiono – al kiu apartenis, krom unu astronomo, kiu ĝin estris, i.a. geografiistoj, geologoj, botanikistoj kaj kuracistoj – por malkovri la plej bonan situon por la nova ĉefurbo. Post longa esplorado de la Centra Altebenaĵo la komisiono elektis areon ampleksantan la 14.400 km2 menciitajn en la konstitucio, kaj tie troviĝas nun Braziljo, aŭ pli ekzakte la tiel nomata Federacia Distrikto (al kiu apartenas Braziljo kaj kelkaj satelitaj urboj).

Sed la transloko estintus komplika afero, kaj oni kvazaŭ forgesis ĝin. Preskaŭ 30 jarojn poste, en 1922, la tiama prezidento sendis al la posta Federacia Distrikto karavanon de 40 homoj por starigi “fundamentan ŝtonon” en loko, kie hodiaŭ troviĝas la satelita urbo Planaltina.

En 1946 nova komisiono konfirmis la bonan kvaliton de la areo elektita por la ĉefurbo, kaj en 1954 alia komisiono limigis definitive la spacon de la Federacia Distrikto, inter la paraleloj de latitudo 15 kaj 16.

Du jarojn poste la ĵus elektita prezidento Juscelino Kubitschek sugestis al la Nacia Kongreso la kreadon de publika entrepreno kies celo estis plani kaj konstrui Braziljon. Post akcepto de la Kongreso ĝi estis fakte kreita. Estis farita adjudiko de publikaj laboraĵoj, kaj komisiono elektis la urban projekton de Lúcio Costa kaj la arkitekturan projekton de Oscar Niemeyer. Tiel la tri homoj plej ligitaj al Braziljo – kaj tre admirataj en la ĉefurbo samkiel en tuta Brazilo – estas prezidento Juscelino Kubitschek, urboplanisto Lúcio Costa kaj arkitekto Oscar Niemeyer.

La konstrulaboroj komencis en novembro de 1956 kaj daŭris ĝis 1960, kiam la ĉefurbo estis inaŭgurita la 21-an de aprilo.

Menciindas ankoraŭ la jeno:

En la 1870-aj jaroj itala sacerdoto (Giovanni Bosco, kiu estis kanonizita en 1934), skribis, ke, transpasante en sonĝo Sudamerikon, li vidis landpecon inter la paraleloj de latitudo 15 kaj 20, kie estis lago. En tiu momento de la sonĝo voĉo diris al li: “Kiam estos fosataj minoj meze de tiuj montoj, aperos ĉi tie la promesita lando, kie fluos lakto kaj mielo. Estos neimagebla riĉeco.”
Tiu sonĝo estis poste interpretita kiel antaŭvido de la situo kaj estonteco de la nova ĉefurbo. Kiel ni vidis, fakte Braziljo situas inter la gradoj 15 kaj 16; krome estis farita baraĵlago, kaj kie antaŭe ekzistis nur savano, nun estas forta agrokulturo (krom malgranda industria sektoro), kaj la ĉefurbo estas la tria plej riĉa brazila urbo. Pro ĉio tio la itala sanktulo (nomita Dom Bosco) iĝis patrono de Braziljo.

FONTO: http://esperantaretradio.blogspot.com.br/2016/10/la-historio-de-la-fondo-de-braziljo.html?updated-min=2016-01-01T00:00:00%2B01:00&updated-max=2017-01-01T00:00:00%2B01:00&max-results=50&view=mosaic

Anúncios

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s