BONA ESPERO NE MALFONDITA

de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-14 14:12

Antaŭ unu jaro estis fermita la lernejo en Bona Espero, la mondfama esperantista komunumo en Brazilo, starigita en 1957. En junio 2013 estis malfondita la samnoma germana asocio, kiu dum pli ol tridek jaroj subtenis la laboron de Bona Espero por malriĉaj infanoj. Sed la komunumo plu ekzistas kaj agadas.

Bona Espero ne malfondita

Ceremonio por paco en esperantista renkontiĝo en Bona Espero

Fine de junio aperis en la retejo de la germana asocio Bona Espero germanlingva informo pri malfondo de la organizaĵo. Post 32-jara laboro por helpi infanojn el ekstreme malfacilaj cirkonstancoj ricevi edukon, la helpo ne plu estas bezonata. La socia situacio en la regiono nun pliboniĝis. La infanoj nun studas en publikaj lernejoj kaj estas prizorgataj de siaj propraj aŭ adoptaj gepatroj, informas la asocio.

Post la apero de la anonco iuj supozis, ke la malfondo de la subtena asocio kaj la fermo de la lernejo signifas ankaŭ la malfondon de Bona Espero mem. Tiel tamen ne estas, klarigas Ursula Grattapaglia, kiu laboras volontule kun sia edzo Giuseppe en Bona Espero ekde 1974.

Bona Espero estas frukto de jardekoj da financa kaj volontula agado de tutmondaj esperantistoj, kaj ĝiaj asembleo kaj estraro certe ne permesas ke ĝi subite malfondiĝu pro problemoj kiuj estas kaŭzataj de la daŭraj ŝanĝoj de la homa socio kaj ĉefe en lando kiel Brazilo – riĉa lando kun malriĉa popolo pro manko de edukado kaj instruado.

Eĉ se la socia agado por helpi infanojn el problemaj medioj malpliiĝas, la ceteraj laboroj daŭras, ŝi aldonas.

Bona Espero en siaj statutaj celoj ekde la fondiĝo antaŭ 56 jaroj difinis ne nur la socian laboron favore al infanoj. Dua celo estas mediprotektado – ni zorgas pri mil hektaroj da grundo kun arbaroj kaj riveretoj, apud nacia parko – kaj ekologia daŭripova agrikulturo por la memsufiĉo. Tria celo estas Internacia Kulturcentro Esperanto. Dum laste ni do reduktis draste la socian agadon, ni plene daŭrigas la duan celon kaj forte potencigas la trian

La internacia solidareco de esperantistoj kaj la financa subteno perita de la nun malfondita germana asocio dum tri jardekoj estis esenca por la laboro de Bona Espero, atentigas Ursula Grattapaglia. La mono estis uzita interalie por tri novaj loĝdomoj, du traktoroj, aŭtoj, kaj por havigo de nutraĵoj kiuj ne povas esti produktataj rekte en la bieno.

Sukeron kaj kafon ni plejparte mem produktas, kaj estis plantitaj pli ol 2000 fruktoarboj ĉiuspecaj por la nutrado, ŝi rakontas.

Laŭ ŝi pli ol 600 infanoj kaj adoleskantoj dum la jardekoj profitis de la internacia subteno, kiu permesis al ili ricevi protekton, edukadon kaj lernejan diplomon por povi eniri kun digno kaj sekureco la nacian labormerkaton.

Ĉirkaŭ 30% de ili estas kursantaj aŭ jam finis universitatajn studojn, 3 estis elektitaj urbkonsilistoj en diversaj urboj de la regiono, 20 estas nun instruistoj en ŝtataj lernejoj.

La lernejo en Bona Espero estis kampara filio de publika lernejo, kaj tial la salajroj de la instruistoj estis pagataj de la ŝtato. Tamen en aŭgusto 2012 la lernejo estis fermita, ĉar la edukaj instancoj ne trovis instruistojn kiuj pretus loĝi en Bona Espero, kiu situas izolite en la kamparo. Pro tio sian laboron ĉesigis ankaŭ la germana asocio, kies subteno celis ĝuste la lernejon.

Evidente ni ege bedaŭras tiun decidon, sed ĝi estis farita parte ankaŭ pro la fakto ke ĉiam malpli da homoj pretis regule finance kunlabori, plejparte nur sporade, verŝajne pro la tutmonda financa malboniĝo kiu atingis ankaŭ Germanion. Ĉiuokaze nia organizaĵo estas ege danka al la germana grupo por tiel signifa subteno dum 32 jaroj!

En 2012, ĝis la lernejo estis fermita, ĝin frekventadis entute 38 infanoj – 22 internuloj de Bona Espero kaj 16 infanoj de proksimaj bienoj. Post la fermo de la lernejo ili transiris al publika lernejo en proksima urbeto Alto Paraíso, kien ili estas transportataj ĉiutage per lerneja buso

Plu loĝas en Bona Espero ses plenkreskuloj kaj kvin infanoj, el kiuj kvar vizitadas la lernejon en Alto Paraíso. La kvina infano ankoraŭ ne atingis lernejan aĝon. Baldaŭ verŝajne venos kelkaj pliaj infanoj, kiujn tribunalo portempe loĝigos en Bona Espero, rakontas Ursula Grattapaglia.

Ĝenerale laŭ brazila leĝo infanoj en socia risko ne restu pli ol kvar jarojn en protekta institucio, ĉefe kiam la familioj loĝas malproksime kaj ne havas kondiĉojn por viziti la infanojn – aŭ plej ofte ne rajtas, pro familia perforto. Do la ŝtato trovos anstataŭan familion portempan aŭ serĉas adoptan familion post la restado ĉe ni. Pro tio dum 50 jaroj da funkciado de Bona Espero centoj da infanoj alvenis kaj foriris, neniu restis por ĉiam, kvankam ekzistas esceptoj, kiuj restis pli ol dek jarojn, konsiderante Bonan Esperon sia hejmo.

La kunlaboro de Bona Espero kun la Brazila Esperanto-movado laŭ Ursula Grattapaglia lastatempe intensiĝis – ĉi-jare okazis en Bona Espero jam ses aranĝoj ligitaj al la Esperanto-movado, kun sume pluraj centoj da partoprenintoj.

FONTO DE TIU ARTIKOLO: http://www.liberafolio.org/2013/bona-espero-ne-malfondita

 

Anúncios

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s